Galeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo pritraktas la naturan plumban sulfidon galeno. Pri la samnoma antikva kuracisto vidu la artikolon Galeno de Pergamono, pri la katolika episkopo opozicia al la nazia reĝimo la artikolon Clemens August von Galen.
galeno (trovita en Usono)

Galeno laŭ PIV estas "natura plumba sulfido, metalaspekta, grizeblua, uzata por detektoroj". Ĝia ĥemia formulo estas "PbS".

Temas pri ofta mineralo, kiu havas kube kristalan strukturon kaj estas la ĉefa ero de "plumberco" (krom plumba sulfido, galeno povas enhavi ĝis 1 procento da arĝento).

Ofte galeno aperas en kristaloj de komplete kuba formo, sed ankaŭ okedroj, tabuloj kaj pli kompleksaj kristalaj formoj eblas. La mineralo havas durecon de 2,5 (laŭ la klasifiko Mohs) kaj per 7,4 ĝis 7,6 g/cm3 kompare altan densecon.

Etimologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

Galeno konsideratas unu el la unuaj mineraloj, kiuj de homoj estis sisteme subtere kolektataj per minado. Jam en Babilonio ekzistis galenaj minejoj, kaj en la Romia Imperio la mineralo estis ŝatata. La latina vorto "galena" por la mineralo pluvivas en la plej multaj nuntempaj nacilingvaj nomoj kaj ankaŭ en la esperanta termino.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Galeno pro sia enhavo de 87 procentoj da plumbo estas la plej grava erco por la havigo de plumbo – kaj pro sia ĝis unu-procenta kroma enhavo de arĝento ankaŭ grava arĝenta erco.

Jam en la Malnova Imperio de antikva Egiptio la mineralo uziĝis por ŝminkado (kiel blanka koloro ĝenerale paliganta la haŭton, sed ankaŭ por akcentigo de la ĉirkaŭokula areo).

En la frua radio-komunika tekniko fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento la mineralo uziĝis en detektoraj riceviloj.

Falsa[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]