Tristan kaj Iseult

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tristan kaj Iseult estis du famaj literaturaj roluloj kaj amantoj kiuj ĝuis tragikan am-aferon, kiu estis la temo de gravaj literaturaj verkoj.

La Legendo[redakti | redakti fonton]

Tristan - Tristano (aŭ Tristran, Tristram, ktp.) estis kornvala kavaliro, kaj, laŭ fruaj versioj de la legendo, la filo de Blancheflor (Blanka Floro), la fratino de Reĝo Mark de Kornvalo, kaj Rivalen. (Laŭ postaj versioj, liaj gepatroj estis Isabella kaj Meliodas). Mark sendis lin al Irlando por eskorti la princinon Iseult (aŭ Isolde, Yseult, ktp.) de tie al Kornvalo por ke ŝi edziĝu al la reĝo. Tamen survojaĝe Tristan kaj Iseult hazarde trinkis am-eliksiron preparatan de Brangaine, la servistino de Iseult, por Mark kaj Iseult. Ili freneze enamiĝis, sed Iseult edziĝis al Mark. Pro la eliksiro ŝi kaj Tristan ne povis sin deteni de adulto. Tamen kaj Iseult kaj Tristan honoris kaj amis Mark. Laŭ pluraj varioj de la legendo, la efikoj de la eliksiro daŭris dum iliaj tutaj vivoj; laŭ aliaj, ili daŭris tri jarojn, post kiam Tristan kaj Iseult povis decidi ĉesigi sian adulton.

Mark eltrovis la am-aferon kaj ekziliiĝis Tristan. Tiu iris al Bretonio, kie li edziĝis (pro ŝia nomo) al alia Iseult, la filino de Reĝo Hoel, kvankam ili ne ĝuis amorajn rilatojn pro lia amo al Iseult de Kornvalo. Dum aventuro Tristan venene vundiĝis (laŭ pluraj versioj de la legendo, estis Mark mem kiu vundis lin), kaj nur la kornvala Iseult kapablis resanigi lin. Tristan sendis sian amikon Kahedin por trovi Iseult, petante lin reveni kun blankaj veloj se li kunportis ŝin, kaj kun nigraj se ne. La kornvala Iseult konsentis iri al Tristan, sed kiam la ŝipo alproksimiĝis al Bretonio, la bretona Iseult pro ĵaluzo mensogis al sia edzo pri la koloro de la veloj. Pro dolorego Tristan mortis, kredante ke la kornvala Iseult rifuzis helpi lin. La kornvala Iseult mem ankaŭ mortis, svenante sur lia kadavro.

Verkistoj kaj verkoj kiuj traktis la legendon[redakti | redakti fonton]

  • Tomaso de Anglio, anglo-normanda poeto de la dua duono de la dekdua jarcento, kiu verkis sian Tristan ĉirkaŭ 1160
  • Béroul, normanda poeto de la dua duono de la dekdua jarcento
  • Eilhart von Oberge, germana poeto de la malfrua dekdua jarcento
  • Maria de Francio, franclingva poetino de la malfrua dekdua jarcento, kiu verkis romancon (Chevrefoil) pri epizodo de la legendo
  • Chrétien de Troyes, franca poeto de la dua duono de la dekdua jarcento (ties veko pri Tristan perdiĝis, sed li menciis ĝin en la poemo Cligès)
  • Sir Tristrem, angla romanco de ĉ. 1300
  • Gottfried von Strassburg, germana poeto kiu mortis en 1210
  • La Proza Tristan (kiu aperis meze de la dektria jarcento, en la franca), la unua verko kiu ligis la legendon al tiuj pri Reĝo Arturo kaj lia kortego
  • Saga Af Tristram ok Ísodd, mezepoka skandinava parodio de la legendo
  • Thomas Malory, angla verkisto (ĉ. 1405 - 1471), de kies Le Morte d'Arthur du libroj traktis la legendon de Tristan
  • Carta enviada por Hiseo la Brunda a Tristán; Respuesta de Tristán, dek-kvin-jarcenta hispana romano en la formo de leteroj de Tristan kaj Iseult
  • Libro del muy esforzado caballero Don Tristán de Leonís y de sus grandes hechos en armas (1501), hispana reverkado de la Proza Tristan
  • Multaj italaj buŝaj poemoj deklamataj en placoj ktp.
  • Povest Trychane, belarusa verko de la 1560a jardeko
  • Algernon Charles Swinburne, angla poeto (1837-1909)
  • Jozefo Bédier (1864-98) franca klerulo kiu reverkis la poemon de Tomaso de Britio

Richard Wagner komponis gravan operon, Tristan und Isolde.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]