Biarritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Biarritz (stacidomo).
Biarritz
La granda strando de Biarritz.
La granda strando de Biarritz.
La granda strando de Biarritz.
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Pyrénées-Atlantiques
Arondismento Bayonne
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
INSEE kodo 64122 [+]
Poŝtkodo 64200
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Maider Arosteguy (LR) (2020-2026)
Demografio
Loĝantaro 25 764  (2021) [+]
Loĝdenso 2 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 29′ N, 1° 33′ U (mapo)43.480555555556-1.5572222222222Koordinatoj: 43° 29′ N, 1° 33′ U (mapo)
Alto De 0 al 85 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,66 km² (1 166 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Biarritz (Pyrénées-Atlantiques)
Biarritz (Pyrénées-Atlantiques)
DEC
Biarritz
Biarritz
Situo de Biarritz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Biarritz [+]
vdr

Biarritz [bjaric] (okcitanlingve Biàrritz, eŭsklingve Miarritze) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Pyrénées-Atlantiques kaj en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havas proksimume 30.000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Biarrots [bjaro].

Biarritz estas unu el la plej prestiĝaj banlokaj urboj de la franca atlantika bordo. La strando de la urbo plie ĝuas potencajn ondojn, kaj ĝi fariĝis tial mondfama loko por surfado.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Geografio[redakti | redakti fonton]

Biarritz situas sudokcidente de Francio, en la departemento Pyrénées-Atlantiques, proksime al la hispana landlimo kaj ĉe la Atlantika Oceano.

La najbaraj komunumoj estas Anglet norde, Bidart sude, Arbonne kaj Arcangues sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La roko de la Virgo en 1913.

Biarritz estas mondfama banloka urbo depost la 19-a jarcento : ĝi estis origine nur eta fiŝista vilaĝo kiam Victor Hugo malkovris ĝin en 1843.

Sed fakte, oceanaj banoj estis jam laŭmodaj ekde 1784 : tie ekzemple banis sin Napoléon Bonaparte en 1808. Napoleono la 3-a pliposte konstruis palacon je la formo de la litero "E" : tio ekaltiris multajn gravulojn el la tuta Eŭropo. En Biarritz Otto von Bismarck trafis Napoleonon la 3-an en septembro 1865 por akiri francan subtenon de la prusa eksterpolitiko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La "roko de la Virgo" estas la vera simbolo de Biarritz. Tiu roko estis konstruita laŭ ordono de Napoleono la 3-a. El tiu roko oni povas vidi la tutan oceanbordon.
  • La "vilao Eugénie", aŭ "Hotelo de la Palaco".
  • La "lumturo de Biarritz", starigita en 1834, estas tre utila gvido-punkto sur tiu parto de la atlantika bordo.
  • La "Akvariejo de Biarritz"
  • La "muzeo de la ĉokolado"
  • "Asiatica", muzeo pri orienta arto grupiganta baratajn, tibetajn, nepalajn kaj ĉinajn artaĵojn.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sainte-Eugénie

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]