Huntly (Skotlando)

| Huntly | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| small burgh (en) urbeto | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 4 810 (2016) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 57° 27′ N, 2° 47′ U (mapo)57.45-2.78333Koordinatoj: 57° 27′ N, 2° 47′ U (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Huntly (skotgaele Hunndaidh) estas malgranda urbo en Aberdeenshire, Skotlando. Antaŭe ĝi nomiĝis Milton of Strathbogie (skotgaele Srath Bhalgaidh). Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 4 810 loĝantoj. En la urbo situas graskuk-fabrikejo.
Huntly famas ĉefe pro sia ruinita kastelo, posedata de anoj de la klano Gordon ekde la 14-a jarcento. La unua kastelo detruiĝis pro incendio dum militado inter klanoj en 1452. Baldaŭ dua, pli granda kastelo konstruiĝis. Tie en 1496, antaŭ la skota reĝo Jakobo la 4-a, Perkin Warbeck, pretendanto al la angla trono, edziĝis al Catherine Gordon. Dum la sekvaj du jarcentoj la kastelo pligrandiĝis per aldonaj aloj. La Gordon-klano perdis la kastelon rezulte de la angla enlanda milito.
La skota verkisto George MacDonald (1824-1905) naskiĝis en Huntly.
Laŭ la urbo nomiĝas Huntly en Novzelando.
| ||||||





