Cisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cisto
Cistus ladanifer d.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantae Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj
Familio: Cistaceoj
Genro: Cistus
species

vidu en la teksto

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Cisto estas grupa nomo de diversaj palearktaj plantoj, preskaŭ ĉiam de la genro Cistus, kvankam ankaŭ kelkaj de la genro Halimium. Ili formas gravegan parton (se ne ekskluziva) de la mediteranea arbustaro kaj kelkaj estas pioniraj specioj en la rehavado de degenerigitaj grundoj, ĉefe post forstaj incendioj. Fakte ties disvastiĝon helpas tiuj incendioj; ili estas specioj pirofitaj kies semoj malfermiĝas kaj ĝermas tuje se helpitaj de fajro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ili estas ĉiam plantoj daŭrfoliaj, arbustecaj, pli malpli lignecaj, kiuj formas parton de la mediteranea subarbaro, aŭ anstataŭas ĝin dum epoko de degenerigo de tiu; ĉiukaze ili ofte formas kompaktajn arbustarojn kiuj kaŝas entute la teritorion kie ili loĝas, formante densan arbustejon. Ili kreskiĝas ĉiam el acidaj grundoj (granitaj, ardezaj) sed preskaŭ neniam kalkaj. La floros estas regulaj, hermafroditaj kaj kun kvin grandaj petaloj foje ĉifitaj kiuj falas facile el la floro. Ties multnombraj stamenoj produktas grandan kvanton da poleno, kiu allogas multajn insektojn, kiel la abeloj kiuj produktas mielon de cisto. Ties fruktoj estas kapsuloj formitaj de 5 aŭ 10 karpelaj folioj, kiuj malfermiĝas post matureco en 5 aŭ 10 ujoj kun multnombraj semoj. La ligno de Cistus ladanifer, ĉar estas tre dura uzeblas, aŭ nune uzeblis, en la produktado de etaj iloj aŭ ileroj suferontaj gravan gratadon, kaj ankaŭ kiel eksterordinara ligno bonodora; krome eblas elpreni esencojn por parfumfarado.

Specioj[redakti | redakti fonton]

C. ladanifer
  • Cistus ladanifer, Ladana cisto, cisto, komuna cisto aŭ glucisto. Ĝi estas arbusto de ĝis 2,5 m de alto, kies folioj, longecaj kaj mallarĝaj estas abunde impregnataj de glueca substanco, la ladano, tre bonodora rezino, kiu donas al ili brilan aspekton kaj kiu algluiĝas facilege al la manoj aŭ vestaĵoj. Ties floroj estas tre grandaj (10 cm) kaj kun kvin blankaj petaloj kiuj, en la vario maculatus, prezentas purpuran makulon en la bazo. Tiu ĉi estas la plej ofta specio en la okcidenta mediteranea regiono, kie ties areo koincidas ĝenerale kun tiu de la anzino. Pli alte, kiam la anzino estas anstataŭata de la pirenea kverko (Quercus pyrenaica), la komuna cisto estas anstataŭata de alia cisto tre simila, la C. laurifolius L.
  • Cistus laurifolius L., montara cisto. Arbusto pli malgranda ol la antaŭe menciita, loĝas pli alte kaj diferenciĝas el tiu pro sia malgrando, pro pli larĝaj folioj kaj ondaj kiel tiuj de la laŭro, kaj de tie la specifa nomo, kaj malpli gluecaj aŭ bonodoraj; krome ties floroj estas pli malgrandaj kaj havas en siaj blankaj petaloj flavan makuleton.
  • Cistus populifolius L., maskla cisto. Samgranda kiom la C. laurifolius, loĝas en la samaj lokoj kie C. ladanifer okupante la plej ombraj partoj kaj plej freŝaj. Ties folioj estas simplaj, kontraŭaj, tre peciolaj, mallarĝaj en la pinto kaj korformaj en la bazo, similaj al tiuj de la poploj ( Populus spp. ), kaj de tie la specifa nomo. La floroj naskiĝas laŭ longaj pedunkloj korimboformaj kaj estas blankaj kaj tre belaj kaj pro tio ili ofte estas kultivataj kiel ornamaĵoj.
C. salvifolius
  • Cistus salvifolius L., maŭra cisto. Ĝi estas arbusto kiu ne superas unu metron de alto kaj estas el la plej oftaj en la mediteraneaj arbustejoj, kvankam rare estas la plej ofta specio en la arbustejo. Ties folioj estas malgrandaj, kovritaj de mallongaj haretoj kaj kun retoforma nervaro, kio faras ĝin simila al tiuj de la salvio, kaj de tie la specifa nomo. Ĝi estas uzata kiel adstringilo en Maroko kaj en Grekio kiel surogato de teo.
C. monspeliensis
  • Cistus monspeliensis L., nigra cisto. Ĝi estas ankaŭ malgranda arbusteto de ĉirkaŭ 80 cm, kiu loĝas en malriĉaj grundoj kaj sub plena sunlumo kaj kiu ne eltenas froston. Protio ties teritorio limiĝas en la malaltaj kaj varmaj zonoj de la mediteranea regiono kaj ĝis la Kanarioj (inkludante Montpelieron, en la sudo de Francio, kaj de tie la specifa nomo).
C. albidus
  • Cistus albidus L., blanka cisto. Arbusto de inter 50 kaj 100 cm de alto, ne tre branĉeca, kun blankecaj folioj, sen peciolo, kontraŭaj kaj kun tri tre markitaj nervoj. Male al tio indikita de la specifa nomo, blanka en la latina, tiu ĉi estas unu el la malmultaj specioj de cisto kiu ne havas blankajn florojn, sed rozkolorajn, de 5 cm de diametro kaj solecaj aŭ en grupoj de tri aŭ kvar, en la fino de la branĉetoj. Ĝi kreskiĝas en ĉiu ajn tipo de grundo en sia areo de disvastiĝo (mediteranea), kvankam ĝi preferas kalkoriĉajn, kaj ĝi estas uzata ankaŭ en ĝardenado.

Ekzistas aliaj specioj de cistoj kun petaloj rozkoloraj, kiel Cistus crispus L. kun frizecaj folioj, Cistus incanus L. de la insulo de MajorkoCistus heterophyllus Desf. de Cartagena (Murcio) en la Peña del Águila.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio