Eleonora de Akvitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eleonora de Akvitanio
Eleonora de Akvitanio
franca-angla reĝino
Naskiĝo ĉ. 1122
en Poitiers, Akvitanio
Morto 1-a de aprilo 1204
en Fontevrault, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Eleonora de Akvitanio (ĉ. 1122 en Poitiers en Akvitanio1-a de aprilo 1204 en monaĥejo Fontevrault, Francio) estis franca kaj angla reĝino kaj unu el la plej potencaj virinoj en la mezepoko.

Ŝia nomo estas okcitane Aleonòr d'Aquitània, france AliénorÉléonore d'Aquitanie. Origine ŝia nomo estis Aenòr, sed por distingi ŝin de ŝia patrino oni nomis ŝin (en ŝia okcitana gepatra lingvo) Aliénor ("la alia Aenòr").

Ŝi havis tre viglan, entrepreneman karakteron, ampleksan edukon, amis muzikon, arton, literaturon kaj potencon.

Ŝiaj gepatroj estis Vilhelmo la 10-a (Akvitanio) (1099–1137) kaj Aenòr de Chateleràud (1105–1130), filino de Aimeric la 1-a, vicduko de Chateleràud (aŭ Châtellerault). Ŝia naskiĝdato ne estas certa, oni supozas la jaron 1122.

Unua edzineco[redakti | redakti fonton]

Ŝia sola frato mortis infanaĝe. Do post la patro de la patro ŝi – 15-jara – heredis la duklandon Akvitanio kaj samjare edziniĝis kun Ludoviko de Francio.

Tiu filo de reĝo Ludoviko la 6-a kiel dua filo estis edukita en la monaĥejo Dipatrino de Parizo; nur post la frua morto de sia frato Filipo (1116–1131) li iĝis kronprinco kaj devis forlasi la monaĥejon. Dum sia tuta vivo li restis spirite ligita al la monaĥa vivo kaj havis monaĥan konsiliston: Abaton Suger. Li estis kronita reĝo de Francio kiel Ludoviko la 7-a, lia kromnomo estas "la Juna".

Ĉe la reĝa korto la juna edzino instigis viglan vivon de arto kaj belarto – kompreneble kontraŭ la intenco de sia edzo. Oni imputas al Eleonora multajn amoradojn.

En sia geedzeco kun Ludoviko la Juna Eleonora naskis nur du filinojn (Maria (Grafino de Champagne) 1145 kaj Alice (Alix) 1150). Pro tio kaj pro la ĝeno per la artama kaj memstarema karaktero de Eleonora Ludoviko fine postulis nuligon de la geedzeco. Eleonora estis 30-jara, kiam la geedzeco estis oficiale nuligita de la Koncilio de Beaugency la 21-an de marto 1152, la oficiala kaŭzo estis "tro proksima parenceco" inter la geedzoj. Supozeble ankaŭ por Eleonora la nuligo estis bonvena, oni atribuas al ŝi la eldiron: "Mi edziniĝis kun monaĥo, ne kun viro."

Eleonora de Akvitanio

Dua edzineco[redakti | redakti fonton]

Nur du monatojn poste, la 18-an de majo 1152, ŝi denove edziniĝis. La dua edzo estis Henriko Plantagenet (1133 – 1189), grafo de Anĵuo kaj duko de Normandio. Li estis pranepo de Vilhelmo la Konkerinto, kiu du jarojn poste fariĝos reĝo de Anglio. Por Henriko la geedziĝo estis tre avantaĝa: li akiris imperion, kiu enhavis multe da Francio. Sed aparte Akvitanio rezistis lin, kaj liaj klopodoj akiri Tuluzon (parto de la heredo de la patro de Eleonora) malsukcesis.

La rilatoj de Eleonora kaj Henriko estis tikla. Ŝi fieris kaj deziris iom da sendependo. Li ofte ĝuis amaferojn kun aliaj virinoj. Fine en 1167 ŝajnas, ke ili separiĝis: Eleonora translokiĝis de Anglio al siaj landoj en Francio, kaj, eskortata de Henriko mem kaj lia armeo, iris al Poitiers, kie ŝi havis kortegon. Henriko igis grafon Patrick gardi ŝin. Post kiam Patrick mortis dum bataleto, Eleonora preskaŭ sendepende ekregis Akvitanion. Ŝi elaĉetis la junan nevon de Patrick Vilhelmon Marshal, kiu kaptiĝis dum la bataleto.

Ĉe Poitiers Eleonora kultivis la kulton de fin'amor, kaj trobadoroj ĉeestis ŝian kortegon. Ŝi estis patronino de Wace, Chrétien de Troyes kaj aliaj verkistoj. Pri ŝiaj registaraj decidoj oni scias malmulte: ŝajnas ke kaj Henriko kaj la eklezio forviŝis la oficialajn registrojn.

Malliberulino[redakti | redakti fonton]

En marto 1173 Henriko la Juna Reĝo, subtenata de Eleonora, ribelis kontraŭ Henriko la 2-a. Ŝi instigis la nobelojn de siaj sudfrancaj landoj partopreni la ribelon. Survojaĝe al Parizo ŝi estis kaptita kaj sendita al sia edzo, kiu sekrete detenis ŝin. La 8-an de julio 1174 li velis kun Eleonora al Anglio. Tuj post ilia alteriĝo li sendis ŝin al la kastelo de Winchester. Dum la sekvaj dek ses jaroj ŝi malliberis en diversaj lokoj, plejparte en Anglio, kvankam, por plifortigi sian pretendon al pluraj bienoj en Normandio, en 1183 Henriko mallonge alvenigis ŝin al Normandio.

Vidvino[redakti | redakti fonton]

Tuj post la morto de Henriko (1189), Rikardo la 1-a sendis Vilhelmon Marshal liberigi Eleonoran, sed kiam li alvenis, li trovis ke ŝiaj gardistoj jam liberigis ŝin. Ŝi servis kiel regento de Rikardo en Anglio, kaj ŝia subskribo estis "Eleonora, per la graco de Dio reĝino de Anglio". Kiam, revene de krucmilito, Rikardo kaptiĝis, Eleonora mem iris al Germanio por aranĝi lian liberiĝon.

Eleonora postvivis Rikardon. En 1199, kiel parto de pacakordo inter Filipo la 2-a (Francio) kaj Johano (Anglio), estis decidite, ke Ludoviko, la heredonto de Filipo, edziĝos al unu el la nepinoj de Johano kiuj estis princinoj de Kastilio. Johano sendis la sepdeksepjaran Eleonoran elekti la princinon. Proksime al Poitiers, ŝi estis kaptita de Hugo la 9-a (Lusignan). Por gajni sian liberiĝon ŝi devis cedi bienojn al Hugo. En januaro 1200 ŝi fine alvenis al la kastilia kortego. Tie ŝi elektis Blankan. En marto ŝi kaj Blanka ekvojaĝis al Francio. Ekde Bordeaux la fama kapitano Mercadier eskortis ŝin, sed estis mortigita de rivalo. Eleonora kaj Blanka malrapide iris al la valo de Luaro, kie ŝi konfidis Blankan al la ĉefepiskopo de Bordeaux. Ŝi mem pluiris al Fontevraud, kie ŝi restis malsana kaj estis vizitata de Reĝo Johano.

Efigio de Eleonora kaj Henriko la 2-a ĉe Abatejo Fontevraud

Ŝi denove malsanis en frua 1201. Kiam milito estiĝis inter Johano kaj Filipo la 2-a, ŝi subtenis sian filon Johanon, kaj vojaĝis al Poitiers por forbari ties nevon Arturo. Arturo sieĝis ŝin en la kastelo de Mirabeau. Johano tuj marŝis suden, venkis la sieĝantojn kaj kaptis Arturon. Eleonora eniris Abatejon Fontevraud kiel monaĥino. Ŝi mortis en 1204 kaj entombiĝis en tiu abatejo, apud sia edzo Henriko la 2-a kaj sia filo Rikardo. La tomba efigio montras ŝin leganta la Biblion kaj estas ornamita per multvaloraj juveloj.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Eleonora de Akvitanio kaj Ludoviko la 7-a havis du infanojn:

Eleonora de Akvitanio kaj Henriko la 2-a havis ok infanojn: