Bosko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En poezia lingvuzo bosko estas sinonimo de arbareto.

Aleo en baroka bosko.

Por ĝardenisto aŭ pejzaĝarkitekto bosko estas bele aranĝita arbareto en parko. Precipe dum baroko boskoj estis kutimaj konsisteroj de parkoj. Ofte ĝi estis dediĉita al di(in)o el la antikvaj grekaromia mitologioj, kiu eble tie estis reprezentita per skulptaĵo.

Laŭ Francisko Azorín bosko estas Belaranĝita arbareto en parko.[1] Kaj li indikas etimologion el gota bosch kaj latina boscus.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.
  2. Azorín, samloke.