Ovolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ovolado estas kreviĝo de la maturiĝinta Graaf-folikulino, post kiam la maturiĝinta ovoĉelo (ovum) liberiĝas el la ovario. la ovolado estas antaŭkondiĉo por fekundiĝo. En kelkaj bestoj (seksa, ovolada ciklo), tio okazas nur unufoje en jaro, ĉe aliaj bestoj senregule, aŭ regule plurfoje. Ĉe vertebruloj ovolado okazas dum la periodo de seksardo.[1]

Ĉe la homo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la homo la ovolado okazas inter du menstruoj meze, po 28 tagoj.

Kiam la folikulino maturiĝos, ĝi eligos sufiĉe da oestradiolo por ekstarti akutan liberigadon de luteiga hormono (LH). En la 28-taga ciklo tiu ĉi LH ondo komenciĝas ĉirkaŭ la 12-a tago de la ciklo kaj ĝi povas daŭri 48 horojn. Per la liberigo de LH la ovolo maturiĝos kaj ĝi malplifortigos la murojn de folikulino en la ovario. Tiu ĉi procezo kondukas al la ovolado: per la liberigado de nun jam la maturiĝinta ovolo, kio estas la plej granda ĉelo de la korpo (mezproksime 0,5 mm). Kiu el la du ovarioj – ĉu la maldekstra aŭ la dekstra – ovoladas, ŝajnas esti hazarda; estas nenia dekstra-maldekstra koordino. La ovodukto bezonas kroĉi la ovolon kaj doni spacon al fekundigo. Karakterize klara kaj filamena mukozaĵo montranta elastecon evoluos en la cerviko kaj ĝi estas preparita akcepti spermojn el seksa kuniĝo. Kelkaj virinoj havas dum la ovolado karakterizan doloron nomata "doloro en la mezo", kiu daŭras kelke da horoj. Multe da virinoj perceptas vaginajn ŝanĝojn kaj ŝanĝojn de cervika filameno dum la ovolado, precipe se ili kontrolas sin pro signoj de fekundeco. La nefekundigita ovolo dismetiĝos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. estre | enciclopedia.cat [Konsulto: la 31-an de majo 2023].