Aosta Valo
Aosta Valo | |
itale Valle d'Aosta / Vallée d'Aoste | |
Flago | Blazono |
Kodo: | VO, mallongigo VDA |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 3 262 km² |
Ĉefurbo: | Aosto |
Loĝantaro: | 119 548 loĝ. |
Loĝdenso: | 37 loĝ./km² |
Provincoj: | sen provincoj |
Komunumoj: | listo de 74 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 02 |
Prezidanto: | Augusto ROLLANDIN 2005-04-04 |
Retejo: | oficiala paĝo |
![]() | |

Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [Valle daosta], france Vallée d'Aoste [vale daost], arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: [valduta]) estas aŭtonoma regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj. Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.
La aostvalanoj parolas plejmulte Aostvalan, kiu estas loka dialekto de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.
Ĝia ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [aòst], arpitane Auhta [òhta]). En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj, kiel Champoluc, Courmayeur kaj Cervinia-Breuil [ŝa~polü'k, kurmajö'r kaj ĉervínja-bröjj].
En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭe en 25 aK. Poste ĝi estis regata de Gotoj, Lombardoj kaj Burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la domo Savoja.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.aostavalley.com/primaeng.html Arkivigite je 2005-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
|