Arondismento Istres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arondismento Istres
france: Arrondissement de Istres

okcitane: Arrondiment de Istre

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Bouches-du-Rhône
Ĉefurbo Istres
Areo 599 km² (59 900 ha)
Loĝantaro 334 400 (2021)
Denseco 558 loĝ./km²
INSEE-kodo 134
Komunumoj 21

La arondismento Istres (france arrondissement de Istres, okcitane Arrondiment de Istre) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse) en la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, malongigo: regiono PACA, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Istres, okcitane Istre. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 334 400 personoj sur areo de 599 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 558 loĝantoj/km².

La arondismento ekestis en 1981 pro administra restrukturigo. Ĝis plua administra reformo de marto 2015 ĝi konsistis el 8 kantonoj - ekde tiam ĝi inkludas komunumojn de 7 ŝanĝitaj kantonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]