Menstruo

La menstruo markas periodajn fiziologiajn ŝanĝojn en la korpo de femalo, kiuj estas sub kontrolo de la reprodukta hormona sistemo kaj devigaj por reproduktado. La menstruaj cikloj ĉe virinoj tipe aperas je monata bazo inter pubereco kaj menopaŭzo. Krom homoj la menstruajn ciklojn havas nur grandaj simioj diference de oestra ciklo ĉe plimulto de specioj de mamuloj.
Dum la menstrua ciklo sekse matura femala korpo evoluigos unu ovolon (porokaze du, el kiuj povas estiĝi neidentaj ĝemeloj) kaj liberigos ilin en la tempo de ovumado. Plenigaĵo de utero (endometrio) kreskas sinkrone. Ovuminte la plenigaĵo ŝanĝiĝos por prepari potencialan implantaĵon de la fekundigita ovolo por fondi gravedecon. Se la fekundiĝo kaj la gravedeco ne sekvas, la utero seniĝos de la plenigaĵo kaj komenciĝos nova menstrua ciklo. Procezo de senigado de la plenigaĵo nomiĝas menstruo (aŭ monataĵo). La menstruo porekstere montriĝas en formo de sangado: la baza parto de endometrio kaj sangproduktoj, kiuj elkorpiĝas el la korpo tra vagino. Eĉ kiam oni markas tiun ĉi sangelfluaĵon kutime kiel sangon, ĝi diferenciĝas per konsisto de vejna sango.
En la praktiko oni markas la menstruon kaj la plenigaĵon kiel periodo. Tiu ĉi sangado servas kiel signo, ke ne komenciĝis gravedeco. (Eĉ kiam tio ne estas unusignifa, ĉar iam ekzistas sangado en frua gravedeco.) Dum reproduktaj jaroj de intermito la menstruo povas indiki, ke virino estas graveda.
La menstruo kreas normalan parton de natura cikla procezo aperanta ĉe sanaj virinoj inter pubereco kaj fino de la reproduktaj jaroj. Komenco de la menstruo troviĝas mezproksime en la aĝo de 12 jaroj, sed ĝi povas okazi kiam ajn inter la 8-a kaj la 16-a aĝo. La lasta periodo – menopaŭzo aperas kutime en la aĝo de 45 – 55 jaroj. Dekliniĝoj de tiuj ĉi valoroj postulas medicinan esploron. Amenoreo markas plilongigitan absencon de menstruo dum la reproduktaj jaroj de la virino el aliaj kaŭzoj ol la gravedeco. Ekz. virinoj kun tre malalta korpa graso kiel sportistinoj povas ĉesi menstrui. Ĉeesto de la menstruo ne pruvas, ke okazis la ovulumo kaj virinoj, kiuj ne havas la ovulumon, povas havi la menstruajn ciklojn. Tiuj ĉi anovulumaj cikloj havas tendencon okazi malpli regule kaj ili havas pli grandan variecon en la longeco de la ciklo.
Normala menstrua ciklo ĉe homoj
[redakti | redakti fonton]Eĉ kiam la longeco de la ciklo povas ŝanĝiĝi, 28 tagoj estas konsiderata kiel mezproksima valoro de la normala ovuluma ciklo de virino. Konvencio konsideras komencon de la menstrua sangado kiel komencon de ciklo, tial la unua tago de la sangado nomiĝas la unua tago de la ciklo. Oni povas dividi la menstruan ciklon en kvar fazojn:
- menstruo;
- folikulina fazo;
- ovulumo;
- lutea fazo.
Menstruo
[redakti | redakti fonton]La menstruo daŭras kelke da tagoj (kutime 3 – 5 tagoj, sed la valoroj 2 – 7 tagoj estas konsiderataj kiel normalaj kaj ĝi ensumigas perdon proksimume 50 ml da sango (inkluzive de eligita endometrio). Enzimo plasmo – enhavita en la endometrio – inhibas (malplifortigas) la sangon. Por tiu ĉi perdo de la sango virinoj havas pli altan bezonon akcepti en nutraĵo feron ol viroj – en prevenco de manko de fero. Multe da virinoj travivos en tiu ĉi tempo uterajn spasmojn, nomataj ankaŭ dismenoreoj (la dolora menstruo). Ekzistas granda industrio donanta sanproduktojn por helpi la virinojn priregi la menstruon.
Folikulina fazo
[redakti | redakti fonton]Subinflue de hormono stimulanta folikulinon (HSF) komenciĝas en ovario kresko de kelke da folikulinoj, kiuj sekve produktas oestrogenojn, primare oestradiolon. Tiuj ĉi oestrogenoj inicias evoluon de nova tavolo de endometrio kun evoluo de tipa histologia ekzemplero nomata prolifera endometrio. La oestrogenoj donas negativan ciklon de rea agado ĝis hipofizo kaj malaltigas sekrecion de HSF. Inhibino eligata per la plej granda folikulino ankaŭ malaltigas HSF. Tipe nur la plej evoluinta folikulino (estra folukulino) povas plu evolui, ĉar ĝi havas pli da receptakloj de HSF; ceteraj folikulinoj haltigas la kreskon. Tial normale nur 1 ovolo maturiĝos en la donita ciklo.

Kiam la folikulino maturiĝos, ĝi eligos sufiĉe da oestradiolo por ekstarti akutan liberigadon de luteiga hormono (LH). En la 28-taga ciklo tiu ĉi LH ondo komenciĝas ĉirkaŭ la 12-a tago de la ciklo kaj ĝi povas daŭri 48 horojn. Per la liberigo de LH la ovolo maturiĝos kaj ĝi malplifortigos la murojn de folikulino en la ovario. Tiu ĉi procezo kondukas al la ovolado: per la liberigado de nun jam la maturiĝinta ovolo, kio estas la plej granda ĉelo de la korpo (mezproksime 0,5 mm). Kiu el la du ovarioj – ĉu la maldekstra aŭ la dekstra – ovoladas, ŝajnas esti hazarda; estas nenia dekstra-maldekstra koordino. La ovodukto bezonas kroĉi la ovolon kaj doni spacon al fekundigo. Karakterize klara kaj filamena mukozaĵo montranta elastecon evoluos en la cerviko kaj ĝi estas preparita akcepti spermojn el seksa kuniĝo. Kelkaj virinoj havas dum la ovolado karakterizan doloron nomata "doloro en la mezo" ("Mittelschmerz", "middle pain"), kiu daŭras kelke da horoj. Multe da virinoj perceptas vaginajn ŝanĝojn kaj ŝanĝojn de cervika filameno dum la ovolado, precipe se ili kontrolas sin pro signoj de fekundeco. La nefekundigita ovolo dismetiĝos.
Lutea fazo
[redakti | redakti fonton]Ovuluminte la restinta folikulino transformiĝas en flavan korpeto (corpus luteum) dum subteno de hormonoj de hipofizo. Tiu ĉi flava korpeto produktos progesteronon pleje al oestrogenoj por la sekvantaj du semajnoj. Progesterono rolas vivrolon dum ŝanĝo de prolifera endometrio en sekrecian plenigaĵon preparita por implantado kaj subtenanta fruan gravedecon. Tiu iom pligrandigos la korpan temperaturon, tial virino mezuranta ĉiutage sian temperaturon registras, ke ŝi venis en la lutean fazon. Se okazos la fekundigo de la ovolo, tiu vojaĝas kiel frua embrio tra salpingo ĝis utera kavaĵo kaj ĝi implantas sin dum proksimume 5 – 7 tagoj post la ovulumo. Mallongtempe post la implantado la kreskanta embrio signalas sian ekzistadon al la patrineca sistemo. Unu tre frua signalo enhavas homan ĥorionikan gonadotropinon (HCG) – hormono ebliganta teston de gravedeco. Tiu ĉi signalo havas gravan rolon en retenado de la flava korpeto kaj ĝi ebligas daŭrigadon de ĝia produktado de progesterono. Sen la gravedeco kaj sen HCG la flava korpeto estas malaperanta kaj surfacoj de inhibino kaj progesterono estas sinkantaj. Tio donos kondiĉojn por plua ciklo. La malaltigo de la surfaco de progesterono kondukas al la menstrua ellasigado ("progesterona ellasiga sangado") kaj malaltigaj surfacoj de inhibino ebligas kreskon de surfacoj de HSF pro maturiĝado de novaj folikulinoj.
Menstruaj simptomoj
[redakti | redakti fonton]Diversaj malagrablaj simptomoj kaŭzitaj per „konektitaj“ hormonoj kaj spasmoj de utero povas antaŭigi aŭ akompani la menstruon. Pli fortaj simptomoj povas ensumigi grandan menstruan doloron (dismenoreon), abdomenan doloron, migrenon, depresiojn kaj incitemon. Kelkaj virinoj spertas sindromon de premenstrua streso (PMS aŭ premenstruan sindromon) – ciklan klinikan entiton. Listo de travivintaj simptomoj estas individua. Pleje ankaŭ ĉe unuopaj virinoj la intensiveco de simptomoj povas ŝanĝiĝi de la ciklo al la ciklo.
Fekunda fenestro
[redakti | redakti fonton]Eĉ kiam la longeco de folikulina fazo – kaj sekve la longeco de menstrua ciklo – povas ŝanĝiĝi, la lutea fazo preskaŭ ĉiam daŭras 14 tagojn. Spermoj povas travivi 3 ĝis 4 tagojn (eventuale ĝis 7 tagoj) interne en la virino, tial plimulto de la fekunda periodo (tempo kun la plej alta verŝajneco de seksa kuniĝo kondukanta al gravedeco) okazas proksimume 5 tagoj antaŭ la ovulumo ĝis 1 – 2 tagojn post la ovulumo. En la normala 4 semajna ciklo tio respondas al la dua kaj al komenco de la tria semajno de ciklo. Diversaj metodoj de planata gravedeco kaj kontrolo de gravedigo klopodas destini precizan tempon de la ovulumo por trovi relative fekundajn kaj relative malfekundajn tagojn en la ciklo.
Homoj, kiuj aŭdis pri la menstrua ciklo kaj la ovulumo povas havi eraran opinion en konekso kun antikoncipo, ke la menstruaj cikloj ĉiam daŭras 28 tagojn kaj ke la ovulumo ĉiam aperos 14 tagojn post la komenco de la menstruo. Tiu ĉi opinio povas gvidi al nedezirata gravedeco. Ankaŭ ne ĉiu sangado signifas menstruon kaj tio povas trompi homojn dum kalkuloj de la fekunda fenestro.
Se virino volas gravediĝi, plimulto de fekunda tempo daŭras inter 16 – 14 tagojn antaŭ atendata menstruo. Multe da virinoj uzas servicojn de detekto de ovulumo, kiuj detektas ĉeeston de ondo de LH en la urino al la indiko de la plej fekunda tempo. Aliaj sistemoj de la detekto de ovulumo konfidas al fajna plialtiĝo de la temperaturo kaŭzita de la progesterono.
Ĉe virinoj vivantaj en senpera proksimeco la komenco de menstruo havas la tendencon iel sinkroniĝi. Esploristoj priskribis tiun ĉi aperaĵon unuafoje en la jaro 1971 kaj ili klarigis ĝin per efikado de feromonoj en la jaro 1998 (Stern kaj McClintock).
Hormona kontrolo
[redakti | redakti fonton]La menstrua ciklo estas regulata ekstreme komplike. Dum pluraj jaroj esploristoj diskutis, kiu reguliga sistemo havas bazan kontrolon: hipotalamo, hipofizo aŭ ovario kun ties kreskanta folikulino, sed ĉiuj tri sistemoj devas interagi. Ĉiuokaze la kreskanta folikulino havas decidan rolon: ĝi kaŭzos maturigon de endometrio, ĝi donas bezonatan rean agadon de hipotalamo kaj hipofizo modifikante ŝanĝojn de la filameno en la cerviko. Du seksaj hormoj rolas rolon en kontrolo de la menstrua ciklo – oestradiolo kaj progesterono. Dume la oestrogeno atingas kulminon dufoje, dum la kresko de la folikulino kaj dum la lutea fazo, la progesterono restas en la praktiko neĉeestanta antaŭ la ovulumo, sed ĝi fariĝas decida en la lutea fazo kaj dum la gravedeco. Multe da testoj de ovulumo kontrolas ĉeeston de progesterono. Tiuj ĉi seksaj hormonoj estas eligataj influe de hipofizo kaj ambaŭ HSF kaj LH havas necesan rolon. HSF stimulas nematurajn folikulinojn en la ovarioj al kresko. LH ekstartas ovulumon. Hormono liberiganta gonadotropinon (GnRH) el la hipotalamo kontrolas hipofizon kaj hipofizo kun hipotalamo ricevas rean agadon el la folikulino. La flava korpeto – kiu liberiĝos el krevinta folikulino restante en la ovario – ovuluminte eligas oestradiolon kaj progesteronon. Nur se okazos la gravedeco, aperas hormonoj por malvalidigo de la menstrua ciklo, dume la produkto de oestradiolo kaj progesterono daŭrigas. Abnorma hormona reguligo kondukas al interrompo de la menstrua ciklo.
Kaŝita ovulumo
[redakti | redakti fonton]Diference de aliaj biologiaj specoj, ĉe homoj la ovulumo restas kaŝita. La fakto, ke virino povas percepti sian ovulumadon dume por aliaj ĝi restas nedistingebla, havas socio-biologian signifon. Aliaj specoj ofte signalas la perceptemon.
Ovario kiel ovaria banko
[redakti | redakti fonton]Laŭesplore ovoloj formiĝas el embriaj ĉeloj en frua vivo de la embrio. Kvanto estas reduktita je proksimume 400.000 ĝis 450.000 nematuraj ovoloj metitaj en ĉiu ovario. La menstrua ciklo kiel biologia evento ebligas ovulumon de unu ovolo tipe ĉiun monaton. Tial virino dum la fekundeco ovulumas proksimume 400 ĝis 450 foje. Ĉiuj ceteraj ovoloj disiĝos en procezo nomata artrezio. Ĉar la suma rezervo de ovoloj de virino formiĝas jam en embrio, por ke ovoloj ovulumu pli malfrue, estiĝis opinioj, ke tiu ĉi longa daŭrokapablo povas fari ĥromatinon de ovolo pli inklina al problemoj de divido, ŝirero kaj mutacioj ol ĥromatino de spermo, kiu produktiĝas preterpase dum reprodukta vivo de viro. Tiun ĉi eblecon subtenas observadoj, ke embrioj kaj infanoj de pli aĝaj patrinoj havas pli altan troviĝon de kromosomaj abnormaĵoj ol de pli aĝaj patroj.
Anovuluma menstrua ciklo
[redakti | redakti fonton]Ne ĉiuj menstruoj rezultas el ovuluma menstrua ciklo. Ĉe kelkaj virinoj povas evoluo de folikulino komenciĝi, sed ĝi ne ĝisfiniĝos kaj malgraŭ tio la oestrogenoj formigas kaj stimulas endometrion. Pli baldaŭ aŭ pli malfrue la utero eligos tiun ĉi endometrion. Ĉar troviĝas nenia ovulumo kaj konekto de progesterono, kuracistoj nomas tiun ĉi tipon de sangado kiel oestrogena rompa sangado nepovante ĉiam prognozi ties daŭron aŭ frekvencon. La anovuluma sangado kutime troviĝas antaŭ menopaŭzo (premenopaŭzo) aŭ ĉe virinoj, kiuj havas policistozan ovarian sindromon.
Variaĵoj de la ciklo
[redakti | redakti fonton]Frekvenco
[redakti | redakti fonton]Normala menstrua ciklo aperas ĉiun 28 tagon ± 7 tagoj. Kuracistoj nomas ciklojn kun intervaloj 21 tagoj aŭ malpli kiel polimenoreo kaj ciklojn kun intervaloj super 35 tagoj oligomenoreo (aŭ amenoreo, se intervalo superos 6 ciklojn).
Elfluo
[redakti | redakti fonton]Normala menstrua elfluo enhavas 50 ml ± 30 ml. Elfluo super 80 ml (hipermenoreo aŭ menoragio) povas deveni el hormona perturbo, uteraj abnormoj inkluzive de utera leiomiomo aŭ kancero kaj aliaj kaŭzoj. Mala aperaĵo – tre malgranda sangado nomiĝas hipomenoreo.
Daŭro
[redakti | redakti fonton]Plilongigita sangado (metroragio, ankaŭ meno-metroragio) ne montras klaran intervalan konsisteron. Disfunkcia utera sangado signas abnormojn de hormone kaŭzita sangado, tipe anovulumado. Ĉiuj ĉi abnormoj de sangado postulas medicinan esploron. Ĉar ankaŭ gravedaj pacientinoj povas sangi, testo de gravideco kreas parton de esploro de abnorma sangado.
Piloloj por kontrolo de gravedigo
[redakti | redakti fonton]Oestrogenoj kaj hormonoj similaj al progesterono kreas ĉefajn aktivajn konsisterojn de antikoncipaj piloloj. Ili tipe havas tendencon similigi la menstruan ciklon, sed subpremi decidan eventon de la ovuluma ciklo, nome la ovulumadon. Virino kutime prenas hormonajn pilolojn dum 21 tagoj, poste 7 tagojn ŝi prenas nefunkciajn dolĉajn pilolojn placebo aŭ neniajn pilolojn, poste la ciklo ripetiĝas. Dum 7 placebo-tagoj aperos intermita sangado, kiu diferenciĝas de la normala menstruo, kaj pro intermito de placebo kaj daŭrigo kun plua servico de hormonaj piloloj ŝi povas subpremi ĝin. (Ekzistas du ĉefaj versioj de la piloloj: unufazaj kaj trifazaj. Ĉe la trifazaj piloloj ŝi povas pro intermito de placebo kaj daŭrigado kun plua monata servico elimini ŝirmon antaŭ gravedeco.)
Etimologio kaj luna monato
[redakti | redakti fonton]Terminoj menstruo devenas el la latina mensis (monato), kiu koneksas kun la greka mene (Luno), kaj ili koneksas kun radikoj de la anglaj vortoj month (monato) kaj moon (Luno) – ili reflektas la fakton, ke Luno ankaŭ bezonas 28 tagojn por ĉirkaŭiri Teron. (Sinodika luna monato, periodo inter du novaj Lunoj daŭras proksimume 29 kaj duono da tagoj.) Eĉ kiam la menstrua periodoj de kelkaj virinoj povas respondi al la luna ciklo, ne ekzistas necesa kunigo inter la lunaj monatoj kaj la menstruaj periodoj: virinoj montras grandan variecon en la longeco de ilia menstrua ciklo.
Higienaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]



Menstruantaj virinoj zorgas pri menstruo ĉefe per portado de menstruaj produktoj kiel tamponoj, menstrutukoj aŭ menstruaj tasoj. Ĉi tiuj produktoj kaptas la menstruan sangon por malebligi, ke ĝi malpurigu vestaĵojn kaj ĝenu la portanton. Menstruo ankaŭ povas esti haltigita tute per iuj metodoj de kontraŭkoncipado.
Por bezonoj de menstruantaj virinoj estiĝis tuta industrio. Pro malriĉeco, iuj ne povas pagi komercajn higienajn produktojn. Absorbaj materialoj, kiujn povas uzi virinoj, kiuj ne povas pagi ion alian, inkluzivas: papero (neceseja papero, recikligita gazeto, brunaj paperaj sakoj, pulpigita kaj sekigita papero), duobla tavolo de subvestoj, ŝtrumpetoj, jupo aŭ sario. Kelkaj diversaj produktoj haveblas - iuj estas forĵeteblaj, iuj reuzeblaj. Kie virinoj povas pagi ĝin, iloj uzataj por sorbi aŭ kapti menstruojn estas kutime komerce fabrikitaj produktoj.
Oni fabrikas la enmetaĵojn el celulozo aŭ sintetikaj produktoj. Dum historio estis uzataj laveblaj materialoj; la modernajn versiojn oni fabrikas el kotono (ofte organikaj), simile kiel laveblaj aŭ unuuzeblaj vindaĵoj. Tamponoj (absorbantaj la materialon enmetita en la vaginon) fariĝis popularaj en lastaj jaroj, sed ili postulas oftan interŝanĝon pro ebleco de estiĝo de inflamo el diseriĝantaj bakterioj.
Farmaciaj firmaoj ankaŭ donas produktojn – kutime nesteroidajn kontraŭinflamajn medikamentojn (Non-steroidal anti-inflammatory drugs – NSAIDs) – por kuraci menstruajn spasmojn.
Socio kaj kulturo
[redakti | redakti fonton]
Etimologio kaj terminologio
[redakti | redakti fonton]La terminoj menstruo kaj menstruado estas derivitaj el la Latina vorto mensis (monato), kiu siavice rilatas al la antikva greka mene (luno).[1]
Kelkaj organizaĵoj komencis uzi la terminon "menstruanto" anstataŭ "menstruantaj virinoj", termino uzata ekde almenaŭ 2010.[2] Menstruanto estas uzata de aktivuloj kaj akademiuloj por "esprimi solidarecon kun virinoj, kiuj ne menstruas, transgenruloj, kiuj menstruas, kaj interseksaj kaj neduumuloj".[2]:950 La termino povas esti polemika inter malsamaj skoloj de feminisma pensaro; tamen, la plimulto de feminismaj akademiuloj konsideras, ke la termino ĝuste reflektas la realon, ke homoj de malsamaj seksoj menstruas.[2]:950 Oni uzas ankaŭ la terminon "homoj, kiuj menstruas".[3]
Tradicioj, tabuoj kaj edukado
[redakti | redakti fonton]Multaj religioj havas tradiciojn rilatajn al menstruo, ekzemple: Islamo malpermesas seksan kontakton kun virinoj dum menstruo en la 2-a ĉapitro de la Korano.[4] Kelkaj akademiuloj argumentas, ke menstruantaj virinoj estas en stato, en kiu ili ne kapablas plenumi la preĝon de la sanktaj vortoj (vozuo), kaj tial estas malpermesitaj tuŝi la araban version de la Korano.[5] En judismo, virino dum menstruo nomiĝas Niddah kaj povas ne rajti aliron al certaj agoj. Ekzemple, la juda Torao malpermesas seksan rilaton kun menstruanta virino.[6] En Hinduismo, menstruantaj virinoj estas tradicie konsiderataj rite malpuraj kaj ricevas regulojn plenumendajn.[7][8] En Zaratuŝtrismo, se la menstruo de virino ne ĉesis post naŭ tagoj, ĝi estis konsiderata la faro de la daēvoj.[9]
Menstrua edukado ofte estas instruata kune kun seksa edukado en la lernejo en okcidentaj landoj, kvankam knabinoj eble preferas, ke iliaj patrinoj estu la ĉefa fonto de informoj pri menstruo kaj pubereco.[10] Informoj pri menstruo ofte estas kunhavataj inter amikoj kaj samuloj, kio povas antaŭenigi pli pozitivan perspektivon pri pubereco.[11] La kvalito de menstrua edukado en socio determinas la precizecon de la kompreno de homoj pri la procezo.[12] En multaj okcidentaj landoj, kie menstruo estas tabua temo, knabinoj emas kaŝi la fakton, ke ili eble menstruas, kaj luktas por certigi, ke ili ne montras signojn de menstruo.[12] Efikaj edukaj programoj estas esencaj por provizi al infanoj kaj adoleskantoj klarajn kaj precizajn informojn pri menstruo. Lernejoj povas esti taŭga loko por menstrua edukado.[13] Programoj gvidataj de samuloj aŭ triapartaj agentejoj estas alia eblo.[13] Malriĉaj knabinoj malpli probable ricevas taŭgan seksan edukadon dum pubereco, kio kondukas al malpliiĝinta kompreno pri kial menstruo okazas kaj la rilataj fiziologiaj ŝanĝoj, kiuj okazas. Ĉi tio montriĝis kiel kaŭzo de la disvolviĝo de negativa sinteno al menstruo.[14]
Enfermiteco dum menstruado
[redakti | redakti fonton]En iuj kulturoj, virinoj estis izolitaj dum menstruo pro menstruaj tabuoj.[15] Tio okazas ĉar ili estas vidataj kiel malpuraj, danĝeraj, aŭ alportantaj malbonŝancon al tiuj, kiuj renkontas ilin. Ĉi tiuj praktikoj estas oftaj en partoj de Sudazio, kiel Barato.[16] Raporto de 1983 trovis, ke virinoj sindetenas de hejmaj taskoj dum ĉi tiu periodo en Barato.[17] Ĉaŭpadi estas socia praktiko, kiu okazas en la okcidenta parto de Nepalo por hinduismaj virinoj, kiu malpermesas al virino partopreni en ĉiutagaj agadoj dum menstruo. Virinoj estas konsiderataj malpuraj dum ĉi tiu tempo, estas tenataj for de la domo kaj eĉ devas vivi en aparta kabano. Kvankam ĉaŭpadi estis malpermesita de la Supera Kortumo de Nepalo en 2005, la tradicio malrapide ŝanĝiĝas.[18][19] Virinoj kaj knabinoj en kulturoj, kiuj praktikas tian solecon, ofte estas limigitaj al menstruaj kabanoj, kiuj estas lokoj de izoliteco uzataj de kulturoj kun fortaj menstruaj tabuoj. La praktiko ĵus estis kritikita pro rilataj mortoj. Nepalo krimigis la praktikon en 2017 post kiam mortoj estis raportitaj post la plilongigitaj izolitecaj periodoj, sed "la praktiko izoli menstruajn virinojn kaj knabinojn daŭras."[20] Ne ĉiuj kulturoj fiuligas menstruadon, la Beng-popolo de Okcidenta Afriko konsideras menstruan sangon sankta kaj agnoskas ĝian signifon en reproduktado.[21]
Kredoj pri samtempeco
[redakti | redakti fonton]Efiko de la Luno
[redakti | redakti fonton]Kvankam la averaĝa daŭro de la homa menstrua ciklo similas al tiu de la luna ciklo, ĉe modernaj homoj ne ekzistas rilato inter ambaŭ.[22] Oni kredas, ke la rilato estas koincido.[23][24] Lum-eksponiĝo ŝajne ne influas la menstruan ciklon ĉe homoj.[25] Metaanalizo de studoj el 1996 montris neniun korelacion inter la homa menstrua ciklo kaj la luna ciklo,[26] nek datumoj analizitaj de la menstru-spura aplikaĵo Clue, prezentita de 1.5 milionoj da virinoj, el 7.5 milionoj da menstruaj cikloj; tamen, la luna ciklo kaj la averaĝa menstrua ciklo montriĝis kiel baze egalaj laŭ longo.[27]
Kunloĝado
[redakti | redakti fonton]Ekde 1971, iuj esploroj sugestis, ke menstruaj cikloj de kunloĝantaj virinoj fariĝis sinkronigitaj (menstrua sinkroneco).[28] Postaj esploroj pridubis ĉi tiun hipotezon.[29] Revizio de 2013 konkludis, ke menstrua sinkroneco verŝajne ne ekzistas.[30]
En laboro
[redakti | redakti fonton]Kelkaj landoj, ĉefe en Azio, havas menstruan forpermeson por provizi al virinoj aŭ pagitan aŭ sensalajran forpermeson de ilia dungado dum ili menstruas.[31] Landoj kun tiaj politikoj estas Japanio, Tajvano, Indonezio kaj Sud-Koreio.[32][33] La praktiko estas kontestata pro zorgoj, ke ĝi plifortigas la percepton de virinoj kiel malfortaj, malefikaj laboristoj,[31] same kiel zorgoj, ke ĝi estas maljusta al viroj, [34][35] kaj ke ĝi antaŭenigas seksajn stereotipojn kaj la medicinigon de menstruo.[32]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2007) The Reluctant Hypothesis: A History of Discourse Surrounding the Lunar Phase Method of Regulating Conception. Lacuna Press. ISBN 978-0-9510974-2-7.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 (2020) “Degendering Menstruation: Making Trans Menstruators Matter”, The Palgrave Handbook of Critical Menstruation Studies (angle). Singapore: Springer Singapore, p. 945–959. doi:10.1007/978-981-15-0614-7_68. ISBN 978-981-15-0613-0.
- ↑ "J.K. Rowling accused of transphobia after mocking 'people who menstruate' headline", NBC News, 7 June 2020. (angle)
- ↑ Surah Al-Baqarah - 222. Arkivita el la originalo je 28a de Aŭgusto 2022. Alirita 28a de Aŭgusto 2022 .
- ↑ Chapter: 6, Menstrual Periods. ahadith.co.uk. Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2018. Alirita 18a de Septembro 2018 .
- ↑ Leviticus 15:19-30, 18:19, 20:18
- ↑ (Januaro 2013) “Restriction and renewal, pollution and power, constraint and community: The paradoxes of religious women's experiences of menstruation.”, Sex Roles 68 (1), p. 12–31. doi:10.1007/s11199-012-0132-8. 144688091.
- ↑ (2015) “Menstruation related myths in India: strategies for combating it”, Journal of Family Medicine and Primary Care 4 (2), p. 184–186. doi:10.4103/2249-4863.154627.
- ↑ Wolff, Fritz. Avesta: The Sacred Books Parsen.
- ↑ (Marto 2016) “The Role of Mother in Informing Girls About Puberty: A Meta-Analysis Study”, Nursing and Midwifery Studies 5 (1), p. e30360. doi:10.17795/nmsjournal30360.
- ↑ (2015-12-30) “Effect of peer education in school on sexual health knowledge and attitude in girl adolescents”, Journal of Education and Health Promotion 4, p. 78. doi:10.4103/2277-9531.171791.
- ↑ 12,0 12,1 (Februaro 2011) “More than just a punctuation mark: How boys and young men learn about menstruation”, Journal of Family Issues 32 (2), p. 129–56. doi:10.1177/0192513x10371609. 145531604.
- ↑ 13,0 13,1 (February 2002) “The impact of schools and school programs upon adolescent sexual behavior”, Journal of Sex Research 39 (1), p. 27–33. doi:10.1080/00224490209552116. 45063072.
- ↑ (April 2017) “Puberty Experiences of Low-Income Girls in the United States: A Systematic Review of Qualitative Literature From 2000 to 2014”, The Journal of Adolescent Health 60 (4), p. 363–379. doi:10.1016/j.jadohealth.2016.10.008.
- ↑ (2020) “Menstrual Taboos: Moving Beyond the Curse”, The Palgrave Handbook of Critical Menstruation Studies. Palgrave Macmillan, p. 143–162. doi:10.1007/978-981-15-0614-7_14. ISBN 978-981-15-0614-7.
- ↑ (1985) Culture and Depression: Studies in the Anthropology and Cross-Cultural Psychiatry of Affect and Disorder. University of California Press, p. 203–204. ISBN 978-0-520-05883-5.
- ↑ (1988) The Curse: A Cultural History of Menstruation. University of Illinois Press. ISBN 978-0-252-01452-9.
- ↑ Nepal: Emerging from menstrual quarantine. United Nations High Commissioner for Refugees (UNHCR) (Aŭgusto 2011). Arkivita el la originalo je 29a de Novembro 2014. Alirita 23a de Februaro 2021 .
- ↑ Women hail menstruation ruling. BBC News (15a de Septembro 2005). Arkivita el la originalo je 31a de Aŭgusto 2010. Alirita 17a de Novembro 2014 .
- ↑ Menstrual Health and the Problem with Menstrual Stigma. The Federation of American Women's Clubs Overseas, Inc. (FAWCO) (September 2019). Arkivita el la originalo je 14a de Aŭgusto 2020. Alirita 23a de Februaro 2021 .
- ↑ Egyptians used papyrus—and other ways of handling periods through the years (angle) (2023-11-29). Alirita 2023-12-01 .
- ↑ (2013) Vertebrate Endocrinology, 5‑a eldono, Academic Press. ISBN 9780123964656.
- ↑ (1997) 1001 things everyone should know about the universe, 1‑a eldono, New York: Doubleday. ISBN 9780385482233.
- ↑ (2009) “Synchrony and Its Discontents”, How women got their curves and other just-so stories evolutionary enigmas. New York: Columbia University Press. ISBN 9780231518390.
- ↑ (2013) Human Reproductive Biology. Academic Press. ISBN 9780123821850.
- ↑ What's the link between the moon and menstruation?. The Straight Dope (24a de Septembro 1999). Arkivita el la originalo je 15a de Junio 2006. Alirita 6a de Junio 2006 .
- (1983) Science and the Paranormal: Probing the Existence of the Supernatural. Scribner Book Company. ISBN 978-0-684-17820-2.
- ↑ The myth of moon phases and menstruation. Clue (3a de Decembro 2018). Arkivita el la originalo je 30a de Novembro 2018. Alirita 3a de Decembro 2018 .
- ↑ (Marto 1998) “Regulation of ovulation by human pheromones”, Nature 392 (6672), p. 177–179. doi:10.1038/32408. Bibkodo:1998Natur.392..177S. 4426700.
- ↑ Does menstrual synchrony really exist?. The Straight Dope. The Chicago Reader (20a de Decembro 2002). Arkivita el la originalo je 20a de Julio 2008. Alirita 10a de Januaro 2007 .
- ↑ (2013) “Darwin's legacy: an evolutionary view of women's reproductive and sexual functioning”, Journal of Sex Research 50 (3–4), p. 207–246. doi:10.1080/00224499.2012.763085. 30229421.
- ↑ 31,0 31,1 "Should Paid 'Menstrual Leave' Be a Thing?", The Atlantic, 16 May 2014.
- ↑ 32,0 32,1 (2020) “Addressing Menstruation in the Workplace: The Menstrual Leave Debate”, The Palgrave Handbook of Critical Menstruation Studies. Palgrave Macmillan, p. 561–575. doi:10.1007/978-981-15-0614-7_43. ISBN 978-981-15-0614-7.
- ↑ King S. (2021) Menstrual Leave: Good Intention, Poor Solution. En: Hassard J., Torres L.D. (eld) Aligning Perspectives in Gender Mainstreaming. Aligning Perspectives on Health, Safety and Well-Being. Springer, Cham. COI:10.1007/978-3-030-53269-7_9
- ↑ Should women get paid menstruation leave? (11a de Oktobro 2006). Arkivita el la originalo je 27a de Marto 2019. Alirita 16a de Marto 2016 .
- ↑ Menstrual Leave: Delightful or Discriminatory? (4a de Aŭgusto 2013). Arkivita el la originalo je 27a de Marto 2019. Alirita 16a de Marto 2016 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.4woman.gov/faq/menstru.htm#6 Arkivigite je 2007-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.4woman.gov/faq/menstru.htm#4 Arkivigite je 2007-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.glink.net.hk/%7Ehkiya/c_quran/surah2.html Arkivigite je 2006-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.med.monash.edu.au/ob-gyn/research/menorr Arkivigite je 2006-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
|