Imunomanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imunomanko (aŭ imunomalsufiĉo) estas stato en kiu la kapablo de la imuniga sistemo por batali infektan malsanon estas malhelpita aŭ eĉ tute foresta. Imunomanko povas ankaŭ malpliigi la kanceran imunokontroladon. Plej kazoj de imunomanko estas akiritaj ("duarange") sed kelkaj personoj naskiĝas kun difektoj en sia imuniga sistemo, do temas pri unuaranga imunomanko. Transplantitaj pacientoj bezonas kuracilojn por nuligi siajn imunsistemon kiel kontraŭ-malakcepta rimedo, kiel faras kelkaj pacientoj kiuj suferas pro troaktiva imunsistemo. Persono kiu havas imunomankon de iu ajn tipo estas imunomalhelpita. Imunomalhelpita persono povas esti partikulare vundebla fare de oportunismaj infektoj, aldone al normalaj infektoj kiuj povus tuŝi iun ajn.