Akvitana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Akvitana
auskala
Parolata en Parolita en Akvitanio (nuna Francio) kaj Hispania Tarraconensis)
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Senparenca lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en en neniu lando
Reguligita de ne reguligita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xaq
  Glottolog sen valoro
Angla nomo Aquitanian
Franca nomo aquitain
Specimeno
v  d  r
Information icon.svg

Per Akvitana lingvo[1] (ankaŭ nomata arkaika eŭska) oni nomas la antikvan lingvon de Akvitanio, iam parolita sur vasta teritorio inter la rivero Garono kaj la Pireneoj,[2] kiun oni kredas esti ligita al aliaj pireneaj lingvoj kaj kiu estas la antaŭulo de la moderna eŭska lingvo.

Atestaĵo pri ĝi aperis inter la 1-3 jarcentoj p.K kaj ĝi trovis sin en kontakto kun la latino,[3] tiu fakto videblas en multaj el la latinaj pruntaĵoj en moderna eŭskaera kiuj suferis la samajn fonetikajn ŝanĝojn samkiel la aliaj eŭskaj vortoj, kio montras ke tiuj pruntaĵoj venas el foraj epokoj. Longaj tekstoj en akvitana lingvo ne konserviĝas, kvankam ekzistas epigrafiaj skribaĵoj kiuj havas pli ol 400 homnomojn kaj 70 dinomojn, multaj el ili klare interpreteblaj el la praeŭska lingvo.

Historiaj,sociaj kaj kulturaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭromiaj triboj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la romiaj historiistoj Strabono, Plinio la Maljuna, Pomponio Mela, Lucio FloroSilio Itala, Vaskonujo estis loĝata en antaŭromiaj epokoj de diversaj triboj kies lingvo kaj parenceco estas nekonataj. La distribuado de triboj kaj la regionoj okupataj de varduloj, karistoj kaj aŭtrigonoj variis laŭ ĉiu historiisto. La distribuado de Ptolomeo, la plej kompleta, estis la jena:

Kelkaj aŭtoroj defendas ke varduloj, karistioj kaj aŭtrigonoj estis vaskonaj, dum aliaj opinias ke ili estis keltaj. La arkeologiaj restaĵoj subtenas la keltan hipotezon.[4]

Origino de la akvitana[redakti | redakti fonton]

La historia akvitana lingvo verŝajne estas la sukcedanto aŭ rekta posteulo de la praeŭska lingvo, deduktiva rekonstruado realigita de Mitxelena de la eŭska lingvo ekde la alveno de la keltoj ĝis la unua kontakto kun la latina. En multaj kazoj la atestaĵoj de la akvitana egalas al tiuj de la praeŭska, pro kio la diferencoj inter la praeŭska kaj la akvitana ŝajnas malpli gravaj ol la ekzistantaj inter la praeŭska kaj la moderna eŭska. Pri la parenceco kaj origino de la eŭska-akvitana oni havas plurajn hipotezojn:

  • Eŭska-iberismo: Laŭ ĉi tiu teorio, la ibera lingvo estas parenco de la eŭska, teorio popularigita de Humboldt (1913, 1914-17).
  • Parenceco kun la berbera, la eŭska estus veninta e la nordo de Afriko. Oni komparas kelkajn leksikajn formojn kun la berbera, kaj la guanĉa, alia berbera lingvo.
  • Parenceco kun kaŭkaziaj lingvoj: ĝi estus parenco de lingvoj de Kaŭkazio. Schuchardt (1913) estis la unua kiu citis kelkajn similaĵojn inter la eŭska kaj la kaŭkazaj lingvoj, unu el la plej aktivaj defendantoj de ĉi tiu hipotezo estis la germano Karl Bouda (1948, 1949, 1951, 1952).
  • Egfamilio dene-kaŭkazia: derivita el la antaŭa, laŭ kiu la kaŭkaziaj lingvoj apartenis al egfamilio kune kun la etruska lingvo kaj aliaj malaperintaj lingvoj, kelkaj el ĝiaj modernaj reprezentantoj modernaj estus la kaŭkazaj lingvoj, la dravidaj sude de Barato kaj la na-denea lingvaro en Nordameriko.
  • Indiĝena memstara origino: la eŭska evoluis ekde tre foraj tempoj de popoloj ekloĝintaj dum la supera Paleolitiko en la nunaj sukokcidento de Francio kaj nordo de la iberia duoninsulo.

Akvitana kaj moderna eŭska[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la tempa distanco inter la arkaika eŭska kaj la malnov-eŭskaj homnomoj de la 11-a jarcento kaj la longaj tekstoj de la eŭsklingva literaturo de la 16a jarcento, la proksimeco inter ili iĝis nepra por povi kompreni ĉi tiun etapon de la historio de la eŭska lingvo[5]

Arkaika eŭska Norma eŭska Signifo
Andere, Andre- andere, andre sinjorino
Belex, -belex, -bel (e) s beltz nigro
Cis(s) on gizon viro
Nescato neska (neskato estas etnomo) knabino
Sembe- seme (<*senbe) filo
Seni sein (<*seni) infano, frato
Sahar zahar maljuna
corri gorri ruĝa
-co -ko genitiva sufikso
-tar -tar genta sufikso

Geografia etendiĝo[redakti | redakti fonton]

A1: Akvitanoj / A2: Vaskonoj / C7: Karistioj / C8: Varduloj / C9: Beronoj.
Hipoteza etendiĝo de la arkaika eŭska en la 1-a jarcento, laŭ Luis Núñez Astrain.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Izolita lingvo kaj gaŭla lingvo en la etnografia Akvitanio (Joaquín María Gorrochategui Churruca)
  2. Auñemendi Aquitano
  3. Luis Núñez Astrain. El euskera arcaico: Extensión y parentescos
  4. los Bárdulos, Caristios y Autrigones en el País Vasco, gentes igualmente de habla y cultura celtas. Sólo al Este de Leizarán, casi en la frontera entre Guipúzcoa y Navarra, se extenderían los Vascones,..El pasado en el futuro de España, Martín Almagro Gorbea
  5. Larry Trask, 1997, p. 399-400