Oloron-Sainte-Marie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oloron-Sainte-Marie (stacidomo).
Oloron-Sainte-Marie
Oloroe-Donamaria
Gave d'Aspe en Oloron-Sainte-Marie
Gave d'Aspe en Oloron-Sainte-Marie
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Pyrénées-Atlantiques
Arondismento Oloron-Sainte-Marie
Kantono Oloron-Sainte-Marie-Okcidento kaj -Oriento
Komunumaro Piémont Oloronais
Urbestro Hervé Lucbereilh (2014–2020)
Insee-kodo 64422
Poŝtkodo 64400
Demografio
Loĝantaro 10 824 (2014)
Loĝdenso 158,5 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 43° 12′ N, 0° 36′ U (mapo)43.19417-0.60667000000001Koordinatoj: 43° 12′ N, 0° 36′ U (mapo)
Alteco 194 ĝis 1 380 m
Areo 68,31 km2
Situo
Oloron-Sainte-Marie (Francio)
Oloron-Sainte-Marie (Francio)
DEC
Map
vdr

Oloron-Sainte-Marie (jen france, prononco [oloʁɔ̃ sɛ̃t maʁi] eŭske Oloroe-Donamaria) estas franca komunumo kaj subprefektejo de la departemento Pyrénées-Atlantiques (jen france, prononco [piʁene atlɑ̃tik], eŭske Pirinio Atlantikoak, gaskone Pirenèus Atlantics) aŭ Atlantikaj Pireneoj, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 10 824 loĝantojn en la jaro 2014[1].

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Oloron-Sainte-Marie

Oloron-Sainte-Marie situas en nordokcidento de Pireneoj, ĉe la kunfluejo de la riveroj Gave d'Aspe kaj Gave d'Ossau, kiuj iĝas Gave d'Oloron. La urbo situas ĉe la eko de tri valoj: la valo de Aspe, la valo de Ossau kaj la valo de Barétous. Ĝi ankaŭ situas ĉe Zubero (Soule en la franca), unu el la sep provincoj de Eŭsklando.


Aliroj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Oceana, kun vintroj mildaj kaj pluvaj (ĉ. 6°C) kaj someroj freŝaj aŭ modere varmaj (averaĝe 19°C ). La precipitaĵoj estas iom abundaj (pli ol 900 mm jare) kaj okazas dum la malvarma sezono.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Oloron devenas de toponimo , kiu aperis unuafoje sub la formo Iluro. Iluro venas de l'akvitana lingvo (ankaŭ nomata arkaika eŭska) ili (urbo) ur (akvo), do Oloron estas la « urbo de la akvoj » ĉar Oloron troviĝas ĉe la konfluado de du torentoj.

̈Ĝia nomo en la bearna lingvo estas Auloron e Senta Maria

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj homaj okupacioj[redakti | redakti fonton]

Kreita de la romianoj, dum la 1-a jarcento de nia erao, sur la vojo al montopasejo Somport, ĝi ricevis sian nomon, Iluro, de la popoloj Akvitanaj. Ĉefe starigita en Sainte-Marie sur la aluvia teraso, kie oni starigos pli poste la ontan katedralon, ĝi estis krome citadelo kun remparoj sur la monteto de Sainte-Croix d'Oloron. La promontoro de Sainte-Croix estas ĝia opidumo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La Barbaraj popolmigradoj forgesigos la historion de Iluro. En 1080, la vicgrafo Centulo la 5-a de Bearno (Centulo la Juna) starigis la novan urbon "Oloron" sur la antikva romania opidumo.

En tiuj mezepokaj tempoj, neniu alia situo povis esti pli sekura ol tiu promontoro, kiun oriente kaj okcidente borderas riveroj. Tiu vicgrafo instigis la loĝantaroj rezidi kaj komerci en Oloron, starigante jurajn kaj ekonomiajn privilegiojn (kiujn fortikigos en 1220 la For d'Oloron, la pli antikva de Bearno).

Intertempe, la antikva urbo Iluro renaskiĝis el siaj cindroj kaj de nun nomiĝas, laŭ sia katedralo, Sainte-Marie.

En 1385, Oloron nombris 366 kamenojn, Legugnon 11 kaj Sainte-Marie 85.

Tiam okazis apartiĝo de la du partoj : Oloron, vicgrafa urbo kaj Sainte-Marie, episkopa urbo, kiuj iĝis rivaloj dum ĉ. ok jarcentoj, Sainte-Marie restante ekonomike dependa de Oloron. Dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, tiu ĉi obtenis rajton por bazaroj kaj por foiroj. Ĝia kreskado rezultigis kreadon de antaŭurboj. Ĝi baldaŭ iĝas la ekonomika ĉefurbo de Bearno kaj de Zubero, dank'al sia transita komerco kun Hispanio kaj dank'al la kresko de siaj metioj.

Moderna kaj nuntempa epokoj[redakti | redakti fonton]

La religiaj militoj, poste la Revolucio dufoje interrompas tiun prosperon. La rivaleco inter la du urboj ĉesis nur ĉe la kunigo de Sainte-Marie kaj Oloron, trudita en 1858 de la Dua Imperio, akcelante la alvenon de la fervojo en 1883 kaj la substituon de la industrio al la metiistaro.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Urboĝemeleco[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo Jaca, situas en la Aŭtonoma Komunumo de Aragono transe de Pireneoj. La historiaj ligoj inter la du urboj tre fortas kaj ankoraŭ nun ili manifestiĝas en multaj okazoj tutlonge de la jaro. Ĝis 2005, la du urboj laŭvice gastigis la internacian pirenean festivalon de folkloro .

Medipolitiko[redakti | redakti fonton]

En 2016, Oloron ricevis premion en la francia urba florkonkurso, ĝi do rajtas uzi la ŝildon "flora urbo", je rango de "tri floroj".

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La olorona ekonomio baziĝas ĉefe sur du prestiĝaj entreprenoj, Lindt & Sprüngli ĉokoladfabriko (ĉefe famas la Pyrénéens) kaj "Safran Landing Systems" (antaŭe : Messier-Bugatti-Dowty) situanta en Bidos, fabriko de alteriĝaj subekipaĵoj por aviadiloj. Sed Oloron krome konatas kiel la ĉefurbo de la bereto. Iam prospera, tiu farado plenrekte suferis de la teksindustria krizo. Hodiaŭ, nur restas du entreprenoj, kiuj fabrikadas beretojn : Laulhère kaj, ekde 2011, la manufakturo Boneteria auloronesa.

La komunumo ankaŭ havas fortan agrokulturan faradon (bredado, polikulturo, maizo) kaj apartenas al la zono de nomo Ossau-Iraty.

Kulturo kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La indiĝena lingvo de tiu komunumo estas la okcitana - gaskona en ties varianto bearna. La urbo ricevis la markon Arta kaj historia urbo en novembro 2006.

La asocio Jazz à Oloron (Ĵazo en Oloron) organizas ĉiujare, dum la unua semajnfino de julio, la Festival Des Rives & Notes (Festivalo de la Bordoj kaj Notoj), kiu celas promocii ĉiujn muzikajn formojn el kiuj ĵazon kal aktualajn muzikojn. Saltotabulo favoras la novajn orkestrojn ; senpagaj koncertoj kaj animadoj en la festivala vilaĝo, ĉe la riverbordo, kompletigas tiun somerekan muzikan okazaĵon.

La "Festivalo de la amatora TTT- filmo" okazas ĉiujare printempe en Oloron-Sainte-Marie. Ĝi celas montri sur granda ekrano la plej bonajn amatorajn kurt-filmojn diskonigitajn per Interreto kaj premii la talenton kaj la inventkapablon de iliaj junaj reĝisoroj.

La festivalo de Oloron, konfluado de la tutmondaj muzikoj kaj dancoj, okazadis ĉiun duan jaron por gastigi tutmondajn artistojn, cele al miksi kulturojn kaj tradiciojn. Ĝi pluekzistas nur la neparajn jarojn, julie en Jaca en Hispanio, ek de la bankroto de la olorona strukturo.

La duan semajnfinon de junio, la salono libro senlima gastigas la literaturajn novaĵojn.

La komunumo disponas teatron/spektaklejon (kultura loko Pierre-Jéliote).

En 2010, la interkomuna kulturoteko ricevis la arkitekturan premion "Arĝenta ortilo".

La kantistoj de Faget d'Oloron gvidataj de Jean Abadie valorigas la bearnan kantan heredaĵon. Kun la kontribuo de la improvizĵaza violonisto Lades Neffous de EAUX BONNES kiu transskribas, registras kaj akordigas la kanzonojn, en 2014 Jean Abadie publikigis 210 paĝan bearnan kantaron : "Sounque tau plase de canta".

Civila heredaĵo[redakti | redakti fonton]

  • la turo de Grède mezepoka ;
Parta vidaĵo de la parko Pommé.
  • la eksa urbodomo kaj malliberejo, Protektita monumento ek de 1987 ;
  • la remparoj;
  • la kastelo de Legugnon (16-a jarcento);
  • la domego de la strato Pomone (17-a jarcento) estas Protektita monumento ek de 1943 ;
  • la parko Pommé ;
  • la domo de la heredaĵo ;
  • la Simpozio de nuntempaj skulptaĵoj.

Religia heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Katedralo Sainte-Marie.
  • la katedralo Sainte-Marie ;
  • la preĝejo Sainte-Croix de Oloron ;
  • la preĝejo Notre-Dame (fino de 19-a jarcento) ;
  • la preĝejo Saint-Pierre (19-a jarcento) ;
  • la eksa seminario Sainte-Marie (18-a jarcento) estas Protektita monumento ek de 1976 ;
  • La komunumo situas ĉe la "via Tolosane" (aŭ tuluza vojo), latina nomo de unu el kvar francaj vojoj de la pilgrimado al Santiago-de-Kompostelo ;
  • La legendo de saint Grat.
Saint Grat.
La episkopo de Oloron forpasis en Jaca dum la 6-a jarcento. La aragonanoj kaj la bearnanoj pridisputis lian kadavron. Por findecidi, oni proponis konfidi al la blinda episkopa mulino, ek de la montopasejo Somport, la elekton de la fina destino de la korpo. La mulino realportis Grat-on bone ŝnurligitan sur sia dorso ĝis Sainte-Marie.
Skulptaĵon far Pierre Castillou oni ĵus starigis apud la katedralo Sainte-Marie.

Instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

kluboj kaj sportaj instalaĵoj
  • Rugbeo,
  • Grimpado : équipement de niveau national. La asocio estas la plej ampleksa sporta asocio en la urbo . Ties konkuranta teamo estis klasata je la 1-a ina nacia rango de la FFME en 2008.
  • Futbalo
  • Biciklado
  • Handbalo
  • Skermo
  • Teniso
  • Naĝado
  • Basketbalo
  • Karateo
  • Gimnastiko
  • Alpismo (agadoj vd. retejon : www.clubalpinoloron.fr)
  • Skiado

Ĉiujare, la urbo elektas la plej bonan el la oloronaj sportistoj.

Oloron estis elektata « la plej sporta el la francaj urboj en 2002 ».

Edukado

La komunumo disponas kvin publikajn elementajn lernejojn, du privatajn katolikajn elementajn lernejojn, tri kolegiojn (el kiuj unu katolikan), unu publikan liceon, unu privatan katolikan liceon, du metiliceojn kaj unu agrokulturan metiliceon.

La komunumo disponas lernejon Calandreta (Calandreta Auloronesa). La Calandreta, laika kaj senpaga infana lernejo, kie oni instruas per la okcitana (bearna) lingvo, ekzistas ek de 1981 en Oloron-Sainte-Marie. Ĝi akceptas infanojn ek de 2 jaroj ĝis la eniro en kolegion. Calandreta signifas alaŭdo. Paralele, ankaŭ unu publika lernejo proponas duontempe bearnlingvan kursaron ek de 2 jaroj ĝis la eniro en kolegion. Tiel, oni povas daŭrigi tiun lernadon en la kolegio ĝis la liceo.


Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2016, la urbo Oloron kandidatis por organizi la Mondajn Pacludojn de Julio 2019, kies nuraj laborlingvoj estos la franca kaj Esperanto. [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]