Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Tiszavasvári)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszavasvári
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Polgár (urbo)
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1912
Specifo
Alto 35 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tiszavasvári, Kossuth u. 88.
vdr

La paroĥa katolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas eklezia historia monumento en urbo Tiszavasvári (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dokumento mencias katolikan kirkon en la iama vilaĝo Bűdszentmihály (nuna Tiszavasvári) en 1472. Dum dominado de turkoj depost 1620 la loĝantoj jam kalviniĝis kaj uzis la katolikan kirkon. La katolika paroĥo estis refondita nur en 1865 el filio de Tiszalök. La katolikoj konstruis alian preĝejon en 1912. La orgeno estis farita en 1911. La internaj muroj estis pentritaj en 1960, la kirko ekstere estis renovigita en 1984.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La novgotika preĝejo situas sola en la urbomezo en korto, kontraŭe Kastelo de Tiszavasvári etendiĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo (35 metrojn alta) plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas plurlatera pinta piramido. La navo finiĝas en plurlatera absido, al kiu sakristio, en la alia flanko moŝta kapelo aliĝas.

Patronoj[redakti | redakti fonton]

La patronoj estas ne nur Apoteozo de Sankta Kruco, sed ankaŭ Eleonora de Akvitanio, kiu oficiale ne estas sanktulino.

Kermesoj okazas en la 21-an de februaro kaj la 14-an de septembro.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.