Fino de la tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Land's End)
Saltu al: navigado, serĉo
Land's End
Land’s End (fino de la tero en februaro
fino de la tero kaj la malprofundaĵoj antaŭ la marblordo kaj la lumturo Longship
vrako de la en la jaro 2003 sinkinta kargoŝipo RMS Mülheim

Fino de la tero, angle Land’s Endkornvale Penn an Wlas [KK]aŭ Pen an Wlas [UCR]), proksime de Penzance, Kornvalo, estas vilaĝo kaj samnoma terlango.La pinto de la terlango estas la plej okcidenta punkto de Anglujo sur la ĉefa insulo Grandbritio. Ĉirkaŭ 40 km sudoriente troviĝas sur la duoninsulo The Lizard la Lizard Point, la plej suda punkto de Grandbrition, do tuj en la najbareco. La ĉirkaŭ 45 km sudokcidente situantaj Scilly-insuloj estas la plej okcidenta punkto de Anglujo. Dum klara vetero eblas vidi la ĉirkaŭ 60 m altaj klifoj super la Atlantiko. Krome de la „fino de la tero“ oni povas vidi la du kilometrojn sude situantan Longship lumturon (1795, respektive novkonstruaĵo el la jaro 1893), kiu staras sur kvarcita kaj serpentinita insulo.

Proksime situas la lumturo Pendeen kaj norde de ĝi la kabo kornvalo. Ĉi tie komenciĝas la kanalo de Bristol kaj la Irlanda maro al la nordo kaj al la sudo la manika markolo. Estas hotelo kaj aliaj turismaĵoj tie, sed ne vere iu vilaĝo. Ĝi plej famas pro la kutimo vojaĝi de tie al John o' Groats.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ((RE|I,2|2561||Antivestaeum|Emil Hübner|RE:Antivestaeum))
50.068722222222-5.7171666666667