Kornvalo
Cornwall
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Truro |
Areo | 3 563 km² |
Loĝantaro | 536 000 (takso meze de 2014) |
Loĝdenso | 159 loĝantoj/km² |
![]() | |
Kornvalo (angle Cornwall /ˈkɔːnwɔl/, kornvale Kernow /ˈkɝnəʊ/) estas duklando kaj la plej suda el la graflandoj de Anglio. Ĝi situas en la regiono sudokcidenta Anglio. Kvankam, laŭ la historie monarĥa sistemo, la teritorio estas duklando, ĝi estas administrata kiel angla graflando. La simbola reganto estas Charles (Karlo), Duko de Kornvalo. La devizo de la Kornvala graflanda konsilantaro estas Onen hag oll = "unu kaj ĉiuj" (en la kornvala lingvo).
Geografie, ĝi estas duoninsulo, limanta la anglan provincon Devon ĉe rivero Tamar (krom ĉe la norda parteto de la limo). Kelkfoje oni inkluzivas en la nocio Kornvalo ankaŭ insulojn Scilly. La ĉefaj vojoj al la cetera Britio estas aŭtoŝoseo A38, kiu transiras Tamar ĉe Plymouth, kaj la A30, kiu transiras la limon sude el Launceston. Ankaŭ Pramŝipo ligas Plymouth kaj urbo Torpoint trans Hamoaze. Fervoja ponto arkitektita de Isambard Kingdom Brunel estas la alia ĉefa vojo - ankaŭ ĝi transiras Tamar ĉe haveno apud Plymouth.
Kornvalo havas Keltan heredon, kaj plurajn proprajn kulturaĵojn. Kelkaj homoj eĉ revivigis la antikvan Kornvalan lingvon. Pro tio multaj kornvalanoj ne sentas sin "Anglaj", kaj kelkaj volas starigon de Kornvala asembleo, simila al tiuj de Skotlando kaj Kimrio.
Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]
- Bodmin Boscastle Bude
- Charlestown Chysauster Ancient Village
- Falmouth Fowey
- Goonhilly
- Hayle Helston
- Lamorna Lizard Looe Looe Island
- Marazion
- Newquay
- Padstow Penzance Polperro Polruan
- Redruth
- St Austell St Ives St Just
- Truro Tintagel
Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Bodmin Moor
- Carn Euny
- Chûn Castle
- Chûn Quoit
- Cornwall Wildlife Trust
- Eden Project
- Rivero Fowey
- Land's End
- Lanyon Quoit
- The Lizard
- The Lost Gardens of Heligan
- Mên-an-Tol
- Minack Theatre
- St Michael's Mount
- Tintagel Castle
Politiko[redakti | redakti fonton]
Kornvala naciismo estas kultura, politika kaj socia movado kiu serĉas la rekonon de Kornvalo - la sud-okcidenta parto de la insulo de Britio - kiel nacio aparta de Anglio.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|
|