Blanka magio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Blanka magio estas esotera praktiko kiu, malsame ol la nigra magio, celas interveni nur sur fenomenoj de la naturo pere de la studo pri ties leĝoj, utiligante esplorojn, eksperimentojn, transformiĝojn el unu kemia elemento al la alia.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Dum la nigra magio celas kreskigi la povon de la magiisto pere de alvokoj al supernaturaj kaj paranormalaj, kiu transiru la naturajn leĝojn altruditajn de la realo, la blanka magio intencas harmonie labori kun ili, opiniante ke ĉiu organismo, fenomeno aŭ evento havas sian lokon en la universala desegno establita de Kreinto, aŭ de la naturo, ĉar partoprenanta en la unika animo de la mondo (koncepto tipa de novplatonismo reproponita de Marsilio Ficino kaj aliaj renesancaj filozofoj).

Iuj alambikoj.

Pli precize, la operatoro de la nigra magio esperas sukcesi submeti la kosmajn entaĵojn al sia volo (renversante la naturan ordon), dum, male aganto en la blanka magio submetas sian volon al la kosmaj leĝoj. Tio signifas ke por harmonie aktivi necesis – necesis ĉar tiu precipa spekto de la blanka magio floris precipe dumrenesance - evoluigi kaj konfesi etikan senton bazitan sur la obeo al Dio kaj sur la respekto de la naturo.

Kaj ĉar tiam oni pensis ke la dia volo koincidas kun la objektiva racieco de la mondo, la blanka magio celis ĝin konservi, kaj eĉ favori al la natura racieco. La blanka magio eniris tiel la optikon tipan de la renesancaj pensistoj, kiuj subtenis ke la kreitaĵaro, koruptiĝinta pro la biblia origina peko, tendencus reveni al sia origina perfekteco. Kiel la homo emas al la diiĝo, tiel ĉiu elemento inklinas reveni al la celo al kiu estis destinita (aŭ entelekio), laŭ la aristotela filozofia konceptado miksiĝinta kun tiu platona. Oni provis, se ekstreme metafori, redukti la materion al la spirito; la blanka magio finiĝis tiamaniere por koincidi kun la alkemio, kiu strebis konstrui la ŝtonon de la saĝuloj, imagitan kiel ilo por la transformo de la metaloj al oro, konsiderita la natura celo de ĉiuj elementoj. Oro serĉita ne por kontentigi avideconposedeman orgojlon, sed pro ĝiaj intrinsekaj kvalitoj, inter kiuj tiu de la pli alta nekorupteco (nome pli rezista al eluzado de la tempo), krom tiu de katalizilo uzebla en la kemiaj reakcioj.

La interesoj vekitaj de la blanka magio, adresiĝinta nur al la esploro pri la naturo kaj al respekto de la naturaj leĝoj en ĝi entenataj, funkciis tiel antaŭiniciatinto de la moderna kemio. La aktiveco de la alkemiisto konsistis fakte en la empiria studo pri la elementaj substancoj kaj en sciencaj eksperimentoj sur ili. Li serĉis la proprecojn de la elemento ĝuste kiel la moderna kemiisto, provante miksaĵojn, uzante en siaj eksperimentoj fornelojn kaj alambikojn ktp kiuj, poste, perfektigitaj, fariĝos tiuj de la moderna kemiisto.

Mallongaj historiaj aludoj[redakti | redakti fonton]

En la juda medio havis grandan influon la studo pri la disvolviĝo de alfabeto transdonita el la patriarko Ĥanoĥ (Gn 5, 21-22), difinita ĥanoĥa, alfabeto taksata taŭga por paroli kun la anĝeloj kaj la spiritoj bonaj, kiuj estis nomataj per nomoj formulitaj en tiu imagita lingvaĵo.

Ĉirkaŭ la 15-a jarcento aktivis Abramelin la magiisto, kiu en sia grimorio parolas pri manuskripto titolita La Sankta magio: li asertas ke mem povis ordoni al demonaj spiritoj jam devigitaj ĵuri fidelecon. Tiam ankoraŭ ne sufiĉe oni distingis la blankan magion el la nigra magio kiu celis renversi la naturan ordon helpe de la diablo: pro tio tiu nigra magio estis kondamnita de la kristanaj eklezioj laŭlonge de la tuta mezepoko kaj renesanco ĉar sendepende de la rezultoj, ĉi-kaze juĝataj nerealaj, ĝi celis kapti kaj obeigi Dion al la magiisto aŭ opratoro. La blanka magio, male, celis favori al disvolviĝo de la naturo en la respekto de la naturaj leĝoj.

En la 19-a jarcento unu el la famaj esploristoj pri la magio, sed mem dediĉita al blanka magio, estis Eliphas Lévi. Laŭ alia esploristo, Omramo Miĥaelo Aivanhov (1900-1986) la magio devus esti koncepte distingita el la okultismo: okultismo ne estas vera spirita scienco ĉar estas miksaĵo de bono kaj malbono. La vera magio estas dia magio kiu konsistas en la utiligo de siaj kapabloj kaj povoj por realigi la dian regnon sur la tero. La vera magiisto aktivas por plibonigi la homaron. En tiu koncepto estas spure entenata la principo de blanka magio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eliphas Lévi, Histoire de la Magie, 1860.
  • Vito Zini, La magia bianca: amuleti, talismani, feticci, filtri, cibi magici, scongiuri, Longanesi, Milano 1978.
  • Omramo Miĥaelo Aivanhov, Il libro della magia divina, Edizioni Prosveta, Tavernelle 2000.
  • Paola Zambelli, Magia bianca, magia nera nel Rinascimento, Longo Angelo editore, Ravenna 2004.
  • Ambelain Robert, La magia sacra di Abramelin il Mago, Venexia editrice, Roma 2005 ISBN 978-88-87944-38-9
  • Charles W. Leadbeater, Magia bianca e nera. Uso e abuso dei poteri psichici, Marco Valerio editore, Torino 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]