Gofredo de Monmouth
Gofredo de Monmouth | ||
---|---|---|
Bishop of St Asaph | ||
![]() La juna Merlin parolas al la Reĝo Vortigern. Ilustraĵo el Prophetiae Merlini de Geoffrey de Monmouth, en la Nacia Biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1100 en Monmouth | |
Morto | 1-an de januaro 1155 en St Asaph | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Etno | kimroj [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio • Kimrio [#] | |
Alma mater | Universitato de Oksfordo [#] | |
Profesio | ||
Okupo | kleriko • poeto • historiisto • verkisto • katolika sacerdoto [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Historio de la Reĝoj de Britio [#] | |
episkopo de St Asaph | ||
Dum | 1152– | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Gofredo de Monmouth (naskiĝis ĉirkaŭ 1100 en Monmouth; mortis en 1155 en Saint Asaph), estis kimra episkopo kaj historiisto, kiu verkis latine.
Lia naskiĝloko ne estas konata, sed ĝi estis verŝajne Monmouth en Kimrio. Li havis verŝajne bretonajn praulojn, bone konis la regionon de Monmouth kaj priskribas Caerleon en sia Historia Regum Britanniae. Tiu verko enhavas fruan version de la legendoj pri Reĝo Arturo.
Li studis en Oxford, renkontis tie la ĉefdiakonon Walter. La 21-an de februaro 1152 la ĉefepiskopo de Canterbury Teobaldo konsekris lin episkopo de St Asaph (en norda Kimrio), nur dek tagojn post lia pastriĝo.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Li estas interalie aŭtoro de Vita Merlini: "la vivo de Merlin" (1149), de la Prophetiae Merlini kaj de Historia regum Britanniae: "Historio de la reĝoj de Bretonio" (1135-1138).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Prophetiae Merlini: Latina teksto (eldono 1603) kun komentoj de Alain de Lille
- Historia Regum Britanniae:
- Vita Merlini: Latina teksto