Altruismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Altruismo (de la antikva franca "altrui" = de aliuloj kaj de la nuna franca "altruisme") kompreniĝas kiel jeno:

  • Etika principo, kiu vidas la celon de la homa agado en la bonfarto kaj bonstato de la aliaj homoj (PIV).
  • Konduto kiu pligrandigas la probablojn de survivado de aliauloj ŝanĝe de malpligrandigo de la propraj.
  • Persona memofero por la profito de aliuloj. [1]

La termino altruismo aludas al praktikoj kaj kutimoj tiom kiom filozofia doktrino. Altruismo estas konsiderata kiel virto en kelkaj filozofioj kaj kiel malvirto ĉe aliaj.

Altruismo estas difinita kiel zorgo aŭ malinteresa okupo pri la bonfarto de aliuloj, aŭ male tio mala al egoismo, do eblas paroli pri malegoismo kiel sinonimo de altruismo. Kutime ekzistas diferencaj vidpunktoj pri la signifo kaj atingo de altruismo.

Altruismo en psikologio kaj sociologio[redakti | redakti fonton]

La franca filozofo Auguste Comte stampis la vorton "altruisme" en 1851 kaj tiu estis adoptita poste de aliaj lingvoj. Multaj konsideras sian etikan sistemon (en kiu la ununuraj agadoj etike ĝustaj kaj justaj estas tiuj kiuj klopodas helpi la feliĉon de aliuloj) io ekstrema. Tiu konduto estas tute volonta kaj ties aŭtoro ne antaŭvidas eksterajn memprofitojn.

Altruismo en etologio kaj en evoluisma biologio[redakti | redakti fonton]

Altruismo en etologio kaj sekve en evoluisma biologio estas la modelo de besta konduto, laŭ kiu individuo riskas sian vivon por protekti kaj plibonigi la kondiĉojn de aliaj membroj de la grupo. Preskaŭ ĉiuj tiuj teorioj klarigas onin kiel individuo povas oferi eĉ sian propran survivadon por protekti tiun de aliuloj, kvankam ĉiam aldoniĝas la fakton ke inter la membroj de tiu grupo troviĝu iu membro kiu kunhavu ties samajn genojn. Tiu ĉi estus maniero sekurigi la pludaŭron de la gena kodo. Spite tio, tiu teorio rezultaa nesufiĉa por klarigi la altruisman konduton realigataj al neparencaj individuoj, tio estas kun kiuj oni ne kunhavas genetikan kodon.

Por ekŝpliki la neparencan altruismon, oni asertis, ke en tiuj kazoj la altruisma konduto realiĝas kiam la individuo esperas, ke iamaniere ricevu rekompencon de aliulo aŭ de alia membro de la grupo; aŭ laste kelkaj el la altruismaj kondutoj povas esti rezulto de la neceso de la individuo senti sin akceptita de la grupo, pro senti sin parto el tiu, pro kio nerekte tiu akiras ankaŭ profiton. Tiu koncepto estis proponita de fakuloj kiu esploris la kialojn pro kiuj povus esti evoluinta la malegoisma konduto. Ĝi aplikiĝas ne nur al personoj (psikologia altruismo), sed ankaŭ al animaloj kaj eĉ al plantoj.

Ekzistas, tamen, interpreto de la koncepto de altruismo mala al la antaŭe esprimita. En sia verko La egoisma geno (1976), Richard Dawkins akuzas tiujn tezojn deflankiĝi el la ortodoksa darvinismo kaj proponas, male, koncepton kiu komprenas la evolucon konsiderante la bonon de la individuo (geno), kaj ne tiun de la specio, kiel ĉefa faktoro. Dawkins defendas, ke kio kutime kompreniĝas kiel altruismo, tio estas, la konduto de organismo kiam tiu kondutas tiele, ke ĝi kontribuas pligrandigi la bonfarton de alia simila estaĵo kontraŭ sia propra bonfarto,[1] temus pri altruismo ŝajnindividua kaj, pro tio, la mala konduto estus ŝajnindividua egoismo. Tiele, lia forta tezo konsistas je tiu fundamenta leĝo nomita egoismo de genoj kiu eksplikas tiom altruismon kiom individuan egoismon ekde la genetika vidpunkto. Definitive, Dawkins defendas, ke la interpretado ortodokse de la natura selektado darvineska estas tiu kiu imagas ĝin kiel selekto de genoj (gena egoismo), kaj ne kiel selektado de grupoj (altruismo inter individuoj).

Apero de altruismo ĉe homoj[redakti | redakti fonton]

Lasta priserĉado pruvas, ke altruismo aperas ĉe la homa estaĵo kiam tiu estas 18monataĝa, same kiel ĉe la ĉimpanzo; kio sugestas, ke la homaj estaĵoj havas naturan tendencon helpi aliulojn. La priserĉado indikadis je la direkto, ke altruismo povis esti evoluinta ekde antaŭ ses milionoj da jaroj ĉe komuna praulo de ĉimpanzoj kaj homoj.

Altruismo ĉe Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Alia priserĉado konstatis, ke plejparto de "vikipediistoj" alportas fidindan informon en tiu enciklopedio, nur por helpi la disvastigon de la kono kaj de la informo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dawkins (1976/2000) El gen egoísta, Salvat Editores, S.A., 2a eldono, Barcelono, p.19
  2. Altruismo ĉe vikipedio (en la hispana). Arkivita el la originalo je 2008-10-15. Alirita 2008-10-31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]