Saltu al enhavo

Feromono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

la feromonoj estas kemiaj substancoj ege aktivaj emisiitaj de bestojplantoj, por transmeti informojn al anoj de la sama specio kaj modifii iliajn kondutojnfiziologiojn. Pro ilia informtransdona funkcio ili apartenas al la kategorio de signalkemiaĵoj.

La unua kemie priskribata feromono estas la bombikolo, fare la germana kemiisto Adolf F. Butenandt (1903-1995)[1] en 1959. Oni scias nun produkti sintezajn feromonojn.

Ĉe la mamulojreptilioj, ili estas ricevitaj per organo tiel nomata vomero-naza organo. La insektoj uzas la gustajn organojn de iliaj antenoj.

La feromonoj estas kompareblaj al la hormonoj, sed, male al la klasikaj hormonoj (adrenalino, serotonino...), sekreciiata fare de endokrinaj glandoj kaj agantaj ene de la organismo, la feromonoj estas produktaj fare de eksokrinaj glandoj aŭ ekskreciataj (urino, ŝvito, fekaĵoj...).

Ili povas esti vaporivaj kaj ricevataj per flaro, aŭ per kontakto kaj gusto (ĉe la insektoj).

Estas pruvita ke feromonoj ankaŭ efikas ĉe la Homo.

Variaj tipoj de feromonoj

[redakti | redakti fonton]
1. Teritoriaj feromonoj
Utilas por marki sian teritorion. Ekzemple, la Kanisoj ellasas kelkajn gutojn da urino ĉe la rando de siaj teritorioj
2. Spuraj feromonoj
Tre oftaj ĉe la sociaj insektoj. Ekzemple, la formikoj markas sian vojon per nevaporivaj hidrokarbono, celante ke aliaj formikoj sekvu la spuron.
Aliaj ekzemplo: la mara petromizo estas gvidata al sia naska rivero per la feromonoj ellasitaj de ties larvoj.
3. Alarmaj feromonoj
Vaporivaj (aŭ solveblaj) substancoj ellasitaj de estaĵo vundita aŭ atakata de predanto. Ili estigas fuĝon de aliaj estaĵoj. Ekzistas ankaŭ ĉe la plantoj: planto manĝata de herbovorulo ellasas alarmajn feromonojn kiuj estigas, ĉe la najbaraj plantoj, produkton de amara tanino. La plantoj tiam iĝas malbongustaj.
4. Seksaj feromonoj
Ellasitaj por indiki la seksan haveblecon. Iaj papilioj povas flari seksajn partnerojn al pli de 10 kilometroj.
5. Forpuŝaj feromonoj
Instigas foriri. Ekzemple (rimarkita de Jean-Henri Fabre): insektino kiu demetas ovojn en frukto metas sur ĝi substancon, kiuj instigas aliajn insektinojn meti siajn ovojn aliloke.
6. Gregaj feromonoj
Altiras ulojn de ĉiuj sekso. Instigas la bestojn gregiĝi.
7. Aliaj feromonoj
Estigas diversajn kondutojn : paciĝo, rekono de samgrupaj uloj, aŭ ankaŭ estigas fiziologiajn ŝanĝojn. Ekzemple, la sinkroneco de menstruoj ĉe virinoj, kiuj vivas en komuneco (Weller 1993).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

KOVÁCS, Lájos. Pri la feromonoj. En: Scienca revuo, vol. 42, n-ro 158 (1991), pp. 54-60 online Arkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]