Medo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉeĥa medo
Duonmedo el la pola regiono "Kurpie" en la ceramikaĵa botelo

Medomielakvo (ruse медовуха, medovuĥa, norvege Mjød, germane Met, pole miód pitny, miut pitni, anglosakse meodu, ukraine: med, litove midus, perse: mey, slovake medovina) estas alkohola drinkaĵo, kiun oni drinkas en meza kaj Orienta Eŭropo kaj ankaŭ en Skandinavio. Speciale ŝatata ĝi estas en Rusio, Pollando kaj Ukrainio. Ĝi estas farata el mielo, kiun oni diluas per akvo. Kiel ĉe vino oni aldonas giston por ke la likvaĵo fermentu. La drinkaĵo havas flavecan koloron kaj enhavas 10 ĝis 15 vol-% da alkoholo. Oni drinkas ĝin dum ĉetablaj festoj kaj ankaŭ dum vintraj foiroj.

Seskvi-medodutriona medo — t.e. dum la fermentado uzitaj du trionoj da mielo kaj unu triono da akvo

Duonmedo — t.e. dum la fermentado uzitaj duono de mielo kaj duono de akvo

Trionmedo — t.e. dum la fermentado uzitaj unu triono da mielo kaj du trionoj da akvo

Kvaronmedo — t.e. dum la fermentado uzitaj unu kvarono da mielo kaj tri kvaronoj da akvo

Medoj estas produktataj kun diversaj aldonaĵoj (spicoj, herboj, diversaj sukoj), do pro tio estas nomataj: spica medo, herba medo, lupola medo, cinama medo, zingibra medo, pipra medo, vanila medo, junipera medo, padusa medo, framba medo, ktp.

vitra balono kun nefiltrita etiopia medo, t.n. teĝo
Pola trionmedo
Pola spica medo

Deveno de la vorto[redakti | redakti fonton]

La vorto Medo venas tra la malnovĝermana Medu, kiu parencas al la Sanskrita Madhu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]