Kastelo Dunnottar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunnottar

Kastelo Dunnottar

Kastelo Dunnottar
Rokburgo • promontory fort • burgo
Geografiaj informoj
Lando Skotlando Skotlando
Geografia situo 56° 56′ 44″ N, 2° 11′ 48″ U (mapo)56.94569-2.19677Koordinatoj: 56° 56′ 44″ N, 2° 11′ 48″ U (mapo)
Dunnottar (Skotlando)
Dunnottar (Skotlando)
DEC
Dunnottar
Dunnottar
Situo de Dunnottar
Map
Konstruita 15-a ĝis 16-a jarcento
Retadreso https://www.dunnottarcastle.co.uk
vdr

Kastelo Dunnottar - skotgaele Dùn Fhoithear, "fortikaĵo sur la bretardeklivo" - estas ruino de historia kastelo en la tradicia graflando Aberdeenshire de Skotlando. Ĝi situas sur roka montsprono borde de la Norda Maro, proksimume 3 kilometrojn sude de la havenurbeto Stonehaven.

La diversaj konstruaĵoj ene de la kastelkomplekso ankaŭ inkludas 14-jarcentan turdomon kaj 16-jarcentan palacan konstruaĵon.

La plej multaj el la konstruaĵoj kiuj daŭre povas esti viditaj hodiaŭ originas de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kvankam oni supozas ke fortikaĵ-simila komplekso staris sur ilia loko longe antaŭ tio. Pro ĝia signifa strategia loko, la kastelo ludis gravan rolon en skota historio, precipe de la frua mezepoko ĝis la jakobita ribelo de la 18-a jarcento.

Dum la angla enlanda milito, la skotaj kronjuveloj estis kaŝitaj en kastelo for de la soldatoj de Oliver Cromwell invadantaj Skotlandon, ĉar tiu jam detruis la la pli malnovajn anglajn kronjuvelojn.

pado de la havenurbeto Stonehaven al la kastelo, laŭlonge de la marbordo