Trotula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Prezento de Trotula, mezepoka manuskripto ĉirkaŭ 1200

Trotula (ankaŭ Trotula di RuggerioTrota von Salerno) estis itala kuracistino en la 11-a aŭ 12-a jarcento el skolo de Salerno, kies nomo estas uzata kiel sinonimo por tiu verko. Pri ŝia vera nomo, idento oni scias nenian konkretan.

Ĉefverko: Passionibus Mulierum Curandorum[redakti | redakti fonton]

Illustraĵo el Passionibus Mulierum Curandorum

La plej grava verko de Trotula estis Passionibus Mulierum Curandorum (konata ankaŭ kiel Trotula Major), traktato pri ginekologio kaj virinaj malsanoj. Ornatu Mulierum (Trotula Minor), verkaĵo pri haŭtmalsanoj kaj kosmetiko, estis pli poste aldonita en Trotula Major.

Trotula emfazas, kiel gravas la pureco, ekvilibrigita nutrado kaj fizika aktiveco por virinoj kaj atentigas samtempe kontraŭ streso kaj maltrankvilo. Kiel Hildegard von Bingen, ŝi laboras kun simplaj metodoj kaj receptoj, atingeblaj ankaŭ por membroj de la simpla popolo.

En la enkonduko, Trotula skribas pri la inhibicioj de virinoj por paroli al vira kuracisto pri plendoj de siaj reproduktaj kaj seksaj organoj. Ŝiaj skribaĵoj atestas mirinde avangardajn ginekologiajn konojn en tiu tempo. Tiel ŝi sciis, ekzemple pri la rilato inter amenoreo kaj ina malfekundeco. Okaze de neregula menstruo, ŝi suspektas subnutradon, malsanon aŭ psikologian streson (doloro, kolero, ekscito aŭ timo) kiel kaŭzon. Ŝia ekspliko por troa sangado, tamen, baziĝas sur la teorioj de Galeno kaj Hipokrato pri galo.

Trotula ankaŭ skribis pri naskokontrolo kaj malfekundeco. Ŝi konis la fekundajn kaj nefekundajn tagojn dum la virina ciklo kaj rekomendis al siaj pacientoj abstinadon aŭ seksan aktivecon sur certaj tagoj, depende de ĉu ili deziras havi infanon aŭ ne. Kontraste al aliaj samepokaj kuracistoj, ŝi vidis la nefekundecon ne nur kiel pure virinan problemon, sed substrekis ke ofte la edzo havas malfacilaĵojn tiurilate.

En la ĉapitro pri la naskohelpo donas ŝi - el hodiaŭa vidpunkto - ankaŭ tre avangardajn instrukciojn. Do ŝi rekomendas eviti perinean vundigon per apogo de la perineo dum la naskodoloroj. Se okazas spite al tio ŝiro ĉe la perineum, oni devas kunkudri ĝin "per silka fadeno en tri ĝis kvar punktoj de kunkudro'. Krome, ŝi donis al la akuŝistino detalajn informojn pri antaŭzorgo de malfacilaj naskiĝoj kaj damaĝoj dum la nasko.

Trotula opinidonis ankaŭ pri la bebo-prizorgado. Ŝi rekomendas stimulon de ĵusnaskitoj per masaĝo je oreloj kaj vango. Ŝi listigas faktorojn laŭ kiuj oni elektu bonan nutristinon.

Sendolorigaj miksaĵoj kaj aliaj konsiloj kaj lertaĵoj dum dentapero estas priskribitaj same kiel ĝeneralaj medicinaj notoj pri pedikoj, vermoj, dentodoloroj, plendoj pri la okuloj, kancero, surdeco kaj trodikiĝo.

La Passionibus Mulierum post morto de Trotula[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 16-a jarcento, verko de Trotula Passionibus Mulierum estis bazverko en medicinaj fakultatoj de Eŭropo. Krom tio, ŝiaj verkoj ankaŭ eniris la popolmedicino kaj ekestis legendoj pri la verkisto.

Trotula Major estis ofte kopiita kaj multaj kopiistoj permesis al si la liberecon, apliki ŝanĝojn en la teksto aŭ aldoni propran ideon. Aliaj eldonis ŝian verkon kun alia titolo kaj kun siaj nomoj. Unuopaj ĉapitroj estis uzataj en aliaj verkoj. En la 13-a jarcento, alia kuracistino el Salerno mallongigis la manuskripton kaj grave ŝanĝis la enhavon. Ĉe kelkaj kopioj oni uzis la nomon „Trottola“, „Tortola“ aŭ la viran nomon „Trottus“. Jame en la 12-a jarcento aperis kopioj de Passionibus Mulierum sub nomo de ŝia supozita edzo, Johannes Platearius.

La unua presita versio aperis en 1544 en Straßburg kiel parto de Experimentarius medicinae.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ina-Marie Cassens: Die Heilerin von Salerno. Droemer/Knaur, 2007, ISBN 978-3-426-63338-0
  • David D. Gilmore und Monica Greenfield: The Trotula: A Medieval Compendium of Women's Medicine. Pennsylvania University Press, 2001, ISBN 0-8122-3589-4
  • Monica H. Green: The Trotula: An English Translation of the Medieval Compendium of Women's Medicine. University of Philadelphia Press, 2001, ISBN 0-8122-1808-6
  • Margaret Alic: Hypatias Töchter. Unionsverlag, 2000, ISBN 3-293-00116-5
  • Anna Blanca Césarine Maria Delva: Vrouwengeneeskunde in Vlaanderen tijdens de late middeleeuwen, met uitgave van het Brugse 'Liber Trotula'. Brügge 1983 (= Vlaamse historische studies, 2)
  • Karin Maringgele: Trotula VIRUS - Beiträge zur Sozialgeschichte der Medizin 3, LIT-Verlag Wien, 2004, ISSN: 1605 7066