Tintagel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tintagel
vilaĝo • civila paroĥo [+]

Koordinatoj50° 39′ 47″ N, 4° 45′ 0″ U (mapo)50.663-4.75Koordinatoj: 50° 39′ 47″ N, 4° 45′ 0″ U (mapo)
Areo19,73 km² (1 973 ha) [+]
PoŝtkodoPL34 [+]

Tintagel (Britio)
Tintagel (Britio)
DEC

Map
Tintagel

Vikimedia Komunejo:  Tintagel [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Restaĵoj de Kastelo Tintagel

Tintagel estas la nomo de vilaĝo kaj kastelo ĉe la norda marbordo de Kornvalo, Anglio. Laŭ la 2001-a censo la vilaĝo enhavis ĉ. 1,800 loĝantojn. La kastelo situas sur duoninsulo ligata al la ĉeflando per mallarĝa vojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tintagel estis loĝata ekde la bronzepoko, kaj en la ĉirkauaĵoj estas restaĵoj de bronzepokaj tumuloj. Post la foriro de la romianoj, konstruiĝis kastelo, verŝajne sur la sito de antaŭa fortikaĵo. Eble la kastelo estis somerloĝejo de reĝoj de Dumnonia.

En 1233 Rikardo (1-a grafo de Kornvalo) konstruis ŝtonan kastelon kies restajoj ankoraŭ videblas. Li estis influata de la verkoj de Geoffrey de Monmouth, laŭ kiu Tintagel ludis gravan rolon en la legendoj pri Reĝo Arturo. La kastelo ne havis militan gravecon. Post nelonge ĝi iĝis malliberejo kaj kadukiĝis.

Arturaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendoj pri Reĝo Arturo, estis ĉe Tintagel ke Uther Pendragon amoris Igraine kiu poste naskis Arturon. En la legendo de Tristan kaj Iseult, Tintagel estis la ĉefa kastelo de Reĝo Mark de Kornvalo, onklo de Tristan kaj edzo de Iseult.

Apuda kaverno nomiĝas la kaverno de Merlin laŭ la magiisto de Arturo.

Poŝtoficejo[redakti | redakti fonton]

Antkiva konstruaĵo kiu estas la nuna poŝtoficejo

En la vilaĝo estas poŝtoficejo, kiu situas en konstruaĵo datanta de la 14-a jarcento. La konstruaĵo estas posedata de la National Trust.