Hipotalamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hipotalamo

La hipotalamo estas glando, kiu situas ĉe la bazo de la cerbo. Ĝi kunigas la endokrinan sistemon al la nerva sistemo. La vorto hipotalamo estas greka vorto kun la signifo "sub la talamo"; ĝi estas uzata ĉar la hipotalamo situas sub la talamo, kaj super la cerba trunko.

La hipotalamo regas la korpan temperaturon, senton de malsato, senton de soifo kaj diurnan ritmon. Ĝi estas la sistemo, kiu regas la pituitarian glandon, konitan kiel la 'mastran glandon' de la tuta korpo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Biologio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio
Portalo pri Medicino Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Medicino