Saltu al enhavo

Farto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bonfarto)
Foto de grupo de infanoj starantaj subĉiele kaj ridetante
Pozitivaj interpersonaj rilatoj kontribuas al bona farto.

Farto estas mezuro de la fundamenta bono ĝuata de persono. Ĝi estas la teoria valoro, kiun en praktiko oni provas taksi per indicoj de vivkvalito. Bona farto estas la celo de multaj individuaj kaj sociaj klopodoj.

Subjektiva farto estas la sento aŭ takso de persono pri la propra vivo. Objektiva farto estas la faktoroj takseblaj deekstere, kiel sano, enspezado, kaj sekureco. Individua farto estas la vivokvalito de unuopa persono, kaj komuna farto estas mezuro de la funkciado kaj prospero de grupo de personoj. Oni kategorias diversajn aspektojn de farto laŭ la kampo de la vivo, al kiu ili apartenas, ekzemple fizikan, psikologian, emocian, socian kaj ekonomian farton.

Teorioj de farto provas identigi la esencajn ecojn de farto. Hedonismo estas la argumento ke la bilanco de plezuro kaj doloro estas la sola faktoro. Dezirismo asertas, ke la kontentigo de deziroj estas la sola fonto de bona farto. Laŭ objektivlistaj teorioj, farto konsistas el kombino de diversaj elementoj; ofte diskutataj faktoroj estas sentoj, emocioj, vivokontento, atingoj, trovo de signifo, interpersonaj rilatoj kaj sano. Homcentrismo valoras sole aŭ precipe homan farton, dum bestprotektado atribuas iom da valoro al la farto de aliaj bestoj, kaj bestaj rajtoj protektas la farton de homoj kaj aliaj bestoj egale.

Farto rilatas al multaj fakoj. Pozitiva psikologio studas la faktorojn kaj kondiĉojn de optimuma vivado. Filozofio esploras la esencon kaj teorian fundamenton de farto kaj ĝian rolon kiel celo de konduto. Aliaj rilataj fakoj estas ekonomiko, sociologio, antropologio, medicino, edukado, politiko, kaj religio. La filozofia studado de farto aĝas milojn da jaroj, sed esploroj en empiriaj sciencoj intensiĝis nur ekde la fina duono de la 20-a jarcento.