Reĝlando Burgonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Burgonjo (apartigilo)

La reĝlando Burgonjo ekestis per la dividoj de la franka imperio. En 561 ĝis 584 kaj 639 ĝis 737 estis ekestintaj frankaj subreĝlandoj en Burgonjo, kiu komence falis al Neŭstrio, poste denove al la kompleta imperio. Finfine ekestis denove reĝlando el tiuj partoj de la antaŭa karolida regnoparto Burgonjo, kiu je la divido de la franka imperio en 843 laŭ la traktato de Verdun kiel lotharii regnum (Lotara regno) iris al imperiestro Lotaro la 1-a (do tuta Burgonjo escepte la nuna regiono nomata Burgonjo en la mezo de nuna Francujo, kiu en 843 iris al la okcidentfranka imperio).

Ekesto kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La reĝlando Burgonjo evoluis en tri fazoj:

Karolidaj dividoj de la imperio[redakti | redakti fonton]

  • Lotaro la 1-a dispartigis mallonge antaŭ sia morto en la jaro 855 sian imperion disdonante la partojn al siaj filoj (divido de Prüm). La burgonjajn imperiajn partojn ricevis Karlo, kune kun Provenco.
  • Karlo mortis en 863, post kio liaj fratoj inter si disdonis la novan imperion: La pli postan Libergraflandon Burgonjo, okcidentan Svisujon, la regionon ĉirkaŭ Liono kaj Vienne same kiel la malsupran valon dekstrabordan de la Rodano iris al la lorena reĝo Lotaro la 2-a, la Valezo, Savojo, Daŭfenio kaj Provenco al la itala reĝo Ludoviko la 2-a.
  • Kiam en 869 ankaŭ mortis Lotaro la 2-a (Loreno), liaj onkloj, Karlo la Kalva (kiu regis la okcidentfrankan imperion) kaj Ludoviko la Germano (kiu regis la orientfrankan regnon), dispartigis inter si ties parton de Burgonjo laŭ la kontrakto de (Meerssen) de 870: Karlo la Kalva akiris la rodanovalon, Ludoviko la Germano okcidentan Svisujon kaj partojn de la franca Ĵuraso.
  • Kiam 875 mortis ankaŭ Ludoviko la 2-a, Karlo la Kalva akiris ankaŭ ties imperion kune kun la partoj, kiuj Ludoviko la 2-a estis ricevinta en 863.

Regionaj regnofondiĝoj[redakti | redakti fonton]

Reĝlandoj Alta Burgonjo malalta Burgonjo same kiel la duklando de Rikardo la Juĝejestro

Malalta Burgonjo ampleksis proksimume la nunajn francaj regionojn Rodano-Alpoj kaj Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, Alta Burgonjo la pli postan Libergraflandon Burgonjo, okcidentan Svisujon, Bazelon, Valezon, Aosto kaj partojn el centra Svisujo. La posta Burgonjo apartenis nek al Alta nek al Malalta Burgonjo, sed al la okcidentfranka imperio. Fraxinetum en Provenco fariĝis 888 islama.

Malalta Burgonjo[redakti | redakti fonton]

  • En 877, du jarojn post kiam li estis heredintaj la burgonjajn landojn, Karlo la Kalva de la okcidentfranka regno mortis. Lia filo Ludoviko la Balbutulo ne povis eviti, ke jam samjare burgonja nobelo, grafo sin sendependigis. Boso igis sin proklami en 880 per helpo de papo Johano la 8-a kaj instisto de sia edzino Irmengarda, filino de Ludoviko la 2-a de Italujo, dum kunveno de la eminentulojn je Mantala (Montaille ĉe Vienne) kiel reĝo de Burgonjo kaj Provenco. Tiel li fondis la regnon Malalta Burgonjo, kiu ankaŭ nomiĝis Ĉiflank-Jurasa Burgonja Regno aŭ laŭ sia ĉefurbo Arles Reĝlando Arelato. Boso sciis defendi sin kontraŭ la nova reĝo de la orientfranka imperio, Karlo la Dika (876–887, ekde 880 ankaŭ reĝo de Italujo kaj ekde 881 imperiestro), sed ne gardi la plej nordorientan parton de sia lando, do Valezo, Aosto kaj Savojo.
  • Ludoviko la Blindulo, reĝo de Malalta Burgonjo 887–924, reĝo de la Langobardoj (reĝo de Italujo) 899–905, romia imperiestro 901–905. Ludoviko estis filo de Boso kaj ties edzino Irmengardo. Post la morto de sia patro li omaĝis kiel kuratorita heredinto kune kun sia patrino al orienfranka reĝo kaj imperiestro Karlo la Dika kaj ricevis de li sian heredaĵon kiel feŭdon. En sama rilato Ludoviko estis ankaŭ kun la posteulo de Karlo, Arnulf de Karintio. Ludoviko fariĝis en 899 reĝo de la Langobardoj kaj estis kronata kiel imperiestro en 901 de Papo Benedikto la 4-a. En 905 li malvenkis kontraŭ Berengaro de Friulo, kiu blindigis kaj forpelis lin el Italujo. Grafo Hugo de Provenco fariĝis regento de Ludoviko en Malalta Burgonjo.
  • Grafo Hugo de Provenco, regento ekde 905, reĝo de Malalta Burgonjo 924–947, estis ekde la retiriĝo de Rudolfo la 2-a de Alta Burgonjo en la jaro 926 samtempe reĝo de Italujo; en 930 li translasis al Rudolfo sian malalt-burgonjan kernlandon. En 933 Hugo promesis sian filon Lotaro al la filino de Rudolfo Adelhejda kiel edzo. Post la morto de Rudolfo en 937 Hugo denove starigis postulon pri Alta Burgonjo, sed ne sukcesis realigi ĝin pro la subteno de la tiea nova reĝo Konrado fare de la saksa duko kaj romia-germana reĝo Oto la 1-a.
  • La filo de Hugo Lotaro la 2-a estis kunregento ekde 931 kaj post la morto de Hugo en la jaro 948 reĝo de Italujo. Li edzinigis en 947 la tiam 16-jaran Adelhejdan de Alta Burgonjo al li promesitan, mortis tamen la 22-an de novembro 950. Berengaro la 2-a von Ivrea malliberigis Adelhejdan en Italujo kaj deklaris sin la 15-an de decembro 950 reĝo de Italujo. Ĉar Adelhejda tamen ne nur estis la (ne jam 20-jara) vidvino de la itala reĝo, sed ankaŭ la nevino de Ida de Ŝvabujo, edzino de Liudolf, la filo de Oto, Oto vojaĝis kun sia militistaro septembron de 951 al Italujo; Oto estis interesata, interveni en la konflikton en Italujo, ĉar li kiel vidvo – lia edzino Edgita estis mortinta en 946 – havis la eblecon edzinigi Adelhejdan kaj per tio plietendi sian regecon. Oto kondukis Adelhejdan de sia rifuĝfortikaĵo Kanoso al Pavia, kie li edzinigis ŝin en oktobro de 951.

Alta Burgonjo[redakti | redakti fonton]

Alemanujo kaj Alta Burgonjo en la 10-a kaj 11-a jarcentoj
  • Post detronigo de Karlo la Dika ties orientfranka imperio disfalis, kaj sur la teritorio de siaj burgonjaj landopartoj sin proklamis en 888 je Saint-Maurice la velfo Rudolfo la 1-a (888–912), nevo de reĝo Hugo de Francujo, reĝo de Alta Burgonoj. La regno ampleksis la postan libergraflandon Burgonjo (Franĉkonteo) kaj la margraflandon Trans-Juraso.
  • Rudolfo la 2-a de Alta Burgonjo (912–937) militis plurfoje kontraŭ Alemanujo por pligrandigo de Alta Burgonjo. Proksimume 912/19/26 li akiris Bazelon kaj teritoriojn en Aargau. Nur la novfondado de duklando Ŝvabujo sub Burĥardo la 2-a malebligis pluan etendon. Post la Batalo de Winterthur (919) Rudolfo estis definitive venkita. Ŝvabujo kaj Alta Burgonjo interligiĝis poste por realigi ambaŭflankajn interesojn en Italujo – Rudolfo la 2-a edzinigis Bertan de Alemanujo, filino de Burĥardo la 2-a. La limo inter Ŝvabujo kaj Alta Burgonjo estis difinata per la linio Huttwil-Aarwangen-Bazelo. En 922 Rudolfo estis vokata de la opozicio direktita kontraŭ Berengaro la 1-a de Friulo, imperiestro kaj reĝo de Italujo, al Italujo kaj venkis Berengaron. En 926 li retiriĝis el Italujo kaj translasis ĝin al Hugo de Provenco, reĝo de Malalta Burgonjo. Post kronado de Hugo kiel reĝo de Italujo Rudolfo unuigis en 930 la du burgonjajn regnojn al reĝlando Burgonjo. En 933 li promesis sian filinon Adelhejda al Lotaro, filo de Hugo. En 935 li starigis amikan aliancon kun la germana reĝo Henriko la Birdisto.

Reĝlando Arelato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Reĝlando Arles.
Reĝlando Arelato kaj duklando Burgonjo en la 12-a/13-a jarcentoj
  • Konrado la 3-a la Pacama (937–993), frato de Adelhejda kaj posteanto de Rudolfo sur la tronon, alkreskis ĉe la saksa kortego. Kontraŭ li Hugo de Provenco starigis post la morto de Rudolfo la 2-a en 937 postulojn pri Alta Burgonjo, kontraŭ kiuj Konrado en 938 estis protektata de la germana reĝo Oto la 1-a. Sub regado de Konrado la regno suferis pro atakoj de la hungaroj kaj per malpacoj kaj rabmilitoj de la potenculoj. La potencvakuon ankaŭ eluzis la Saracenoj por rabinvado en la burgonjan nordon, je kio ili en 939 ankaŭ elrabis la abatejon Sankta Maŭrico en malsupra Valezo.
  • Sub Adelhejda kaj Konrado la du Burgonjoj kunkreskis sub germana superregeco. Ekde tiam ekzistis unueca reĝlando sub Konrado. Burgonjo unuiĝinta sub la Velfoj nomiĝis laŭ la plej grava urbo de Malalta Burgonjo Arles ankaŭ Reĝlando Arelato.
  • En 975 finiĝis la islama regeco en Provenco.
  • Reĝo Rudolfo la 3-a (993–1032) estis malpotenca reĝo, premegata de siaj vasaloj. Restante sengefila, li starigis heredokontrakton kun la Germana Imperio sub Henriko la 2-a, la lasta el la otidaj-saksaj reĝoj kaj imperiestroj. Henriko la 2-a estis per sia patrino Gisela nevo de Rudolfo la 3-a.
  • En 1033 la regno iris kiel heredaĵo al imperiestro Konrado la 2-a. Ekde tiam ĝi ekzistis kiel imperia bieno kun laŭforma memstareco ene de la Sankta Romia Imperio.

Teritoriaj desplitiĝoj kaj fino[redakti | redakti fonton]

La regecon de la imperiestroj en la restaj teritorioj administris la dukoj de Zähringen. Tiuj fondis plurajn urbojn, inter ili Bern. La episkopujoj de Bazelo, Siono, Lozano kaj Ĝenevo pli kaj pli memstariĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Laetitia Boehm: Geschichte Burgunds. 2-a eldono. Kohlhammer, Stutgarto 1979.
  • Hermann Kamp: Burgund: Geschichte und Kultur. Beck, Munkeno 2007, ISBN 978-3-406-53614-4.