Aberdeenshire
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Aberdeenshire estas la nomo de antaŭa graflando kaj nuna administra regiono de Skotlando. La graflando formale aboliciiĝis en 1975, kiam ĝi iĝis parto de multe pli granda regiono nomita Grampian. En 1996 reestiĝis Aberdeenshire kiel administra regiono, tamen kun iom malsamaj landlimoj; en 2008 ĝi enhavis iom pli ol 241 mil loĝantojn.
Ekde 1900 la urbo Aberdeen sendependis de Aberdeenshire.
Geografio[redakti | redakti fonton]
En Aberdeenshire situas multaj montoj. La ĉefa rivero estas Rivero Dee: tie, kaj en aliaj riveroj de Aberdeenshire, troveblas salmoj kaj trutoj.
Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Multaj antikvaj restaĵoj kaj kasteloj videblas. Inter la kasteloj estas:
- Kastelo Balmoral, posedaĵo de la brita monarĥo
- Kastelo Huntly
- Kastelo Crathes
- Kastelo Drum
- Kastelo Dunnottar
- Kastelo Slains
Ĉefaj lokoj[redakti | redakti fonton]
Inter la urboj de la nuna Aberdeenshire estas: