Maria de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maria de Francio
Marie de France detail from BNF Arsenal MS 3142 f 256.jpg
Persona informo
Marie De France
Naskiĝo 12-a jarcento
en Bretonio
Morto 13-a jarcento
en nekonata loko
Lingvoj malnovfranca franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukistomonaĥino • fablisto [#]
Laborkampo poezio [#]
Aktiva dum 1160–1215 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Maria de Francio (france Marie de France) estis poetino de la malfrua 12-a jarcento. Akademiuloj konsideras ŝin la unua konata virino, kiu verkis franclingvajn versojn. Ŝiaj ‘laïs’, muzikigitaj poemoj, estis kaj ankoraŭ estas vaste legataj, kaj influis la postan disvolviĝon de la ĝenro de romantika - heroa literaturo.

Pri ŝia vivo oni scias malmulton krom ke ŝi naskiĝis en Francio kaj translokiĝis al Anglio. Ŝi verkis en la anglo-normanda dialekto de la franca.

Ŝian antaŭnomon, ŝian geografian devenon kaj aliajn datenojn oni deduktis el ŝia propra verko. En unu linio el ŝiaj publikigitaj verkoj ŝi diras  "Mia nomo estas Maria, kaj mi estas el Francio." (Marie ai num, si sui de France). Eble ŝi naskiĝis en la nuna Francio, sed loĝis en Anglio dum sia plenkreskula vivo. Tio ĉi evidentiĝas per la fakto, ke en Anglio estis trovitaj multaj el ŝiaj tekstoj. Ankaŭ estis preskaŭ certe, ke ŝi kaj ŝia laboro estis konata en la kortego de la reĝo Henriko la 2-a de Anglio kaj lia edzino, Eleonora de Akvitanio. Krome, ekzistas tiatempa priskribo de ŝia laboro kaj populareco, de la angla poeto Denis Piramus, kiu mencias en unu el siaj verkoj la muzik-poemojn de Maria.

Akademiuloj datis la verkojn de Maria inter proksimume 1160 kaj 1215. Ili estas dediĉitaj al "nobla reĝo", ĝenerale supozata kiel Henriko la 2-a de Anglio aŭ eble lia plejaĝa filo, Henriko la Juna Reĝo.

Ŝi skribis en la franca norda dialekto ‘Francien’, kun iom da angla-normanda influo. Krome ŝi flue parolis la latinan same kiel la mez-anglan lingvon kaj eble la bretonan.

Kvar verkojn aŭ kolektojn de verkoj oni atribuas al Maria el Francio: ŝi estas la aŭtorino de ‘La Lais de Marie de France’ kiel oni nomas ŝian kanzonaron; ŝi verkis 102 fablojn, kelkaj el ili estis popularaj fabloj de sia regiono, kaj aliaj estis tradukoj de la mez-angla al la Francien de la Ezopaj Fabloj; ŝi ankaŭ verkis raporton pri la ‘Legendo de la Purgatorio de Sankta Patrik’ (L’Espurgatoire Seint Partiz), surbaze de latina teksto; krome lastatempe estas diskutata ŝia aŭtoreco de ‘La vivo de Sankta Audrey’.

Maria estas ĉefe konata pro siaj lais, kiu estas certa speco de kanzono komponita en Norda Eŭropo, ĉefe en Francio kaj Germanio. Multaj keltaj kaj bretonaj legendoj adoptis la formon de lais, inter ili tiu de Tristano kaj Izoldo.

La Lais de Marie de France estas kolekto de dek du rakontaj muzikigitaj poemoj, el kelkaj cent linioj ĉiu. Ŝi asertas en la antaŭparolo, ke ŝi aŭdis tiajn rakontojn el bretonaj trobadoroj. La bretonaj lais certe ekzistis antaŭ ol Maria elektis verki la temojn, sed ŝi eble estis la unua, kiu prezentis tian novan ĝenron de rakonta lais.

Tiu kanto kutime havas plurajn strofojn, el kiuj neniu havas la saman formon. Rezulte, la muziko konsistas el fragmentoj, kiuj ne ripetiĝas. Ĉi tio distingas ĝin de aliaj oftaj specoj de muzikaj versoj de tiu periodo, ekzemple, la rondo aŭ la balado.

La kanzonoj de Maria el Francio estas serio de ok-silabaj versaj skribaĵoj kiuj baziĝis parte el la voĉa tradicio de la bretonoj. Ili estas rakontaj poemoj, ĝenerale pri korteza amo priskribante la aventurojn de aparta heroo. Male al la herooj de mezepokaj enamiĝoj, la roluloj en la rakontoj de Maria ne serĉas aventuron, kontraŭe okazas al ili aventuroj. Ŝiaj lais estas rimarkindaj ĉefe pro la amĝojo, pro sia originaleco kaj la vigleco de la priskriboj, kiuj konsistigas mejloŝtonon en la tiama literaturo.

En la plimultaj kanzonoj de Maria, amo estas ligita al sufero, kaj ili enhavas adultajn rilatojn, amajn triangulojn kaj aventurojn. Ofte, dum la sceno estas priskribita en realisma detalo, la heroo ŝanĝiĝas, transformiĝas al alispeca estaĵo. Maria iras tien kaj reen inter la reala kaj la fantazia mondo, lerte esprimante delikatajn nuancojn de emocio.

Estas konservitaj kvin malsamaj manuskriptoj de la lais de Maria, sed nur unu enhavas la kompletan serion de dek du. Tiun ĉi kolekton gardas la Brita Biblioteko.

Se Maria estis tiu, kiu aranĝis la vicon de la lais en la kolekto, eble ŝi intencis, kontraste montri la pozitivajn kaj negativajn efikojn de amo: la neparaj lais laŭdas rolulojn, kiuj esprimas amon al aliaj homoj, dum la lais paraj avertas, ke amo limigita al si mem povas kaŭzi malfeliĉon.

Du lais mencias Reĝon Arturon kaj liajn Kavalirojn de la Ronda Tablo, kio igas Maria el Francio la antaŭulo de granda parto de la posta artura literaturo.

La lais de Maria reprezentas, multmaniere, transiran ĝenron inter la provencaj amtekstoj de pli frua epoko kaj la romantika tradicio, kiu disvolvis ĉi tiujn temojn. Ili enkondukis novan literaturan ĝenron konata kiel kavaliran literaturon, kiu daŭre estis populara por aliaj 300 jaroj.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (30) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Maria famas ĉefe pro siaj Lais, dekdu mallongaj romancoj en oksilabaj distikoj.

  • Guigemar
  • Equitan
  • Le Fresne ('La Frakseno')
  • Bisclavret ('La Lupfantomo')
  • Lanval (de kiu estas angla mezepoka versio, Kavaliro Launfal)
  • Les Deux Amants ('La du Amantoj')
  • Yonec
  • Laüstic ('La Najtingalo')
  • Milun
  • Chaitivel
  • Chevrefoil ('La Lonicero'), pri episodo de la legendo de Tristan kaj Iseult
  • Eliduc

Sugestoj kiu ŝi estis[redakti | redakti fonton]

Estas diversaj proponoj pri ŝia idento:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blain, Virginia, et al. "Marie de France," The Feminist Companion to Literature in English (Yale UP, 1990, 714).
  • Bloch, R. Howard. The Anonymous Marie de France. Chicago: U. of Chicago Press, 2003.
  • Brown, Mary Ellen, et al. Encyclopedia of Folklore and Literature. Santa Barbara: ABC-CLIO, 1998. Print.
  • Burgess, Glyn Sheridan, and Keith Busby, 1986. The Lais of Marie de France. Translated into Modern English prose with an introduction. Penguin Books Limited.
  • Bürger, Christa. "Die Ordnung der Liebe. Marie de France". Sinn und Form. 1 (2019).
  • Burgess, Glyn Sheridan. (1987) The Lais of Marie de France: text and context. Manchester UP. ISBN 978-0-7190-1923-4.
  • Butterfield, Ardis, 2009. England and France. In: Brown, Peter (Ed), 2009. A Companion to Medieval English Literature and Culture c.1350–c.1500. Wiley-Blackwell. Part IV: Encounters with Other Cultures, pp 199–214.
  • Calabrese, Michael, 2007. Controlling Space and Secrets in the Lais of Marie de France. In: Place, Space, and Landscape in Medieval Narrative. Knoxville: U of Tennessee P, pp 79–106. Rpt. in Classical and Medieval Literature Criticism. Ed. Jelena O. Krstovic. Vol. 111. Detroit: Gale, 2009. Literature Resource Center. Web. 28 September 2010.
  • Gallagher, Edward J., ed. and trans. The Lays of Marie de France, Translated, with Introduction and Commentary. Hackett: Indianapolis, 2010.
  • Kibler, William W. and Grover A. Zinn. Medieval France: An Encyclopedia. New York: Garland, 1995.
  • Kinoshita, Sharon, Peggy McCracken. Marie de France: A Critical Companion. Woodbridge, D.S.Brewer, 2012 (Gallica).
  • Kunitz, Stanley J., and Vineta Colby. European Authors 1000-1900 A Biographical Dictionary of European Literature. New York: The H.W. Wilson Company. 1967. 604–5. Print.
  • McCash, June Hall, La Vie seinte Audree, A Fourth Text by Marie de France. Speculum (July 2002): 744-777.
  • Mickel, Emanuel J. Jr. Marie de France. New York: Twayne, 1974. Print.
  • Watt, Diane, Medieval Women's Writing: Works by and for women in England, 1100-1500. Polity, 2007. (ISBN 978-0-7456-3256-8).
  • Whalen, Logan E.. (2008) Marie de France and the poetics of memory. Catholic U of America P. ISBN 978-0-8132-1509-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]