Neŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neŭstrio
511 – 977
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr


Neŭstrio (franclingve Neustrie) estas iama, merovida provinco kaj reĝlando, kies teritorio kongruas kun la nunaj Normandio kaj Pariza Regiono en Francio, inter la Sejno kaj la Luaro. Ĝi havis Soissons kiel ĉefurbo (reĝlandon de Siagriuro)

Neŭstrio estis kreita post la morto de Klotaro la 1-a en 561, kiam liaj filoj partigis la frankan reĝlandon (aŭ Regnum Francorum). Tamen, la vorto Neustrie (deveninta de Niuster, «la plej freŝdata») aperis nur unu jarcenton poste.

La militaj venkoj de Klotaro la 2-a, en 613, grandege plifortigis Neŭstrion, kiu konkeris Akvitanion. Sed post la morto de Klotaro la 3-a, Neŭstrio devis akcepti novan reĝon trudita de la Aŭstrazianoj, kaj Akvitanio fariĝis sendependa je 670. Ébroïn ja revivigis Neŭstrion iomete poste, sed nur nedaŭre, ĉar il estis venkita de la aŭstrazia duko en 687 ĉe Tertry, vilaĝo de Pikardio lokita dektri kilometroj sude de Péronne.

Detempe de tiu epoko, Neŭstrio estis nur vasala ŝtato de Aŭstrazio, regita de la domo de Héristal. Tamen postvivis la distingeco inter Neŭstrio, Aŭstrazio kaj Burgonjo. Post la Karolida Imperio kaj la traktato de Verdun de 843, la vorto Neustrie malaperis por fariĝi Northmannie : ĉi tiu fariĝis duklando de Normandio en 912, kiam parto de la teritorio estis donita al la normana estro Rollo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]