Psiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg"Psiko" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Psiĥo (apartigilo).

Psiko (aŭ psiĥo[1]) estas termino uzita de diversaj psikologoj, i.a. Karlo Jung kaj Sigmund Freud por eviti la popularan distingon inter menso kaj korpo. Biologoj kaj aliaj fakuloj studas la funkciadon de la cerbo kaj la diversaj partoj de la cerbo, por trovi la interrilaton inter ili kaj la pensoj aŭ perceptoj de homoj. Tradicie, psikologoj emis malatenti la korpan substraton kaj konsideri la pensenhavon kaj la interrilaton de pensenhavoj. Sed la ektrovo de la malkonscio indikis ke ne eblas fari klaran distingon inter tiuj du fakesploroj.

Sekve, la vorto psiko (kiu venis el la helena vorto tradicie literumata “psyche” kaj havis diversajn signifojn, inter ili papilio, animo, menso, vivo) estis akceptita de Jung kaj Freud por eviti la neceson deklari ke iu aŭ alia fenomeno estas pure korpa aŭ pure pensa.

Oni povas diri ke la psiko estas la tuta psikologia mekanismo de homo, inkluzive de ĝia fizika/korpa/biologia substrato, de la malkonscio kiu estas argumenteble egale korpfunkcia kaj subpensa, kaj de la pensanta menso. La memorado estas psika funkcio, oni povas rigardi ĝin el diversaj vidpunktoj, fari diversajn konkludojn, kc. Mismemorado povas havi plurajn kaŭzojn, ofte samtempajn, ekz. la morton de neŭronoj, emociaj konfliktoj, la influon de drogoj kaj aliaj kemiaĵoj, intencitan aŭ neintencitan subpremon de malagrablaj sentoj, kaj aliajn kaŭzojn. Ĉiuj ĉi estas aspektoj de la psiko. Same pri pensado, emocioj, misfaroj, kiaj abundaj aliaj temoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]