Saltu al enhavo

Fenica junipero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fenica junipero


Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Junipero Juniperus
Juniperus phoenicea
L.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Juniperus Phoenicea - Muzeo de Tuluzo

La fenica junipero (Juniperus phoenicea ; loka nomo Arâr) estas junipero trovebla tra la mediteranea regiono, ekde Maroko kaj Portugalujo, oriente de Turkujo kaj Egiptujo, ankaŭ en Madejro kaj Kanarioj, kaj en la montaro de okcidenta Sauda Arabujo apud Ruĝa Maro. Plejofte ĝi vegetas je malalta altitudo apud la marbordo, sed atingas 2 400 metrojn en la sudo de sia arealo, en Atlasa Montaro.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda arbedo aŭ eta arbo altante 2-12 metrojn, kun trunkodiametro ĝis 1 metron kaj ronda aŭ neregula arbokrono. La folioj havas du formojn, junaĝaj pinglecaj 8–10 mm longaj folioj ĉe arbidoj, kaj plenkreskaj skvamaj 0,5–2 mm longaj folioj ĉe pli maljunaj plantoj; ili estas aranĝitaj aŭ pare-kontraŭe aŭ triope-krone. Ĝenerale la planto estas monoika, sed iuj individuoj estas dioikaj. La strobiloj estas berecaj, diametre 6–14 mm, oranĝkolor-brunaj, okaze kun rozkolora vaksa brilo, kaj entenas 3-8 semojn; ili maturiĝas en ĉirkaŭ 18 monatojn. La masklaj strobiloj longas 2–4 mm, kaj fru-printempe polenadas.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Estas du varioj de tiu palearktisa specio, konsiderataj kiel subspecioj laŭ iuj aŭtoroj :

  • Juniperus phoenicea var. phoenicea. Tra tuta la arealo de la specio. La strobiloj estas sferaj, ĉirkaŭ tiel larĝaj kiel longaj.
  • Juniperus phoenicea var. turbinata (sinonimo J. turbinata). Ĝi estas limigita al marbordaj sablodunaj biotopoj. La strobiloj estas ovalaj, pli mallarĝaj ol longaj.

La volatila oleo estas speciale riĉa je triciklaj seskviterpenoj tujopsenoj; la durameno [1] enhavas taksitan 2,2% de tiu hidrokarbono [2]. Runeburg (1960) skribis ke "fenica junipero ŝajnas esti la plej konvena resurco de tujopseno en la mondo."

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. (p. 52 )
  2. angle Runeburg, Jarl (1960). “The Chemistry of the Natural Order Cupressales XXXI. Constituents of Juniperus phoenicea L.”, Acta Chemica Scandinavica 14, p. 1995–1998. doi:10.3891/acta.chem.scand.14-1995. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografo

[redakti | redakti fonton]
  • angle Adams, R. P. 2004 : Junipers of the World: The genus Juniperus. Trafford, Victoria. ISBN 1-4120-4250-X
  • france Métro A. & Ch. Sauvage 1955 : Flore des végétaux ligneux de la Mamora, Société des sciences naturelles et physiques du Maroc, Rabat, 498 pp. (p. 406-406)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]