Kancelario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La usona kancelario en Manilo, Filipinoj.

Kancelario estas laŭ PIV instanco de diplomatio, kiu kongruas kun diversaj konceptoj, nome la jenaj:

  • Loko, kie oni metas sur diplomatiajn aktojn aŭ politikajn dokumentojn la sigelon de la ŝtato, kaj oni konservas ilin: ekzemple papa kancelario; juĝeja kancelario; kancelaria stilo.
  • La kancelaria administracio mem: ekzemple la kancelario rifuzis aprobi la projekton.
  • Loko en oficejo, en kiu oni akceptas la klientojn, konservas aŭ esploras la dokumentaron.
  • La tiea oficistaro.[1]

Laŭ la nomo kancelario en kelkaj landoj, kiel ekzemple en Argentino kaj Hispanio,[2] oni subkomprenas la ejon kie troviĝas la oficejoj de la Diplomatia Misio aŭ la Konsulejo. Oni povas uzi la terminon ankaŭ por speciala oficejo ene de la ambasadoj, delegitarejo aŭ konsulejo.

Antikve, la reĝa kancelario estis la ejo aŭ la instanco dediĉita al registrado, elsendo kaj sigelado de la reĝaj dokumentoj. La ĉefa funkciulo de tiu aŭ sekretario de la reGo estis nomata "kanciliero". Tiu posteno datas de Konstantino la Granda.

En kelkaj landoj de Ameriko la kancelario estas la Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj ties titolo estas nomata "kanciliero".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 30an de Novembro 2018.
  2. MAEC, Documentos (decembro 2015). «TÉRMINOS DIPLOMÁTICOS». Arkivigite je 2018-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Documento maec.es. Ministerio pri Eksteraj Aferoj. Alirita la 30an de Novembro 2018.