Abelbredado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mielo-serĉanto prezentita en malnovaj prahomaj pentraĵoj de antaŭ 8000 jaroj proksime al Valencio (Hispanio).
Fumigilo kun kontraŭvarma ŝildo kaj hoko por kroĉado
Abelistoj surhavantaj kontraŭpikajn vestaĵojn
Fumigado de abelujo
Fork-Beekeeping.jpg
Filtrado de mielo
Bee blower 9124.JPG
Senoperkuligo

Abelbredado estas la bredado de abeloj fare de homoj. Precipe abelbredado estas por preni de abeloj mielon kaj abelan vakson. Ĝi ofte ankaŭ celas poleni plantojn por pligrandigi rikoltojn.

Por abelbredado la abelistoj konstruas specialajn abelujojn kie la abeloj loĝas. La laborabeloj serĉas nektaron en floroj ĉirkaŭ la abelujo kaj portas ĝin al la abelujo kie ili konservas ĝin en sesedraj ĉeloj faritaj el vakso. En moderna abelkesto la abelisto aranĝas forpreneblajn kadrojn. La laborabeloj konstruas ĉelojn en ili kaj enmetas mielon en la ĉelojn.

Abelonutraj plantoj havas grandan signifon por la abelbredado.

Vivo de la kolonio[redakti | redakti fonton]

Specioj de dombestaj abeloj[redakti | redakti fonton]

La dombestigitaj specioj estas principe Apis mellifera kaj Apis cerana, same kiel Meliponini, senpikila tribo vivanta en tropikaj regionoj. La abelo kaj la silkraŭpo estas la solaj insektoj kvalifikitaj kiel dombestaj. Estas neniu fiziologia diferenco inter la dombestaj kaj sovaĝaj abeloj ; estas nur terminologia punkto. Dombesta kolonio vivas sub homa protekto, kiam sovaĝa kolonio vivas per propraj rimedoj.

Evoluo de kolonio[redakti | redakti fonton]

Abelkolonio konsistas el unika reĝino (virina), el multaj laborabelinoj (virinaj), el haremo da virabeloj (viraj), kaj el ovaro (ovoj, larvoj kaj nimfoj). Nur unu kolonio loĝas en ĉiu abelujo.

La loĝantaro de kolonio varias laŭ la sezonoj : ĝi estas pli granda dum la periodoj kiam la vivrimedoj abundas, de 30 000 ĝis 70 000 anoj, por kiel eble plej multe rikolti. Ĝi malkreskas en vintro al sesmil anoj, por minimumigi la konsumadon de proviantoj. Sed ĝi devas resti sufiĉe forta por rekreskigi la kolonion en printempo.

Reproduktado de la abeloj[redakti | redakti fonton]

Seksa reproduktado[redakti | redakti fonton]

Kiel individuoj, la abeloj posedas limigitan supervivan instinkton, ili ne hezitas oferi sin por defendi la kolonion (por ekzemplo, ili pikas eĉ se tio certigas al ili tujan morton). Nur la reĝinoj (virinaj) kaj la virabeloj (viraj) reproduktas sin kiel individuoj, laŭ seksa metodo. Tiu reprodukta maniero plibonigas genetikan miksiĝon. Sed la individuoj ne longtempe vivas : malpli ol unu jaro por la laboristinoj, kaj ĝis kvin jaroj por la reĝino.

Senseksa reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reĝino ankaŭ kapablas je partenogenezo, tio estas ke ĝi kapablas demeti vivdonajn ovojn sen antaŭa fekundigo. Tiuj nefekundigitaj ovoj ĉiam naskas virabelojn (viraj) kiuj posedas la saman genetikan heredaĵon de sia patrino.

Reproduktado de la kolonio[redakti | redakti fonton]

Principo[redakti | redakti fonton]

Pri reproduktado de kolonio, la termino de « multiplikiĝo » estus pli adekvata. La uzata tekniko konsistas por kolonio el multiĝo de la reĝinoj kaj al divido en pli etaj kolonioj. Tiu tekniko nomiĝas abelsvarma eliro. La pluvivo de la loĝantaro de kolonio okazas dank'al la reĝino, kies rolo estas konstante ovometi : forta reĝino en forta kolonio ovometas ĝis 2 000 ovojn tage. Rememorigo : la laborabelinoj kapablas, per normala larvo nutrata per reĝa ĵeleo, produkti novan reĝinon.

Resume, la reĝinoj naskas laborabelinojn kaj la laborabelinoj produktas reĝinojn. Kolonio estas do potenciale senmorta eĉ se la individuoj, kiuj konsistigas ĝin, estas mortaj.

Natura svarmeliro[redakti | redakti fonton]

La reĝinoj reproduktiĝas laŭ seksa maniero (sekskuniĝado kun virabeloj), sed la kolonioj reproduktas sin per svarmeliro.

Ekde de printempo (majo en Eŭropo) abelsvarmoj eliras, sed tio povas okazi ankaŭ en somero se kresko de kolonio kondukas al troa denseco. Fine, kolonio povas eliri por forlasi loĝejon fariĝintan neŝatata.

Antaŭ svarmeliro, la laborabelinoj kreas reĝajn ĉelojn por produkti junajn reĝinojn. Unu semajnon proksimume antaŭ ilia naskiĝo, la maljuna fekundigita reĝino elflugas kun duono de la kolonianoj. Ĉiu abelino plenŝtopas sin antaŭe per mielo por disponi pri sufiĉa energio por sekurigi la migradon.

En la abelujo, la unue naskita reĝino tuj mortigas ĉiujn siajn rivalojn ankoraŭ en ties ĉeloj, escepte en la tre fortaj kolonioj en kiuj la abelinoj protektas la junajn reĝinojn por dua aŭ tria svarmeliro. Ne eblas havi pli ol unu reĝinon en ĉiu kolonio. Unu semajnon poste, la nova reĝino elflugas por amori kun virabeloj. Ĉiu kolonio povas produkti, inter la komenco de printempo kaj la komenco de somero, ĝis tri svarmelirojn. Ili estas dirataj « unua », «dua » kaj « tria », kaj enhavas respektive la duonon, la kvaronon kaj la okonon de la origina loĝantaro de la abelujo ; la restanta loĝantaro en la abelujo estas la diferenco (duono, kvarono aŭ okono).

« Abelsvarmo » en flugo.

Oni nomas abelsvarmo la grupon konsistantan el unu reĝino kaj ties eskorto de laborabelinoj. Ĝi aspektas kiel abelnubo, kiu traflugas sian teritorion serĉe al loko taŭga por ekloĝi kaj rekonsistigi kolonion. Abelsvarmo tre impresas, sed la danĝero ne estas grava ĉar abelino de abelsvarmo malofte pikas pro pluraj kialoj :

  • Abelino mortas post pikado (forĉiro de pikilo).
  • Ĉiu abelino transportas en sia kropo parton de mielo, kiu estas la sola nutraĵo havebla por la abelsvarmo en proksima tempo.
  • La grandskala oferto de abelinoj kondukas rekte al malfortiĝo de la abelsvarmo.
  • La ekloĝado de la nova kolonio necesigas konservon de maksimuma loĝantaro.
Abelsvarmo ĉe branĉo

Post eliro el la abelujo, la abelsvarmo kuniĝas en ŝirmita loko, kutime en arbo aŭ sub tegmento, laŭ formo nomita grapolo (de abeloj), kaj antaŭesplorantinoj deflugas por observi la ĉirkaŭon kaj trovi lokon taŭgan por ekloĝado de la nova kolonio. La procezo de decido okazas poste per interkonsento, uzante la saman rimedon kiel por la serĉo de nutraĵo (danco de abelinoj).

Se abelsvarmo ekloĝas ie en la naturo, oni diras ke ĝi reiras al sovaĝa stato. La ŝirmejoj povas esti truo en arbo, roka kavaĵo aŭ homa konstruaĵo, kie oni ne vere atendas alvenon de abelsvarmo (kaj la abelsvarmo riskas forpelon aŭ kapton).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]