Sardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sardujo)
Saltu al: navigado, serĉo
Sardio
Itala nomo Sardegna
flago   blazono
Kodo: SAR
Ŝtato: Italio
Areo: 24 090 km2
Ĉefurbo: Cagliari
Loĝantaro: 1.675.411 loĝ.
Loĝdenso: 69 loĝ./km²
Provincoj: Cagliari, Carbonia-Iglesias , Medio Campidano , Nuoro, Ogliastra , Olbia-Tempio, Oristano, Sassari
Komunumoj: listo de 377 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 20
Prezidanto: Ugo Cappellacci  2009-02-16
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
v  d  r
Information icon.svg

SardioSardujo (sarde SardignaSardinna; itale Sardegna [saDEnja]) estas la dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Italio. Krom la itala tie parolatas la sarda lingvo. Ekzistas ankaŭ lingvaj malplimultoj kataluna, en kaj apud Alghero, kaj ĝenova, en Carloforte.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sardio havas surfacon je 24.090 km² kaj estas la tria regiono post Sicilio kaj Piemonto pri plivastiĝo. La loĝantoj estas 1,68 milionoj, kun demografia denseco je 69 loğantoj da km². La teritorio konsistas el montoj kaj montetoj por la 8o%, dume el ebenajo por la 18,5% (la plej vastigita ebenajo estas Campidano). La plej gravaj riveroj estas Tirso, Flumendosa kaj Coghinas. La bordoj etendiĝas por 1897 km: estas altaj kaj rokaj. Sardio ankaû estas ĉirkaûata de multnombraj insuloj kaj la plej vasta estas Sankta Antioko.

La rivero Coghinas

Klimato[redakti | redakti fonton]

La mediteranea klimato karakterizas Sardion. La urboj apude de maro ĝuas mildajn vintrojn, dume la someraj estas varmaj kaj sekaj, sed mildigata de maraj brizoj. Eĉ en la ebenaj internaj zonoj, la klimato estas mediteranea, kvankam la vintroj estas pli severaj kaj la someraj estas pli varmaj. En la centraj zonoj, la klimato registras intensajn termikajn variadojn, kun temperaturoj de -10°C vintre, ĝis +41°C somere. En la montaj masivoj neĝas kun temperaturo êc sub nulo, sed somere estas malvarmete ĉefe nokte. La precipitajoj estas neregulaj kaj sin koncentras de oktobro ĝis aprilo. La neĝo estas ofta super 500-600 m, ekstreme abunda super 1000 m.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Cagliari Provinco de Cagliari 159 400 loĝ.
2 Sassari Provinco de Sassari 128 600 loĝ.
3 Quartu Sant'Elena Provinco de Cagliari 70 600 loĝ.
4 Olbia Provinco de Olbia-Tempio 50 100 loĝ.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]