Talismano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Talismano estas objekto, kiun oni kredas kapabla magie alporti feliĉon, ŝirmi kontraŭ malfeliĉo aŭ produkti mirindajn efikojn dum amuleto kovras kiun ajn objekton utiligitan por superstiĉo, taksatan “difendilo” kontraŭ malbonaĵoj aŭ danĝeroj aŭ favorantilo de fortuno. Sinonimas en ĝenerala uzo kun amuleto “talismano”. La efiko de talismano dependas de la objekto mem, ne de la moralaj aŭ intelektaj kapabloj de la posedanto, aŭ de favoro de iu dio aŭ supera estaĵo. Tiel, talismano apartenas ne al religio, sed al magio.

Egipta amuleto de Nano-Dio Bes en la kolekto de la Muzeo de la infanoj de Indianapolis.

La vorto Talismano devenas el la persa lingvo, la etimologio de vorto amuleto necertas. Ĝi povus deveni de la latina a-molior (forigi, eksterigi), aŭ el la greka amulon, "speco de kuko" kiun oni kutimis oferi sur la altaroj por altiri la favoron de la dioj aŭ spiritoj de mortintoj.

La amuletoj inkluzivas aŭ ornamiĝas per: gemoj aŭ simplaj ŝtonoj, statuoj, moneroj, ilustraĵoj, orelpendaĵo, ringoj, plantoj, bestoj ktp; ankaŭ frazoj diritaj dum memorindaj okazoj: ekzemple vade retro Satana (el la latina, "retroiru, Satano"), por forigi la diablon aŭ la malbonan sorton. La unuaj amuletoj, uzitaj de praaj ĉasistoj, estis ostaĵoj, dentoj aŭ kornoj, kiuj donis al la posedanto sekurecosenton kaj fidon en sia destino.

Amuletoj en la mondo[redakti | redakti fonton]

La amuletoj vaste varias tempe kaj space; tamen, la religiaj mem objektoj fariĝas amuletoj kiel la kruco por kristanoj[1] aŭ la “okulo” de Horuso laŭ la antikvaj egiptoj. Budhistoj montras pendantaj el la kolo Budhojn. Kelkloke ankaŭ la simboloj de la zodiakaj signoj estas uzataj kiel amuletoj. En Ĉinio oni taksas bonŝancporta talpogrilon enfermita el skatolo.

Rilate al uzo de amuletoj ĉe la juda tradicio oni trovas interesajn elementojn. Troviĝas en muzeoj amuletoj uzitaj en epoko de reĝo Salomono: temas pri la kimiyah aŭ “teksto de la anĝelo” kun la nomoj de anĝeloj aŭ frazoj de la Torao skribitaj sur surporto inkluzivita en arĝenta skatoleto portata rekta sur la korpo. Ĉu temas pri devotismo aŭ pri superstiĉo? Oni diskutas

Famaj estas, en Afriko kaj Karabio la amuletoj de Vuduo, Umbando, Quimbando kaj Santerío kiuj uzas ankaŭ desegnaĵojn.

amuletoj, superstiĉo kaj religia devotismo[redakti | redakti fonton]

Teologoj de kristana matrico proponas distingon inter la uzo superstiĉa kaj devota de la amuleto. La uzo superstiĉa atribuas al la objekto mem la kapablon influi kaj protekti, la devota uzo male uzas la amuleton[2] kiel memorigilo reirigantan al la aŭtoro de la ĉiuj bonaĵoj kaj elaĉetoj, Dio kaj Jesuo Kristo kaj iliaj sanktaj servantaroj. Foje, ankaŭ oficialaj esploristoj ŝajnas ne interesiĝis pri tiu distingo.

Vidu: sociologio de religio kaj psikologio de la Religio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen kristanoj ne atribuas la karismon al la objekto, sed tiu ĉi reirigas la sentojn al la Krucumito.
  2. Ĉi-kaze, la vorto amuleto estas tre malpropra.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

[1] KOMUNA gastigas kromajn fontojn pri amuleto.