Ruĝventra ruĝvostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝventra ruĝvostulo
Ruĝventra ruĝvostulo, ino en  Himaĉal Pradeŝ, Barato
Ruĝventra ruĝvostulo, ino en Himaĉal Pradeŝ, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Phoenicurus
Specio: Ph. erythrogastrus
Phoenicurus erythrogastrus
(Güldenstädt, 1775)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝventra ruĝvostulo, Ruĝventra fenikuroBlankaflugila ruĝvostulo (Phoenicurus erythrogastrus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro pli malpli.

La specifa parto de la scienca nome erythrogastrus estas latinigitaj vortoj el la antikva greka kiuj signifas “ruĝventra”, kio tute kongruas kun la nomo en Esperanto kaj vere estas unu el la plej karakteraj ecoj de la specio, sed ne multe utilas por diferencilo, ĉar multaj aliaj specioj de la sama genro havas saman ruĝajn subajn partojn. En la angla oni uzas la nomon de Blankaflugila ruĝvostulo (White-winged Redstart), sed tio aludas al centra blanka flugilzono tre kontrasta kun la ĝenerala nigra flugilo, sed ankaŭ aliaj specioj havas similan markon, sed ja vere en tiu specio estas tre rimarkinda kaj kontrasta.

La aliaj karakteroj estas nigraj vizaĝo, gorĝo, supra brusto, kaj dorso, super kiu elstaras kaj kontrastas tre blankaj krono kaj nuko. Krom la subaj partoj estas ruĝeckoloraj (el nuanco de brikopulvoro) ankaŭ la pugo kaj la vosto, kiel ĉe la aliaj membroj de la grupo. La ino estas ĝenerale grizeca kaj montras nur la ruĝecan voston, karakteran de la genro; estas klara kazo de seksa duformismo.

Temas pri mezgranda birdo 18 cm longa kun enverguro de 28–30 cm kaj pezo de 50-55 g, sufiĉe fortika.

La krioj estas milda 'lik' kaj rulanta 'trr'. La alarmilo estas energia 'cii-ek, cii-ek, cii-ek'. La kanto, el alta roka ripozejo aŭ dum nupta flugado, estas serio de mallongaj notoj interrompitaj de raŭkaj notoj.

Ĝi troviĝas en Afganio, Armenio, Azerbajĝano, Butano, Ĉinio, Kartvelio, Barato, Irano, Kazaĥio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Saŭda Arabio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Temas pri specio de alta montaro je 2200 al 5000 m de altitudo kaj aŭtuno malsupreniras al valoj ĝis 500 m aŭ plej ofte ĝis 900 m.

Temas pri soleca specio kiu grupiĝas iomete aŭtune. Ili ŝatas ripozi sur altaj rokaj ripozejoj kaj skuas sian voston ofte. Ilil manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn somere; aŭtune kiam ili grupiĝas ili iĝas majoritate vegetaranoj kaj manĝas ĉefe berojn.

Ili nestumas inter rokoj kaj konstruas neston el sekaj herberoj kaj kovras ĝin per lano, haroj kaj kelkaj plumoj. La ino demetas 4 al 5 kremokolorajn ovojn, kiujn plej verŝajne kovas nur la ino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]