Anzino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anzino aŭ
Ilekskverko
Anzino
Anzino
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kverko Quercus
Quercus ilex
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Quercus ilex - Muzeo de Tuluzo

La anzino[1] estas speco de kverko (Quercus ilex), nomata ankaŭ ilekskverko,[2] verda kverkoĉiamverda kverko.[3]

Ĝi abundas en la sudo de Portugalio kaj Hispanio (ekzemple en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzio), en centra kaj suda Italio, en suda Francio, en Grekio kaj en la norda Alĝerio. Ĉefe per anzinaj glanoj nutriĝas t.n. iberaj porkoj, kies ŝinko estas unu el la plej aprezataj. Tiaj porkoj vivas kaj kuras libere sur vastegaj anzinaroj. Ankaŭ gruoj ŝategas tiujn glanojn kaj sin nutras per ili (plus diversaj bulboj semoj, ktp) dum ili travintras en Ekstremaduro.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vorton anzino, kompromisan inter pluraj lingvoj de Iberujo, ekuzis en Esperanto Jorge Camacho kaj aliaj membroj de la Ibera Skolo.
  2. La vorto ilekskverko estas en PIV.
  3. Ekzemple en ReVo mankas kaj la vorto "anzino" kaj la vorto "ilekskverko"; verda kverko celas tamen ĉiujn kverkojn kiuj estas ĉiamverdaj, do plurajn speciojn.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]