Plenumanto de magio
| Plenumanto de magio | |
|---|---|
| okupo | |
| okultisto | |
| Informoj | |
| Eble sama | practitioner of witchcraft • sorĉistino • plenumanto de magio |
La vortoj mago aŭ magiisto kaj priskribo plenumanto de magio, estas uzataj diverssence: ekzemple, ili povas indiki:

- personon kun magiaj povoj (magiisto, ŝamano, sorĉisto kaj tiel plu),
- artiston, kiu kreas impreson de magio per lertaj manipuladoj manaj aŭ per kaŝitaj meĥanismoj (prestidigitisto, iluziisto,…)
- Personon escepte lertan en sia specifa kampo.
Ju pli la magiisto profitas de magiaj formuloj aŭ de iloj tipaj de la sorĉarto, des pli li aproksimiĝas al magio.
La vorto estas transliteraĵo de la greka magos (μάγος, pluralo μάγοι). Temas pri titolo specife referencanta al zaratuŝtraj magoj, reĝoj-sacerdotoj tipaj por la lasta periodo de la Persa Imperio[1]
Oftege sin difinas magoj tiuj, kiuj pretendas, ke ili kapablas regi naturajn fortojn pere de okultaj povoj.
Kune kun la forta disvastiĝo de la ĝenro fantasto, pere de romanoj aŭ filmoj (ekzemple, la sagao de Harry Potter) aŭ pere de rolludo, tiu termino – jam konata en folkloraj literaturaj medioj (ekzemple, en fabloj) - fariĝis vaste uzata.
En ĉiuj tiuj kazoj la magiisto estas ulo kapabla regi per magio nur la naturajn fortojn. Male, en antikvaj kulturoj kaj en iuj malpli evoluaj civilizoj la figuro de la magiisto okupas centran socian gravon, ĉar li praktike plenumas diversajn sociajn funkciojn.[2]
Kronikoj kaj legendoj
[redakti | redakti fonton]Oni povas memorigi inter la magiistoj de la klasikaj, mezepokaj kaj renesancaj kronikoj:
- Apolonio, greka filozofo
- Virgilio, latina poeto kaj filozofo
- Merlino, protagonisto de la epopea literaturo, ĉi-kaze de la artura legendo
- Petro Bailardo, salerna alkemiisto aŭ franca militisto.
- Faust, persono de popola legendo tradicie imagita alkemiisto, sed en iuj versioj indikata kiel magiisto.
Magoj en Literaturoj
[redakti | redakti fonton]En la popolaj literaturoj kaj rakontaroj, ofte la magiisto ensceniĝas. Jen la plej famaj:
- Prospero, la magiisto de La ŝtormo de Shakespeare;
- La mirinda sorĉisto de Oz, el la samnoma romano de Baum;
- La Metilernanto sorĉista, de Luciano kaj poste Goethe;
- Gandalf, en la La Mastro de la Ringoj (la bildo korespondas al tiu de la klasika magiisto bona kaj aktive protektanta);
- Saruman, en La Mastro de l' Ringoj
- Albus Dumbledore, persono de la sagaoj de Harry Potter kreita de J. K. Rowling
- Harry Potter, persono de samnoma sagao
- Harry Dresden privata detektivo kun magiaj povoj, protagonisto en Dresden Files
- Jaina Marefiero magiistino de la universo de Warcraft kaj lidero de Kirin Tor
Ankaŭ komiksoj en kiuj magiistoj tenas la precipan scenon estas multaj.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- BA26: Luiza Carol, Observi verdajn okulvitrojn per verdaj okulvitroj, pri La mirinda sorĉisto de Oz (de L. Frank Baum; nome komparo de du tradukoj: de H. R. Dreyer (2000) kaj de Donald Broadribb (2012)).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magoj estas nomataj en la Evangelio laŭ Mateo (ĉapitro 2) la saĝuloj el Oriento vizitantaj la ĵus naskiĝintan Mesion kaj gvidataj de stelo.
- ↑ Morales Patiño, Eduardo (Abril de 1952). El médico-hechicero entre las tribus indoamericanas. República Dominicana.

