Vikara taksono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nigra (malantaŭe) kaj la griza kornikoj (antaŭe) estas konsiderataj kiel vikarajn taksonojn.

Vikara taksono [1] estas taksono pri kiu la reprezentantoj (individuoj, populacioj) sekve de geofizika okazaĵo (ekzemple kontinenta drivo, orogenezo) space, reproduktade kaj genetike estas apartigitaj de la reprezentantoj de iu antaŭe komuna taksono.

Tiu procezo de disigo estas nomata geografia vikareco kaj la apartigitaj taksonoj estas geografiaj vikaruloj. Geografia vikareco povas kaŭzi alopatrian speciiĝon [2].

Ekologiaj vikaruloj[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje temas pri ekologiaj vikaruloj. Tiuj estas parencaj taksonoj kiu estas apartigitaj pro la adaptado al diferencaj biotopoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1234
  2. angle Mao, K., Milne, R. I., Zhang, L., Peng, Y., Liu, J., Thomas, P., Mill, R. R. en S. S. Renner. (2012). Distribution of living Cupressaceae reflects the breakup of Pangea. Proceedings of the National Academy, USA 109(20): 7793-7798 -Open Access.