Konrado la 2-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrado la 2-a
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Konrado la 2-a meze de Leopoldo la 4-a de Bavario (maldekstre) kaj Adamaro la 1-a el Kuenring (miniaturo de la 14-a jarcento)
Konrado la 2-a meze de Leopoldo la 4-a de Bavario (maldekstre) kaj Adamaro la 1-a el Kuenring (miniaturo de la 14-a jarcento)
Regado de 1027 ĝis 1039
Antaŭulo Henriko la 2-a
Sekvanto Henriko la 3-a
Kronado 26-a de marto 1027 en Romo
Ceteraj titoloj Reĝo de la romanoj (ekde 1024)
Persona informo
Naskiĝo 990
en Speyer,  Sankta Romia Imperio
Morto 4-a de junio 1039
en Utrecht,  Sankta Romia Imperio
Tombo Utrecht
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Konrado la 2-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Salioj
Patro Henriko el Speyer
Patrino Adelaida el Metz
Edz(in)o Gisela de Ŝvabio
Infanoj Henriko la 3-a
Profesio
Okupo suvereno vd
Reĝo de Italio
Dum de 1026 ĝis 1039
Antaŭulo Henriko la 2-a
Sekvanto Henriko la 3-a
Reĝo de Burgonjo
Dum de 1032 ĝis 1039
Antaŭulo Rudolfo la 3-a
Sekvanto Henriko la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Konrado la 2-a, en la kroniko de Ekkehard

Konrado la 2-a de la Sankta Romia Imperio, konata ankaŭ kiel Konrado la 2-a la Salia (990 ĉirkaŭ - Utrecht, 4-a de junio 1039). estis rex romanorum (reĝo de la romanoj) ekde 1024 ĝis 1039, reĝo de Italio ekde 1026, imperiestro de la Sankta Romia Imperio ekde 1027 ĝis 1039 kaj reĝo de Burgonjo ekde 1032. Li estis la unua imperiestro de la imperiestra Salia dinastio.

Konrado kohere sekvis la politikon de sia antaŭulo Henriko la 2-a, kaj plifortigis la povon de la Imperio. Ankaŭ li apogis la Eklezion, evitante damaĝi la prerogativojn de la papo. Malgraŭ diversaj internaj ribeloj, lia reĝeco neniam suferis riskojn. Li estis devigita cedi erojn de sia teritorio oriente kaj okcidente sed kompense li akiris la regnon de Burgonjo.

Vivo de Konrado la 2-a[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Konrado estis filo de Henriko el Speyer kaj de grafino Adelaida el Metz. Ĝis sia elektiĝo al Reĝo, Konrado ne praktikis gravan influon, kvankam li estis nepo de la duko de Karintio, nome de Oto la 1-a forpasinta en 1004. Malgraŭ tio, li kontrolis nur malgrandan parton de la familiaj posedaĵoj, kaj eĉ ne estis duko. Historiistoj dubas ankaŭ ke li ĝuis la titolon de grafo. Tio dependis de la fakto ke lia patro Henriko estis forpasinto antaŭ ol la avo, Oto el Karintio, ĉirkaŭ la jaroj ’90-aj de la 10-a jarcento: laŭ franka juro li ne rajtis posteuli Oton.

La episkopo de Worms, Burkardo, prenis la junulon sub sia protekto kaj povizis lin eduki kaj instrui. Malgraŭ la rilatoj ofte streĉitaj inter la episkopo de Worms kaj la duko de Karintio - kiu estis ankaŭ la reganto de la urbo – Burkardo konsideris Konradon adoptita filo. Cetere tiuepoke estis kutimo ke la filoj de la nobeloj estu edukataj ĉe la lernejoj de la Klerikaro. La eduko de Konrado havis stampon prefere laikan:[1] li altnivele praktikiĝis pri “sportoj”, ĉaso, uzado de armiloj kaj kiel konduti kun samranguloj kaj regatoj, krom la principoj de la juro kaj de la administrado. Pro tio probablas ke li ne estis duonanalfabeta kiel oni supozis kaj ke li ne komprenus la latinon en kiu estis redaktitaj liaj akiritaj diplomoj.

Geedziĝo kun Gisela el Ŝvabio[redakti | redakti fonton]

Inter la fino de 1016 kaj la komenco de 1017 Konrado edziĝis al Gisela el Ŝvabio, filino de duko Hermano la 1-a de Ŝvabio, jam dufoje vidvino, sed heredintino, laŭvole de la patro, de la Duklando Ŝvabio kaj kun funditaj rajtoj sur la regno de Burgonjo. Oni diris, senpruve tamen, ke Konrado forkaptis Giselan. La geedziĝo ne povis esti laŭ la kanonaj normoj ĉar ŝi estis lia strikta parencino nome lia onklino. (Chronik, VII. 63).

Eble ŝi akceptis, aŭ faciligis, la edziĝon kun Konrado por pliefike defendi siajn rajtojn sur la duklando kaj sur la regno. Kiam ŝi edzigis Konradon ŝi jam havis tri filojn kaj, probable, filinon. Dum la unua jaro de kunvivado kun la edzo, ŝi naskis la kvaran kaj lastan viran filon kiu estos la posteulo de de Konrado, Henriko la 3-a.

Inter 1017 kaj 1019 Konrado devis disputi kun parencoj kaj sekvuloj kaj perdis, certe ankaŭ pro la nekanonikeco de sia geedziĝo, la simpation kaj protekton de la imperiestro Henriko la 2-a.

Tamen, pro cirkonstancoj neniam klarigitaj, majon de 1020 li reaperas kiel atestanto pri la pakto inter Henriko la 2-a kaj la papo.

Elektiĝo al reĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam la 13-an de julio 1024, en Grona, najbare de Göttingen, mortis Henriko la 2-a, la lasta de la Otoj, tiu ne postlasis iun indikitan posteulon. Neniu fonto informas ĉu okazis provo okupi la povon flanke de tiuj kiuj supozis rajti heredi aŭ esti elektita; oni informas ke kandidatiĝis Konrado, dirita la maljuna, kaj ties pli juna kuzo ankaŭ Konrado. Dum periodo de vaka trono, okupiĝis pri la administrado de la imperio la vidvino de Henriko, imperiestrino Kunigunda de Luksemburgo helpata de sia frato, episkopo de Metz, kaj de la duko de Bavario Henriko la 5-a.

Henriko la 2-a regis ĉiam respektante la rajton de la Eklezio aparte en la elektado de episkopoj. Li estis devota kaj absorbita en la sakraleco de sia imperiestreca tasko. Malsame ol li Konrado prizorgos pli siajn aferojn ol tiuj de la kristana komunumo, sen tamen kontrasti kun la ekleziaj aŭtoritatoj.

Ne klaras kiel Konrado sukcesis altrudiĝi, spite de sia marĝena rango en la listo de tiamaj influantaj personoj. Eble utilis la onidiro laŭ kiu kuris la voĉo ke en liaj vejnoj fluis sango de Karolidoj kaj ankaŭ ke la sama Henriko la 2-a estus lin indikanta sia posteulo.

La elekto de la nova reĝo de romanoj okazis en Kamba, vilaĝo, nun malaperinta, ĉe Oppenheim, en la ebenaĵo inter Worms kaj Majenco. Ankaŭ rilate tiun eventon restis malmulte da atestaĵoj pri kio okazis dum la asembleo de la germanaj princoj kaj episkopoj voĉdonantoj. Lia amiko Aribo, episkopo de Majenco kaj prezidanto de la elektanta asembleo, aranĝis kronikon, kiun historiistoj juĝas malmulte objektiva. Laŭ tiu kroniko la elektiĝo de Konrado estis unuanima.

Malmultajn tagojn plimalfrue, precize, la 8-an de septembro 1024 estis ĝuste Aribo la kronanto de Konrado kiel reĝo de la Romanoj. Sed Aribo, pro motivoj neklarigitaj, refuzis kroni Giselan kiel reĝino; tial Konrado, per unu el siaj unuaj decidoj, revokis al la ĉefepiskopo de Majenco la privilegion celebri la kronadon. Eble la refuzo de la ĉefepiskopo naskiĝis el la fakto de Gisela kaj Konrado estis geedzoj ankoraŭ ne laŭkanonaj.

Ĉiukaze la profitanto estis la episkopo de Kolonjo Pilgrim, kiu la sinsekvan 21-an de septembro samjare kronis Giselan reĝino, laŭkonsente kaj laŭŝarĝe de la papo.

Konrado imperiestro[redakti | redakti fonton]

Dum norde de la Alpoj la elekto de Konrado ne renkontis signifajn obstaklojn, en Italio, male, tuj post la morto de Henriko, realiĝis iuj malordoj kaj la provo de iuj italaj nobeloj disigi la Regnon de Italio el la Imperio.

Ĵus kiam disvastiĝis la novaĵo de la morto de Henriko, la civitanoj de Pavio ribelis detruante la imperian palacon kiu troviĝis en la urbo ekde la epoko de Teodoriko la Granda, kaj estis la simbolo de la regna kaj imperia aŭtoritato. Ĝi estis, fakte, la precipa imperia fortreso de Norditalio,kaj funkciis kiel tribunalo, arsenalo, deponejo de nutraĵoj, krom ĝi gardis fiskajn enspezojn, La detruo de la imperia palaco en Pavio grande eĥis tra tuta imperio ĉar Pavio, danke al sia strategia pozicio situanta sur komercaj vojoj kiuj el Italio enkondukis al Burgonjo kaj al Francio, fariĝis granda merkato. Al la komercistoj unuiĝis ankaŭ elementoj de la malalta nobelaro, kiuj celis al pli granda aŭtonomio aparte ekonomia. Pro tio la simpla ĉeesto de la imperia palaco ene de la urbaj muregoj estis konsiderita netolerebla.

Ambasadoroj alkuris al Konstanco kie la imperiestro diete kuniĝis kun la germanaj princoj, akompanataj de valoregaj donaj, kaj provis malpliigi la gravecon de la misfaro proklamante la kutiman fidelecon de la urbo al la Imperio. La reĝo respondis per fama metaforo: Mi scias ke vi ne detruis la domon de via reĝo ĉar tiam vi ne havis reĝon, Sed vi ne povas nei ke vi atakis la imperion ĉar ankaŭ kiam mortas la imperiestro daŭras la impeiio.

Komenciĝe de 1026 Konrado descendis al Milano, kie la ĉefepiskopo Ariberto el Intimiano lin kronis reĝo de Italio. Post esti superinta la oponon de iuj urboj, li atingis Romon, kie. la 2-an de marto 1027 li estis kronita imperiestro permane de papo Johano la 19-a. Konrado promulgis novajn konstituciojn por la Lombardio, konfirmis la antikvajn tradiciojn de Saksio. En 1028 lia filo Henriko edzinigis Gunuldan el Danio, filinon de Kanuto la Granda, reĝo de Danio kaj ĉi-okaze Konrado cedis ion de siaj nordaj teritorioj.

Li devis interveni kontraŭ la duko de Pollando kiu, el vasalo de la imperiestro sin proklamis reĝo de sia teritorio. Konrado lin devigis redoni la uzurpaĵojn al la Imperio kaj al najbaraj vasaloj.

En februaro 1032 mortis Rodolfo la 3-a (Burgonjo). Surbaze de traktato interkonsentita epoke de Henriko la 2-a, Konrado posteulis en la regno, sed post milito kun pretendanto kaj kun la helpo de la franca reĝo. Per tiu akiro Konrado povis kontroli pli efike aliajn francajn imperiajn teritoriojn kiel la Provencon.

En 1036 la mezaj klasoj de la urbo Milano postulis agrarajn reformojn, kiu parte tuŝis la kampajn posedaĵoj de la ĉefepiskopo Ariberto. La imperiestro partianis por la postulantoj, kiuj intertempe konstituiĝis en eksterurba ataka ligo. La imperiestro ordonis areston de Ariberto kiu tamen sukcesis reeniri la urbon kaj kompaktigi la malaltan kleron kaj la plebon ĉirkaŭ la carroccio (granda ĉaro), simbolo de la komunuma iredentismo kontraŭ la Imperio. Konrado provis sieĝi la urbon kiu tamen fariĝis nekonkerebla. Li revenis al Germanio, post la sukceso de promulgo de statutoj pro la agrara reformo, kiu poste multe malordigos la feŭdan sistemon en Italio.

La morto[redakti | redakti fonton]

La tombo de Konrado la 2-a en la kripto de la Katedralo de Speyer.

Konrado mortis al 4-an de junio 1039, en Utrecht, pro atako de podagro. Liaj visceroj estis entombigitaj en la katedralo de Utrecht, dum solena procesio defilis de tie, tra Kolonjo, Majenco kaj Worms, por akompani lian korpajn restaĵojn al la entombigo en Speyer.

Politiko de Konrado[redakti | redakti fonton]

Konrado daŭrigis la politikon de Henriko la 2-a, kun unusola varianto: li konfidis la superkancelarion de Italio (kiun Henriko jam konfidis al la episkopo de Bambergo), al la episkopo de Majenco, Asino. Ankaŭ en la kampo de la politika eklezia lia konduto ne distanciĝis el tiu de la antaŭulo kiu konsideris la Eklezion parto integriga de la Imperio, tial li povis dispozicii ankaŭ pri ekleziaj posedaĵoj. La elektadoj kun asigno de la ekleziaj beneficoj estis preskaŭ formalaĵo kie la imperio praktike povis procedi laŭvole.[2] Ankaŭ Konrado, kiel jam Henriko, tamen, estis tre favora al la movado plistimulanta la ĉiamdaŭran reformon de la Eklezio.

Antaŭe:Romia-germana reĝo de la Sankta Romia ImperioPoste:
Henriko la 2-a10241039
ekde 1027 imperiestro
Henriko la 3-a
Antaŭe:Reĝo de ItalioPoste:
Henriko la 2-a10261039Henriko la 3-a
Antaŭe:Reĝo de BurgonjoPoste:
Rudolfo la 3-a10321039Henriko la 3-a

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi kaze, “laika” signifas ne-eklezia, sed ĉiam kristana.
  2. Tiu sistemo, fine, provokos la reagon de la Apostola seĝo, kiu kun Gregoro la 7-a radike ŝanĝos, post gravaj kontrastoj. Laŭ la Eklezio la rajto elekti la episkopoj, kaj do asigni la beneficoj, apartenis nur al la lokaj eklezioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Egon Boshof: Die Salier, 4. ed., edizioni W. Kohlhammer, Stoccarda 2000, pagg. 32-91.
  • Hagen Keller: Zwischen regionaler Begrenzung und universalem Horizont. Deutschland im Imperium der Salier und Staufer 1024-1250 (Propyläen Geschichte Deutschlands 2), Berlino 1986, in particolare pagg. 89 ss.
  • Hans K. Schulze: Hegemoniales Kaisertum. Ottonen und Salier (Siedler Deutsche Geschichte), Berlin 1998, pagg. 328 ss. ISBN 3-442-90565-6
  • Herwig Wolfram: Konrad II. 990 - 1039; Kaiser dreier Reiche. Monaco di Baviera, 2000. ISBN 3-406-46054-2
  • Franz-Reiner Erkens: Konrad II. (um 990-1039); Herrschaft und Reich des ersten Salierkaisers. Regensburg 1998. ISBN 3-7917-1604-2
  • Herwig Wolfram: Konrad II., in: Bernd Schneidmüller/Stefan Weinfurter (ed.): Die deutschen Herrscher des Mittelalters, Historische Porträts von Heinrich I. bis Maximilian I., edizioni C.H. Beck, Monaco di Baviera 2003, pagg. 119-135 571 s. (Bibliografia). ISBN 3-406-50958-4
  • Werner Trillmich, Kaiser Konrad II. und seine Zeit, Bonn 1991.
  • Thierry Dutour, La ciudad medieval: orígenes y triunfo de la Europa urbana, p. 59. — Paidós, Buenos Aires, 2005. ISBN 950-12-5043-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]