Franka imperio
| Franka imperio | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||
| barbarian kingdom • historia lando | ||||||||||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||
| Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||
frufeŭda monarkio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||

La Franka Imperio (latine: Imperium Francorum) estis la plej granda post-romia regno en Okcidenta Eŭropo. Ĝin fondis la Frankoj, unu el la ĝermanaj popoloj. Ĝia fondinto estis reĝo Klodvigo la 1-a (481–509), kiu unuigis frankajn tribojn. Dum la frua Mezepoko, la Imperio estis regata de la Merovidaj kaj Karolidaj dinastioj. En 800, ĝi evoluis al la Karolida Imperio, tiel fariĝante la plej longdaŭra ĝermana regno el la epoko de la Migrado de la nacioj.
Klodvigo la 1-a sukcesis unuigi la plejparton de Gaŭlio sub sia regado en la 6-a jarcento. Konkeris Soissons-n en 486 kaj Akvitanion en 507 post la falo de la Okcidenta Romia Imperio, kaj ankaŭ li estis la gvidanto de ĉiuj frankaj regnoj ĉe la Rejna limo; tiel fondante la Merovida dinastio. La dinastio poste akiris kontrolon super nuna okcidenta kaj suda Germanio. La posta Karolida dinastio - per la preskaŭ kontinuaj konkeroj de Pepino el Herstal, lia filo Karolo Martelo, nepo Pepino la Malalta, kaj pranepo Karolo la Granda - atingis la plej grandan ekspansion de la Franka Imperio komence de la 9-a jarcento. Karolo la Granda ankaŭ ricevis la romian imperian kronon en 800, tiel kreante la Frank-Romian Imperion, kiu ankaŭ estas nomata la Karolida Imperio.
Dum la regado de la merovidaj kaj karolidaj dinastioj, la franka regno estis unu granda imperio, dividita en plurajn pli malgrandajn regnojn, regata de malsamaj membroj de la regantaj dinastioj. Ĉi tiuj regnoj kunordiĝis, ili ankaŭ regule konfliktis unu kun la alia. La precizaj limoj kaj nombro de ĉi tiuj subregnoj ŝanĝiĝis, ĝis la divideco inter orientaj kaj okcidentaj partoj fariĝis persista.
Post diversaj traktatoj kaj konfliktoj en la malfrua 9-a kaj frua 10-a jarcentoj, okcidenta Franka Imperio estis kontrolata de la Kapetida dinastio, iĝante la Reĝlando Francio, dum la orienta Franka Imperio kaj Lotaringio estis kontrolata de la ne-franka Liudolfida dinastio, iĝante la Reĝlando Germanio (kiu poste konkeris Reĝlando Arles kaj Italion kaj formis la mezepokan Sanktan Romian Imperion).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sankta Romia Imperio
- Romia Imperio
- Karolidoj
- Meza Frankio
- Frankoj
- Frankonio
- Francio
- Aŭstrazio
- Neŭstrio
- Akvitanio
- Burgonjo
- Reĝlando Burgonjo
- Orientfranka imperio
- Okcidentfranka imperio (Francia occidentalis)
- Karolida Imperio
- Saargau
