Apotropaismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
12-a jarcento, apotropaicaĵo en preĝejo de Kilpeck, Herefordshire

Apotropaismo, el la klasika greka αποτρέπειν (apotrépein = "forigi") aludas al supozita kvalito posedata de persono aŭ objekto per kiu foriĝas aŭ nuliĝas malbonaj influoj. Oni parolas, ekzemple, pri juvelo, rito aŭ gesto apotropaismaj.

En la komuna onidiro tiu vorto alprenas ankaŭ la sencon de rito, individua aŭ kolektiva, kiu forigas la malbonon, do ekzorca. Eblas ankaŭ ĝin sinonimu kun "ago ekzorca": oni memorigu la apotropaismajn ritojn rezervitajn al la triumfantaj generaloj de la antikva Romo.

Kiel apotropaisma simbolo en psikiatrio oni difinas simbolon kapablan forigi ideon kiun la konteksto (ekzemplo estu la sonĝo) ŝajnas anstataŭe realvoki. Tiun tipon de simboloj aŭ objektoj oni ofte renkontas en la fabeloj kaj en rakontoj de la mitologio, kie ili ofte realigas la saman funkcion ene de sonĝo aŭ rememoraĵo surfaciĝinta dum porsana psika analizo. La psikologia signifo de tiu neceso "sin separi de io", konscie aŭ nekonscie, alvojigas al meĥanismoj forfuĝigaj el supozita damaĝo aŭ formovigaj de traŭmataj eventoj.

Troviĝas apotropaismaj objektoj kutime ankaŭ antaŭ misteraĵoj: en tiu kazo ili utilas por forigi la timon foje kaŝitan.

Apotropaismo en la religioj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en religioj aperas tiuj defendiloj kaj forigiloj de la dieca reago antaŭ la sanktaĵo: en Biblio, ekzemple, fakuloj trovas spurojn de tiu psikologia fenomeno en la epizodo de la sonĝo de Jakobo (Gn 28). En la Biblio, tamen, tiu bezono apotropaice sin defendi estas kontraŭata de la koncepto pri la Dio “emanuela” (Dio inter ni), la patreco kaj patrineco de Dio (generale la profetoj).

Facile konfuzeblas la koncepto de apotropaismo kun tiu de devoteco: la unua atribuas efikon al la objekto aŭ gesto, la dua atribuas la efikon al libera volo de la preĝata Dio (aŭ sanktulo). La unua similas al superstiĉo, la dua plenumas veran religian agon.

Bildaro de apotropaismaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • JN Adams The Latin Sexual Vocabulary 1990 (vidu "Apotropaic and ritual obscenity" pp.4-7)
  • [1]
  • [2]
  • Giuseppe Iaci, PSICOLOGIA RELIGIOSA, analisi psicologica dell'uomo e del suo raporto con Dio, 2008, Italia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]