Gottfried von Strassburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottfried von Strassburg
Codex Manesse Gottfried von Straßburg.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1179 (1179-11-30)
en Strasburgo
Morto 1-an de januaro 1215 (1215-01-01) (35-jara)
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Okupo Minnesänger • poeto • komponistoverkisto [#]
Aktiva dum 12-a jarcento–13-a jarcento [#]
Verkado
Verkoj Tristan [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gottfried von Strassburg, germana poeto (m. ĉ. 1210) kiu verkis longan romancon, Tristan, pri la legendo de Tristan kaj Iseult. Oni taksas la poemon majstroverko de la mezepoka germana literaturo, kaj ĝi inspiris la operon Tristano kaj Izoldo de Richard Wagner.

Gottfried von Strassburg mortis antaŭ ol li finis la poemon: ĝin kompletigis Ulrich von Türheim de Augsburg kaj Heinrich von Freiberg. Pri la vivo de Gottfried oni scias nur ke li devenis de, aŭ loĝis en, Strasburgo. La plej fruaj manuskriptoj de la poemo enhavas iometon da la dialekto de Alzaco.

Gottfried diris en la poemo ke lia fonto estas la verko de Tomaso de Anglio pri la legendo. Gottfried verkis 19,548 liniojn antaŭ sia morto, plejparte en rimantaj distikoj.