Eilhart von Oberge

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eilhart von Oberge, germana poeto de la malfrua dekdua jarcento. Li verkis romancon, Tristrant, kiu estis la plej malnova restanta kompleta versio en iu ajn lingvo de la legendo de Tristan kaj Iseult, kaj la unua versio en la germana. Tamen ĝi estas superombrata de la Tristan de Gottfried von Strassburg.

Tristrant estis la ĉefa fonto de la proza Tristrant und Isalde de 1484, la unua presata germanlingva versio de la legendo.