Ekzorco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Francisko el Asizo ekzorcis demonojn en Areco, fresko de Giotto

Ekzorco (el la latina exorcismus el la greka ἐξορκισμός / exorkismós) signifas, ĉe religioj, la forpelon de demonodiablo el homo, besto, loko, aŭ objekto. Se la homo aŭ besto estas rigardata kiel regata de tiaj supernaturaj estuloj, la ekzorcisto provas komuniki la supernaturulon kaj forlasigi ĝin el la homo aŭ besto.

La ekzorco ĝenerale sekvas la sekvan skemon:

  1. minaco
  2. nomodemando
  3. forpela vorto
  4. malpermeso de reveno (blasfemo)

La ekzorco estas nun parto de la katolikaj instruo kaj liturgio. La rito estas regulata de la dokumento Rituale Romanum De exorcismis et supplicationibus quibusdam de 1999. Ekzorcisto povas procedi al ekzorco laŭforme nur se li estas morale certa ke demono fakte posedas la ekzorcoton. Krome, laueble, la ekzorcisto devas procedi kun la konsento de la ekzorcoto. Ĉiukaze, la ekzorcisto devas esti aprobita de sia episkopo (Vidu sube: Che diavolo sei? de Sini kaj Stanzione).

Ankaŭ la Ortodoksa Eklezio faras ekzorcon, kiu kaŭzis en 2005 al morton de monaĥino.

La filmo "La Ekzorcisto" (1973) popularigis ekzorcon en anglalingvaj kaj aliaj landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Piero Cantoni, Demonologia e prassi dell’esorcismo e delle preghiere di liberazione, en Fides Catholica 1 (2006,. [1]

Catechismo della Chiesa Cattolica, nn. 391-395; 407.409.414

Don Gino Oliosi, Il demonio come essere personale. Una verità di fede, Fede & Cultura, 2008

Gianni Sini e Marcello Stanzione, Che diavolo sei? Un esorcista e un demonologo a confronto, Sugarco, 2013.