Anovulado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Normala menstrua ciklo
Normala menstrua ciklo

La anovulado estas ginekologa problemo kiu kaŭzas la fakton ke ovarioj ne povas liberigi ovolojn regule. La ovoloj ankaŭ ne povas eniri la ovoduktojn. La virinoj, kiuj havas ĉi tiun malordon, ne liberigas ovolon ĉiumonate sed ili faras tion de intermita maniero. La anovulado ne estas malsano en si mem, sed signo, ke io ne estas tute bone en la korpo de la virino.[1]

Virino, kiu ne ovulas en ĉiu menstrua ciklo, ne estas nepre en la menopaŭzo. La kronika anovulado estas komuna kaŭzo de malfekundeco. Krome, la anovulado povas konduki al aliaj problemoj kiel, ekzemple, osteopenio. La anovulado ankaŭ estis ligita al plurkista ovar-sindromo.

La uzo de taŭga medikamento sukcese solvas la problemon en 90% de okazoj. La diagnozo estas grava pro tio ke la identigo de la anovulado ne estas facila. Ĝenerale, pacientinoj ne rimarkas, ke ekzistas problemo ĝis ili provis koncipi.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anovulación: causas y síntomas de la ovulación defectuosa. Diario Femenino.
  2. Legro RS «A 27-year-old woman with a diagnosis of polycystic ovary syndrome». JAMA, 297, Februaro 5, 2007, paĝoj. 509–19. 10.1001/jama.297.5.50917284701.
  3. Alexander NB, Cotanch PH «The endocrine basis of infertility in women». Nurs. Clin. North Am., 15, Septembro 3, 1980, paĝoj. 511–24. 6777763.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]