Mielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konsumota mielo
Mielo en ĉelaro.

Mielo estas dolĉa manĝaĵo farita de abeloj uzante nektaron el floroj. La variaĵo produktita de mielabeloj (nome la genro Apis) estas unu el plej ofte menciataj, ĉar ĝi estas la tipo de mielo rikoltita de plej abelbredistoj kaj konsumita de plej homoj. Mielo estas ankaŭ produktita de burdoj, meliponinoj, kaj aliaj himenopteraj insektoj kiaj mielvespoj, kvankam la kvanto de tiu mielo estas ĝenerale pli malalta kaj ĝi havas iome diferencajn propraĵojn kompare kun la mielo produktita de la abeloj el la genro Apis. Mielabeloj konvertas nektaron en mielo per de procezo de regurgitado kaj vaporigo. Ili stokas ĝin kiel ĉefa manĝoresurso en vaksaj ĉelaroj ene de la abelujo.

Ĝi konsistas el 72-80 %-a akva solvaĵo de glukozo, fruktozo, enhavanta proteinojn, odoraĵojn kaj aliajn materialojn. Ĝi estas rezerva nutraĵo de abeloj. Ĝia koloro varias de helflava ĝis malhelbruna. Kelkfoje okazas, ke la glukozo – malpli solvema – elkristaliĝas (fraja mielo). La abeloj (mielabeloj) faras tion el nektaro de floroj kaj el aliaj plantaj sukerhavaj sukoj. Ĝi surmerkatiĝas kiel ĉelara aŭ likveca mielo.

Mielo elhavas sian dolĉecon el la monosakaridoj fruktozo kaj glukozo, kaj havas ĉirkaŭ la saman relativan dolĉecon kiel surtabla sukero.[1][2] Ĝi havas allogajn kemiajn propraĵojn por bakado kaj tre distingan guston kiu kondukas al fakto ke kelkaj homoj preferas ĝin al sukero kaj al aliaj dolĉigiloj.[1] Plej mikroorganismoj ne kreskas en mielo pro ties malalta akvaktiveco de mapli ol 0.6.[3] Tamen, mielo foje enhavas dormantajn endosporojn de la bakterio Clostridium botulinum, kiu povas esti danĝera al infanoj, ĉar la endosporoj povas transformiĝi en venen-produktaj bakterioj en infanaj nematuraj intestaj kanaloj, konduke al malsano kaj eĉ al morto.[4]

Homoj kiuj havas malfortan imunsistemon ne devus manĝi mielon pro la risko de bakteriafunga infekto.[5] Neniu pruvaro montras la profiton uzi mielon por trakti malsanojn.[5] Mielo estas fonto de malplenaj kalorioj kaj oni rekomendas ke ĝi estu anstataŭata per fruktoj kaj vegetaloj.[6] Unu plenkulero da mielo havigas 64 kaloriojn.[7]

Abeloj tenas mielon en ses-eĝaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj, sed ankaŭ kiel provizon por la vintro. Abelistoj forprenas la ĉelojn kaj per centrifugilo disigas vakson kaj mielon. Transportante abelujojn en regionojn, kie floras precipe unu speco de plantoj, oni ricevas apartan specon de mielo kun speciala gusto.

La uzado kaj produktado de mielo havas longan kaj varian historion.[8] Mielrikoltado estas antikva aktivaĵo.[9] Homoj ŝajne ekĉasis (ekriklotis) mielon ekde antaŭ almenaŭ 8,000 jaroj, kiel pruvas kavopentraĵo de Valencio, Hispanio.[9]

La nomita sinteza mielo produktiĝas el maiza tigo, kaj estas fakte inverta sukero, ne mielo, nome dolĉigaĵo.

Formado[redakti | redakti fonton]

La sukeroj de mielo estas senakvigitaj, kio malhelpas fermentadon, kun ekstraj enzimoj por modifi kaj transformi ilian kemian kunmetaĵon kaj pH. Invertazoj kaj digestigaj acidoj hidrolizas sakarozon por doni al la monosakaridoj glukozon kaj fruktozon. Invertazo estas unu el tiuj enzimoj sintezitaj fare de la korpo de la insekto.

Mielabeloj transformas sakaridojn en mielon per procezo de regurgito, kelkajn fojojn, ĝis ĝi estas parte digestita. La abeloj faras la regurgiton kaj digestadon kiel grupo. Post la lasta regurgito, la akva solvaĵo daŭre estas alta en akvo, tiel ke la procezo estas per vaporiĝo de multo de la akvo daŭre kaj per enzimeca transformo.

Mielo estas produktita per abeloj kiel nutraĵfonto. Por produkti proksimume 500 g da mielo, manĝantaj mielabeloj devas vojaĝi la ekvivalenton de tri fojojn ĉirkaŭ la mondo.[10] En malvarma vetero aŭ kiam freŝaj nutraĵfontoj estas malabundaj, abeloj utiligas sian stokitan mielon kiel sian fonton de energio.[11] Per kreado de abelsvarmoj kiuj nestu en artefaritaj abelujoj, homoj estis kapablaj al duonaldomigado de la insektoj kaj rikoltas ties troan mielon. En la abelujo aŭ en natura nesto, la tri specoj de abeloj estas:

La laborabeloj kreskigas larvojn kaj kolektas la nektaron kiu iĝos mielo en la abelujo. Forlasante la neston, ili kolektas suker-riĉan flornektaron kaj revenas.

Abelisto laboranta.

En la abelujo, la abeloj uzas siajn "mielstomakojn" por engluti kaj regurgiti la nektaron kelkajn fojojn ĝis ĝi estas parte digestita.[13] Invertazo sintezita de la abeloj kaj digestigaj acidoj hidrolizas sakarozon por doni la saman miksaĵon de glukozo kaj fruktozo. La abeloj funkcias kune kiel grupo kun la regurgitado kaj digestado ĝis la produkto atingas deziratan kvaliton. Ĝi tiam estas stokita en vaflitaj ĉeloj. Post la fina regurgitado, la mielĉelaro estas lasita malsigelita. Tamen, la nektaro daŭre estas alta en kaj akvoenhavo kaj naturaj gistoj, kiuj, sensigelaj, igus ke la sukeroj en la nektaro fermentiĝu.[11] La procezo daŭras dum abeloj ene de la abelujo ventumas per siaj flugiloj, kreante fortan venteton tra la tuta mielĉelaro, kiu plifortigas vaporiĝon de multo da la akvo de la nektaro.[11] Tiu redukto en akvoenhavo plialtigas la sukerkoncentriĝon kaj malhelpas fermentadon. Matura mielo, forigita de la abelujo fare de abelbredisto, havas longan komsuman limdaton, kaj ne fermentos se konvene sigelite.[11]

Alia fonto de mielo estas de kelkaj vespo-specioj, kiel ekzemple la vespoj Brachygastra lecheguana kaj Brachygastra mellifica, kiuj troviĝas en Suda kaj Meza Ameriko. Tiuj specioj povas nutriĝi je nektaro kaj produkti mielon.[14]

Kelkaj vespoj, kiel ekzemple la Polistes versicolor, eĉ konsumas mielon mem, ŝanĝante el manĝado polenon en la mezo de siaj vivocikloj al nutriĝado je mielo, kiu povas pli bone zorgi pri iliaj energibezonoj.[15]

Kolektado[redakti | redakti fonton]

Mielo elfluanta el mielcentrifugilo.

Mielo estas rikoltita de naturaj abelkolonioj, aŭ de aldomigitaj abelujoj. Naturaj abelnestoj foje estas lokigitaj sekvante mielindikantajn birdojn. La abeloj unue povas esti pacigitaj uzante fumon de abelfumigilo. La fumo ekigas manĝiginstinkton (provo konservi la resursojn de la abelujo pro ebla fajro), igi ilin malpli agresemaj kaj la fumo malheligas la feromonojn kiujn la abeloj uzas por komuniki.

La mielĉelaro estas forigita el la abelujo kaj la mielo povas esti eltirita el ĝi, ĉu per dispremado aŭ uzante mieleltirilon. La mielo poste estas kutime filtrita por forigi vakson kaj aliajn derompaĵojn.

Antaŭ la invento de forpreneblaj kadroj, abelkolonioj ofte estis rompitaj por fari la rikolton. La rikoltmaŝino prenis la tutan haveblan mielon kaj anstataŭigis la tutan kolonion la venontan printempon. Ekde la invento de forpreneblaj kadroj, la principoj el agrikultura bestobredado kondukis la plej multajn abelbredistojn certigi ke iliaj abeloj havos sufiĉe da nutraĵoj por postvivi la vintron, aŭ postlasante iom da mielo en la abelujo aŭ provizante la kolonion per mielanstataŭaĵo kiel ekzemple sukerakvo aŭ kristaliĝinta sukero (ofte en la formo de "bombonujo"). La kvanto de manĝaĵo necesa por postvivi la vintron dependas de la raso de la abeloj kaj de la longo kaj severeco de lokaj vintroj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

En 2013, oni produktis 1.7 milionojn da tunoj da mielo tutmonde, kaj nur Ĉinio respondecas pri ĉirkaŭ 28% el la tutmonda totalo (tabelo).[16] La venontaj kvar plej grandaj produktantoj estas – Turkio, Argentino, Ukrainio kaj Rusio – respondecas kolektive pri malpli ol 20% de la tutmonda totalo (tabelo).[16]

Pintaj kvin mielproduktantaj landoj
(milionoj de tunoj)
Rango Lando 2013
1 Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio 0.47
2 Flago-de-Turkio.svg Turkio 0.09
3 Flago-de-Argentino.svg Argentino 0.08
4 Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 0.07
5 Flago-de-Rusio.svg Rusio 0.07
-- Mondo 1.7
Fonto: UN Food & Agriculture Organization, FAOSTAT[16]

Modernaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Kiel manĝaĵo kaj en kuirarto[redakti | redakti fonton]

Dum ĝia historio kiel manĝaĵo,[8] la ĉefaj uzoj de mielo estas en kuirarto, bakado, desertoj, kiel ekzemple la tipa kataluna deserto mel mi mató (mielo kun kaprofromaĝo), kiel ŝmiraĵo sur pano, kaj kiel aldono al diversaj trinkaĵoj, kiel ekzemple teo, kaj kiel dolĉigilo en kelkaj komercaj trinkaĵoj. Mielspica kradrostaĵo kaj mielmustardo estas aliaj oftaj gustoj uzitaj ene de saŭcoj.

Kiel fermentaĵo[redakti | redakti fonton]

Mielo estas la esenco en la alkoholaĵo nome medo, kiu ankaŭ estas konata kiel "mielvino" aŭ "mielbiero". Historie, la fermento por medo estis natura gisto el mielo. Mielo ankaŭ estas utiligita kiel komplementa aldonaĵo en kelkaj bieroj.

Mielvino, aŭ medo, estas tipe (moderna epoko) faritaj el miksaĵo de mielo kaj akvo kun gisto aldonita por fermentado. Primara fermentado kutime daŭras 40 tagojn, post kiuj la mosto devas esti enujigita en sekundara fermentadujo kaj lasita por sidi tie proksimume 35-40 pliajn tagojn. Se farite konvene, fermentado estos finita proksimume de tiu punkto (tamen se ŝaŭma medo estas dezirata, fermentado povas esti rekomencita post enboteligado per la aldono de malgranda kvanto de sukero), sed la plej multaj medoj postulas aĝigadon dum 6-9 monatoj aŭ plie por esti bongustaj.

Fizikaj kaj kemiaj propraĵoj[redakti | redakti fonton]

(plenigota)

Klasoj[redakti | redakti fonton]

Klasoj de mielo en Foiro en Teksaso, 2008.

(plenigota)

Nutrado kaj kompono[redakti | redakti fonton]

(plenigota)

En medicino[redakti | redakti fonton]

(plenigota)

En historio, kulturo kaj folkloro[redakti | redakti fonton]

Miela uzado kaj produktado havas longan kaj multfacetan historion.[8] En multaj kulturoj, mielo havas asociojn kiuj iras preter ĝia uzado kiel manĝaĵo. Mielo estas ofte utiligita kiel talismano kaj simbolo de dolĉeco.

Mielserĉanto prezentita sur 8000jara pentraĵoj proksima al Valencio (Hispanio)[17].

Antikvaj tempoj[redakti | redakti fonton]

Mielkolektado estas antikva agado.[9] Homoj ŝajne komencis rikoltadi mielon antaŭ almenaŭ 8,000 jaroj, kiel konstatite per prahomaj pentraĵoj en Valencilando, Hispanio.[9] La pentraĵo estas mezolita rokpentraĵo, montrante du miel-rikoltistojn kolektantajn mielon kaj mielĉelaron de natura abelsvarmo. La figuroj estas prezentitaj portantaj korbojn aŭ kukurbojn, kaj utiligantaj ŝtuparon aŭ seriojn de ŝnuroj por atingi la naturan abelneston.

La birdo Granda mielindikanto gvidas homojn al naturaj abelujoj[18] kaj tiu konduto eble evoluis kun la prahomedoj.[19][20]

Ĝis nun, la plej antikvaj restoj de mielo estis trovitaj en Kartvelio. Arkeologoj trovis mielrestojn en la interna surfaco de argilaj ujoj elterigitaj en antikva tombo, datinta el ĉirkaŭ 4,700–5,500 jaroj.[21][22][23] En antikva Kartvelio, mielo estis pakita por personaj veturoj al la postvivo, kaj ankaŭ pli ol unu tipo – kune por la vojaĝo estis tilio, bero kaj herbej-flora varianto.[24]

En antikva Egipto, mielo estis uzata por dolĉigi kukojn kaj biskvitojn, kaj estis uzata por multaj aliaj pladoj. Ankaŭ la popoloj de antikva Egipto kaj Mezoriento uzis mielon por mumiigi la mortintojn.[25] La prifekundeca dio de Egipto, Mino, ricevis kiel oferon mielon.

La spirita kaj saniga uzado de mielo en antikva Hindio estas dokumentita kaj ĉe la tekstoj de la Vedoj kaj de la Ajurvedo, kiuj estis ambaŭ komponitaj almenaŭ antaŭ 4,000 jaroj.[26]

Plinio la Maljuna dediĉas konsiderindan spacon en sia libro Naturalis Historia al abelo kaj mielo, kaj al ties multaj uzoj. Dum foresto de sukero, mielo estis integra dolĉiga ingredienco jam en romiaj receptoj, kaj eblas trovi referencojn al ties uzado en manĝo en la verko de multaj romiaj aŭtoroj, kiaj Ateneo el Naŭkrato, Katono, kaj Kasjano Baso.

La arto de abelbredado en antikva Ĉinio ekzistis ekde ekstermemora tempo kaj aperas nedatebla en sia origino. En la libro Oraj reguloj de negoca sukceso verkita de Fan Li (aŭ Tao Zhu Gong) dum la Epoko de Printempoj kaj Aŭtunoj, kelkaj partoj mencias la arton de abelbredado kaj la gravon de la kvalito de la ligna skatolo por abelbredado kio povas efiki sur la kvalito de ties mielo.

Mielo estis kultivata ankaŭ en antikva Mezameriko. La Majaoj uzis mielon el senpikilaj abeloj por kuirartaj celoj, kaj ankoraŭ plue faras tion. La Majaoj konsideras abelojn kiel sanktaj.

Kelkaj kulturoj kredas ke mielon havas multajn praktikajn sanigajn uzojn. Ĝi estis uzata kiel ŝmiraĵo por erupcioj kaj brulaĵoj, kaj por helpi mildigi gorĝodolorojn kiam ne estas aliaj praktikaj disponeblaj.

Popola medicino kaj vundesplorado[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj abelujoj elfaritaj el ligno, ardezo, restaĵoj de ceramiko (tegoloj, ĵaregoj) kaj malnovaj malplenigitaj trunkoj (Valdepeñas de la Sierra, Guadalajara, Hispanio).

En mitoj kaj popolmedicino, mielo estis uzata kaj buŝe kaj suraree por trakti variajn malsanojn inklude stomakajn simptomojn, ulcerojn, haŭtovundojn, kaj haŭtobrulaĵojn fare de antikvaj grekoj, egiptanoj kaj en Ajurvedo kaj Ĉina tradicia medicino.[26]

Proponita por traktado de vundoj kaj brulaĵoj, mielo povas havi kontraŭmikrobajn proprecojn kiel unuafoje oni registris en 1892, kaj povas esti kaj utila kaj sekura, provizora vundotraktaĵo.[27][28] Kvankam ties supozataj kontraŭmikrobaj proprecoj povus esti ŝuldo al alta osmolareco eĉ solvita kun akvo, ĝi estas pli efika ol simpla sukerakvo de simila viskozeco.[27][28] Definitivaj medicinaj konkludoj pri la efikeco kaj sekureco de vundotraktado, tamen, estas ne elfareblaju nur el tiu limigita esplorado.[29]

La flaŭro kiujn abeloj uzas por fari la mielon povas ludi gravan rolon en siaj proprecoj, partikulare ĉe abeloj kiuj manĝas el la manuka mirtilo, Leptospermum scoparium, kiel proponita en kelkaj studoj.[27]

Religiaj signifoj[redakti | redakti fonton]

En Hinduismo, mielo (madhu) estas unu el la kvin eliksiroj de senmorteco (panĉamrita). En temploj, mielo estas surmetita super la diaĵoj laŭ ritaro nomita madhu abhiŝeka. La Vedoj kaj alia antikva literatura mencias la uzadon de mielo kiel grava medicina kaj saniga manĝo.[30]

En judisma tradicio, mielo estas simbolo de la nova jaro, Roŝ Haŝana. Ĉe tradicia manĝo por tiu festo, pomaj tranĉaĵoj estas trempitaj en mielon kaj manĝataj por okazigi feliĉan novan jaron. Kelkaj salutoj de Roŝ Haŝana montras mielon kaj pomon, simbole de la festo. En kelkaj kongregaĵoj, oni disdonas malgrandajn pajlojn el mielo por bondeziroj por la nova jaro.

La Hebrea Biblio enhavas multajn referencojn al mielo. En la Libro de Juĝistoj, Ŝimŝono trovis abelsvarmon kaj mielon en la kadavraĵo de leono (14:8). En la juro de la Malnova Testamento, oni faras proponojn en la templo al Dio. La Libro de Levidoj diras ke "Ĉiu greno prezentita kiun vi alportu al Dio devas esti fartia sen gisto, ĉar vi ne devas bruli ajn ĝiston aŭ mielon en manĝo prezentata al Dio" (2:11). En la Libroj de Samuelo Jonatano estas devigita al kontraŭstaro kontraŭ sia patro la reĝo Saulo post esti manĝanta mielon rompinte promeson kiun Saulo estis farinta (14:24–47). Proverboj 16:24 en la JPS Tanaĥa versio de 1917 diras "Plezurigaj vortoj estas abelujo, dolĉaj al animo, kaj sano al la ostoj." Eliro fame priskribas la Promesitan Landon kiel "tero kie fluas lakto kaj mielo" (33:3). Tamen, plej pribibliaj komentistoj verkis, ke la origina hebrea en la Biblio (דבש devaŝ) referencas al dolĉa siropo produktita el la suko de daktiloj (silan).[31] En 2005 abelujaro datita el la 10a jarcento a.K. estis trovita en Tel Rehov, Israelo, kiu enhavis 100 abelujojn kaj oni ĉirkaŭkalkulis ke ĝi produktis duontunon de mielo ĉiujare.[32][33] Pura mielo estas konsiderata koŝera kvankam ĝi estis produktita de fluganta insekto, nome nekoŝera estaĵo; aliaj produktoj el nekoŝeraj animaloj ne estas koŝeraj.[34]

En Budhismo, mielo ludas gravan rolon en la festivalo Madhu Purnima, celebrata en Barato kaj Bangladeŝo. Tiu tago rememoras la pacigon fare de Budho inter siaj disĉiploj retiriĝinte al la naturo. Laŭ la legendo dum li estis en natura arbaro simio alportis mielon por manxgo. Dum la festivalo de Madhu Purnima, Budhistoj rememoras tiun agon per donaco de mielo al monaĥoj. La donaco de la simio estas ofte pentrita en Budhisma arto.[30]

En la kristana Nova Testamento, Mateo 3:4, oni diras ke Johano la Baptisto estis vivanta dum longa periodo de tempo en la naturo danke al dieto konsistanta el lokustoj kaj natura mielo.

En Islamo, estas tuta ĉapitro (Surao) en la Korano nomata an-Nahl (la abelo). Laŭ lia instruado (hadito), Mohamedo forte rekomendis mielon por sanigaj celoj.[35] La Korano proponas mielon kiel nutriga kaj saniga manĝo. Sube estas traduko de tiuj specifaj versoj:

Citaĵo
 Kaj la Sinjoro lernigis la abelon konstrui siajn ĉelojn sur montetoj, sur arboj, kaj en (homaj) loĝejoj; poste manĝi la tutan produkton (de la tero), kaj trovi lerte la spacajn vojojn de ties Sinjoro: estas produktoj el interno de ties korpoj kiel trinkaĵoj de variaj koloroj, kaj tiele estas saniga por homoj: vere en tio estas Signo por tiuj kiuj pensas [Korano 16:68–69].[36] 

Mielĉasado[redakti | redakti fonton]

En kelkaj Melaleuca arbaroj de suda Vjetnamio, homoj uzas tradician metodon por kolektado de mielo kaj vakso de kolonioj de Apis dorsata. Tiu metodo de "abelĉasado" unue estis raportita en 1902 fare de Fougères.[37]

Laŭ vjetnamaj sociologoj, komence de la 19-jarcento mieloĉasado aŭ trabado estis la plej grava okupo de la homoj kiuj vivis en la Melaleuca arbaromarĉo. En tiu tempo homoj pagis impostojn al la registaro en interŝanĝo por vivado en la arbaro. Vakso estis uzata por pagi impostojn kaj por produktado de kandeloj, kaj estis vendita al vizitantaj ŝipoj el Hajnano, Ĉinio.[38][39]

Inter 1945 kaj 1975 la arbaroj unue estis detruitaj de militoj, kaj poste pro senarbarigo por lignoindustriaj kaj agrikulturaj celoj. Kiel sekvo, flosista abelbredado draste malpliiĝis en la regiono. La tekniko daŭre estas uzita hodiaŭ ĉe la ŝtatbieno de Song Trem en Uminh-arbaro, Vjetnama respubliko. Laŭ enketo, ekzistas proksimume 96 abelbredistoj en la areo. En 1991, ili rikoltis 16,608 litrojn da mielo kaj 747 kilogramojn da vakso.[40]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri mielo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[41]:

  • Citaĵo
     Elmetu mielon, muŝoj alflugos. 
  • Citaĵo
     Kiu havas abelojn, havas mielon. 
  • Citaĵo
     Ne gutas mielo el la ĉielo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 National Honey Board. "Carbohydrates and the Sweetness of Honey". Laste alirita la 1an de Junio 2012.
  2. Oregon State University. "What is the relative sweetness of different sugars and sugar substitutes?". Laste alirita la 1an de Junio 2012.
  3. Prescott, Lansing; Harley, John P. and Klein, Donald A.. (1999) Microbiology. Boston: WCB/McGraw-Hill. ISBN 0-697-35439-3.
  4. (1998) “Botulism in the United States: A Clinical and Epidemiologic Review”, Annals of Internal Medicine 129 (3), p. 221–8. COI:10.1059/0003-4819-129-3-199808010-00011. 
  5. 5,0 5,1 "Honey". Mayo Clinic. 1a de Novembro 2013. [1] Alirita la 24an de Septembro 2015.
  6. Constance U. Battle (6a de Oktobro 2009). Essentials of Public Health Biology: A Guide for the Study of Pathophysiology. Jones & Bartlett Publishers. pp. 153–. ISBN 978-0-7637-4464-9. [2] Alirita la 27an de Oktobro 2015.
  7. Marilyn P. Shieh; Michelle Shieh (April 2012). Getting Healthy with the Devip System. Trafford Publishing. pp. 68–. ISBN 978-1-4669-1902-0. [3] Alirita la 27an de Oktobro 2015.
  8. 8,0 8,1 8,2 Hunt CL, Atwater HW (7 April 1915). Honey and Its Uses in the Home. US Department of Agriculture, Farmers' Bulletin, No. 653. Alirita la 27an de Oktobro 2015. [4]
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Crane, Eva (1983) The Archaeology of Beekeeping, Cornell University Press, ISBN 0-8014-1609-4
  10. [5] International Bee Research Association.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 http://www.honey.com/nhb/about-honey/honey-and-bees "Honey and Bees." (arkivita la 5an de Marto 2010) National Honey Board. Alirita la 26an de Oktobro 2015. National Honey Board.
  12. Whitmyre, ValThe Plight of the Honeybees. University of California. Alirita 14a de Aprilo 2007.
  13. Standifer LNHoney Bee Nutrition And Supplemental Feeding. Excerpted from "Beekeeping in the United States". Alirita 14a de Aprilo 2007.
  14. (1932) “The Nearctic social wasps of the subfamily polybiinae (Hymenoptera; Vespidae)”, Entomologica Americana. 
  15. Britto, Fábio Barros, kaj Flávio Henrique Caetano. "Morphological Features and Occurrence of Degenerative Characteristics in the Hypopharyngeal Glands of the Paper Wasp Polistes versicolor (Olivier) (Hymenoptera: Vespidae)." Micron 37.8 (2006): 742-47. Web.
  16. 16,0 16,1 16,2 Honey production: Browse data - FAOSTAT Domains >>Production>>Livestock Primary; Item: Honey, natural; Area: World; Year: as needed. United Nations, Food and Agriculture Organization, Statistics Division (FAOSTAT) (2013).
  17. Traynor, Kirsten. Antikva (Kaverno, Groto) Pentrada Viro de Bicorp. Md Abelo. Alirita 2008-03-12.
  18. (1989) “Honeyguides and honey gatherers: interspecific communication in a symbiotic relationship”, Science 243 (4896), p. 1343–6. COI:10.1126/science.243.4896.1343. 
  19. Short, Lester, Horne, Jennifer kaj Diamond, A. W. (2003). "Honeyguides". In Christopher Perrins (Ed.). Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books. pp. 396–397. ISBN 1-55297-777-3.
  20. (1981) “A Review of African Birds Feeding in Association with Mammals”, Ostrich 52 (3), p. 135. COI:10.1080/00306525.1981.9633599. 
  21. (2006) “The first find in southern Georgia of fossil honey from the Bronze Age, based on palynological data”, Vegetation History and Archaeobotany 16 (5), p. 399. COI:10.1007/s00334-006-0067-5. 
  22. Georgian ancient honey. cncworld.tv (31a de Marto 2012). Alirita la 10an de Julio 2012.
  23. Report: Georgia Unearths the World’s Oldest Honey. EurasiaNet (30a de Marto 2012). Alirita la 3an de Julio 2015.
  24. The world's first winemakers were the world's first beekeepers. guildofscientifictroubadours.com (2a de Aprilo 2012). Alirita la 10an de Julio 2012.
  25. Larry Gonick, The Cartoon History of the Universe Vol.2
  26. 26,0 26,1 (2013) “Burns treatment in ancient times”, Med Pregl 66 (5–6), p. 263–7. COI:10.1016/s0264-410x(02)00603-5. 
  27. 27,0 27,1 27,2 (2013) “Honey: a sweet solution to the growing problem of antimicrobial resistance?”, Future Microbiology 8 (11), p. 1419–1429. COI:10.2217/fmb.13.105. Alirita 16a de Oktobro 2015.. 
  28. 28,0 28,1 (2014) “Wound care in the wilderness: is there evidence for honey?”, Wilderness Environ Med. 25 (1 (Mar)), p. 103–110. COI:10.1016/j.wem.2013.08.006. 
  29. Jull AB, Cullum N, Dumville JC, Westby MJ, Deshpande S, Walker N (2015). "Honey as a topical treatment for wounds". Cochrane Database Syst Rev 3 (CD005083). doi:10.1002/14651858.CD005083.pub4. PMID 25742878. "Honey appears to heal partial thickness burns more quickly than conventional treatment (which included polyurethane film, paraffin gauze, soframycin-impregnated gauze, sterile linen and leaving the burns exposed) and infected post-operative wounds more quickly than antiseptics and gauze."
  30. 30,0 30,1 A Meaningful Story of Buddha, Elephant and Monkey de Marguerite Theophil, United Press International, 16a de Novembro 2006, alirita la 9an de Aŭgusto 2008
  31. Berel, Rabbi. (24a de Septembro 2005) Apples and Honey. Aish.com. Alirita la 27an de Oktobro 2015.
  32. (2007) “It Is the Land of Honey: beekeeping at Tel Rehov”, Near Eastern Archeology 70 (4), p. 202–219. 
  33. The Hebrew University of JerusalemFirst Beehives In Ancient Near East Discovered. ScienceDaily. Alirita 6a de Oktobro 2015.
  34. "Why is honey kosher?" Chabad.org. Alirita la 30an de Novembro 2010.
  35. Sahih Bukhari vol. 7, libro 71, nombro 584, 585, 588 kaj 603.
  36. YUSUF 'ALI, 'Abdullah. An Nahl, Al-Quran Ĉapitro 16 (La abelo) citaĵo tradukita el "The Holy Qur'an: Original Arabic Text with English Translation & Selected Commentaries". Saba Islamic Media.
  37. Fougères, M. (1902). Rapport sur l'apiculture coloniale. III Congrès Internationale l'apiculture pp. 53-58.
  38. Dau, Nguyen Dinh. 1992. Personal communication.
  39. Son Nam. 1993. (represasĵo) Dat Gia dinh xua (The ancient Southern part). Ho Chi Minh City Publishing House, Ho Chi Minh, Vietnam.
  40. Phung Huu Chinh, Nguyen Hung Minh, Pham Hong Thai and Nguyen Quang Tan (1995). Rafter Beekeeping in Melaleuca Forests in Vietnam. Bees for Development Journal 36 pp. 8-9.
  41. [6]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Krell, R. (1996). Value-added products from beekeeping. Food and Agriculture Organization of the United Nations. ISBN 978-92-5-103819-2. [7] Alirita la 26an de Oktobro 2015.
  • Root, A. I. kaj Root, E. R. (2005). The ABC and Xyz of Bee Culture. Kessinger Publishing. ISBN 978-1-4179-2427-1. [8] Alirita la 26an de Oktobro 2015.

En franca[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Luc Darrigol, Le Miel pour votre santé : Propriétés thérapeutiques du miel, du pollen, de la gelée royale et de la propolis, Dangles, 1990, 140 p. (ISBN 978-2703301875)
  • Dorothée Demey, Diane de Saint Marc et Sabine Paris, Je cuisine au miel, Albin Michel, 2006, 173 p. (ISBN 978-2226169327)
  • Laura Fronty et Marie-France Michalon, Le miel et ses bienfaits, Flammarion, 2008, 83 p.(ISBN 978-2081212763)
  • Sylvie Girard-Lagorce, Laurence Du Tilly kaj Iris-L. Sullivan, Le miel : Un livre gourmand, Minerva, 2005, 160 p. (ISBN 978-2830708172)
  • Olivier Laurent, Les bienfaits du miel, De Vecchi, 2005, 101 p. (ISBN 978-2732812342)
  • Olivier Laurent, Soignez-vous avec le miel, De Vecchi, 2006, 101 p. (ISBN 978-2732811277)
  • Michel Gonnet, Miel : composition et propriétés, OPIDA, 1980.
  • Marie-Odile Moreau, Le contrôle des miels, Université de Caen, 1987 (thèse)
  • Madjid Mostefaoui, Miel et cicatrisation, Université d’Aix Marseille 2, 2008 (thèse)
  • Fanta Sow, Les stratégies de développement de la filière du miel en milieu rural du Sénégal, Guinée, Mali, Université de Paris 1, 2006 (thèse)
  • Gilles Tétart, Mythologie de l'abeille et du miel en Europe : anthropologie comparée, EHESS, Paris, 2001 (thèse)
  • Maryse Vero, Étude de l'abeille domestique et de son miel : présentation des miels corses, Université d'Aix-Marseille 2, 2008 (tezo)

En germana[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Horn, Cord Lüllmann: Das große Honigbuch: Entstehung, Gewinnung, Gesundheit und Vermarktung. 3. Auflage. Franckh-Kosmos, Stuttgart 2006, ISBN 978-3-440-10838-3.
  • Detlef Mix: Die Heilkraft des Honigs. 2. Auflage. Herbig, München 2006, ISBN 978-3-7766-2498-4.
  • R. Fleming u. a.: Untersuchungen von Bienenhonig auf Cl.-botulinum-Sporen. In: Archiv für Lebensmittelhygiene, 31. Jg. 1980, S. 179–180, ISSN 0003-925x.
  • Josef Lipp, Enoch Zander, Albert Koch: Der Honig. Ulmer, Stuttgart 1994, ISBN 3-8001-7417-0 (Handbuch der Bienenkunde, Band 3).
  • M. Robischon: Duftendes Gold. In: Der Feinschmecker. Heft 1, 1. Januar 2007, S. 76–77 (über Tupelo-Honig).
  • Jamila Smanalieva: Ermittlung funktioneller und materialwissenschaftlicher Kennwerte von ausgewählten Honigsorten. Dissertation, TU Berlin 2007. (Volltext - über Honig aus materialwissenschaftlicher Sicht).
  • Elisabeth de Lestrieux, Anne Six, Jacques Six, Arjen Neve: Honig für Feinschmecker – Mit 183 Rezepten. Dumont, Ostfildern 1995, ISBN 3-7701-3493-1.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Honey en la angla Vikipedio.