Kastelo Slains

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slains

Kastelo Slains

Kastelo Slains
burgoruino
Geografiaj informoj
Lando Skotlando Skotlando
Geografia situo 57° 24′ 55″ N, 1° 49′ 56″ U (mapo)57.415387603955-1.8323002071963Koordinatoj: 57° 24′ 55″ N, 1° 49′ 56″ U (mapo)
Slains (Skotlando)
Slains (Skotlando)
DEC
Slains
Slains
Situo de Slains
Map
Konstruita post 1597, rekonstruita en 1836-1837
vdr

Kastelo Slains, ankaŭ konata kiel New Slains Castle, do nova kastelo Slains, por distingi ĝin de proksima pli malnova kastelruino, estas la ruino de historia kastelo en la tradicia graflando Aberdeenshire de Skotlando. Ĝi situas sur roka montsprono borde de la Norda Maro, proksimume 11 kilometrojn sude de la havenurbo Peterhead.

La kerno de la kastelo estas turdomo de la 16-a jarcento, konstruita de la 9-a Grafo de Erroll. Signifa rekonstruo de la kastelo estis aranĝita kelkajn fojojn, finfine en 1837 kiam ĝi estis rekonstruita kiel skota barona domego. Foje ĝi havis tri ampleksajn ĝardenojn sed nun estas sentegmenta ruino. Planoj reestigi la kastelon estas en atendo ekde 2009. Ĝi estas kulturprotektita konstruaĵo de la skota kategorio b. La kastelo estas ligita kun la romanoj de Bram Stoker, inkluzive de "Drakulo - la verkisto dum la kreo de la libro ofte gastis en la fiŝista vilaĝeto Cruden Bay, unu kilometron for de la kastelo, kaj longe pasigis tempon en la ruino, kolektante inspirojn por la romano.